Kratero Lahojsk

meteorita kratero en Belorusio

Kratero Lahojsk estas alfrapa kratero post falo de granda meteorito, kiu situas apud urbo Lahojsk en Minska regiono de Belorusio. La meteorŝtono falis antaŭ ĉirkaŭ 42,3 milionoj da jaroj.[1] Diametro de la meteorito estis 650 metroj. Origina larĝo de la kratero estis 15 km, sed ĝiaj supraj randoj estas fortranĉitaj per moviĝinta glaĉero, do nuntempa diametro estas 8-9 km.

Kratero Lahojsk
meteorita kratero
alfrapa kratero [+]

Lando Belorusio
Koordinatoj54° 12′ 0″ N, 27° 48′ 0″ O (mapo)54.227.8

Kratera diametro15 km (9 mi)
Meteorita diametro650 m

Aĝo42,3 ± 1,1 Milionoj da jaroj

Kratero Lahojsk (Eŭropo)
Kratero Lahojsk (Eŭropo)
DEC
Kratero Lahojsk
Kratero Lahojsk
Situo enkadre de Eŭropo

Kratero Lahojsk (Belorusio)
Kratero Lahojsk (Belorusio)
DEC
Kratero Lahojsk
Kratero Lahojsk
Situo enkadre de Belorusio
vdr

Malkovro redakti

En la jaro 1973 geologoj faris planajn esplorojn kaj boris putojn apud Lahojsk. Subite dum borado de iu puto la rezultoj ŝokis la geologojn. Aperis rokaĵoj, tute ne karakteraj por la regiono, kaj en malkutima sinsekvo. Malnovaj deponaĵoj (pli ol miliard-jaraj) estis intermiksitaj kaj kunfanditaj kun la pli novaj, aĝaj je 70 milionoj da jaroj.

Sciencistoj multe diskutis pri la anomalio, faris pliajn esplorojn surloke, proponis hipotezojn. Geologoj opiniis, ke tiu strukturo estas vulkana kratero, do iam, en geologia pasinteco, tie erupciis vulkano, kiu postlasis grandegan kalderon. Aliaj asertis, ke la rokaĵoj similas kimberlitojn[en], do necesas serĉi tie diamantojn.

Sed postaj esploroj montris pravecon de meteorita teorio. 30 pliaj putoj (profundaj je 300-500 metroj kaj eĉ ĝis 1254 metroj) donis informojn pri kio okazis ĉi tie antaŭ milionoj da jaroj. Estis trovitaj koesito[en], kiu formiĝas el kvarco per granda premo, kaj stiŝovito[en], kiu aperas per eĉ pli granda premo. Tiomaj valoroj de premo ne povus aperi tie sen forta frapa ago.

La esploristoj fakte sukcesis trovi diamantojn en la kratero, sed nur en eta kvanto kaj de mikroskopa grandeco. Estas nur diamanta polvo, kiu ne permesas praktikan uzadon.

Detaloj redakti

Antaŭ ĉirkaŭ 42,3 (± 1,1) milionoj da jaroj de la ĉielo falis ŝtona meteorito, kies diametro estis, laŭ sciencaj pritaksoj, 650 metroj.[2] Tio donas volumenon 1,15×109m3 kaj mason ĝis 9×1012kg. Rapido de la meteorito estis 18 km/s.

Post la kolizio aperis kratero 15 kilometrojn larĝa, ĝis 1 kilometro profunda. Sed dum postaj glacialoj moviĝinta glaĉero fortranĉis suprajn randojn de la kratero, tial nuna diametro estas nur 8-9 kilometroj. Nuntempe ĝi estas plene kovrita per dika (200—800 m) tavolo de glaĉeraj deponaĵoj (moreno) de la Kvaternaro, do nevidebla de la surfaco.

Referencoj redakti

  1. Logoisk (angle). Earth Impact Database. Alirita 2019-05-06.
  2. Логойский метеорит (ruse). Alirita 2019-05-06.

Eksteraj ligiloj redakti