Kraniotomio estas kirurgia operacio per kiu parto de la kranio, nomita "osta pendaĵo", estas elprenita cele al aliro al cerbo. La kraniotomioj estas ofte urĝa operacio farita al pacientoj kiuj suferas pro cerbaj lezoj aŭ de kraniencefala traŭmato (KET), kiu ankaŭ povas ebligi, ke kuracistoj instalu stimulilojn kontraŭ la Parkinsona malsano kaj la epilepsio.

Pruvo de kraniotomio jam en epoko de neolitiko.

La kraniotomioj en homoj estas kutime farataj sub ĝenerala anestezo, sed povas esti farata ankaŭ estante la paciento veka uzante surlokan anestezilon; la ĝenerala proceduro ne nepre okazigas gravajn ĝenaĵojn al la paciento. Ĝenerale, kraniotomio estas antaŭata de Magneta resonanco kiu havigas bildon de la cerbo kiun la kirurgo uzas por planigi la precizan lokigon por la forigo de osto (respektive ostopeco) kaj la taŭgan angulon por aliro al la respektiva cerbareo. La "osta pendaĵo" kiu devas esti elprenita, dependas grandmezure de la tipo de kirurgio uzota.

Kiam la forpreno de peco de kranio estas farita tra malgrandaj truoj, tiuj povas saniĝi facile. En la kazoj en kiuj grandaj partoj de la kranio estas elprenataj, la kirurgoj kutime retenas la "ostan pendaĵon" pr poste re-aligi ĝin al la kranio, kaj pro tio la vorto "pendaĵo". En la loko de la truo, oni metas portempe metalajn lamenojn kaj poste oni remetas la parton de la kranio, momento en kiu oni forigas la lamenojn.