Kravany nad Dunajom

Kravany nad Dunajom, hungare Karva estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo. Kontraŭe troviĝas Lábatlan. La plej proksimaj urboj estas Komárno 29, Štúrovo 20 km-ojn for. La loko estas bona trapasejo tra Danubo.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, baldaŭe romianoj setlis. La unua mencio devenis el 1245 en formo Korva. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1707 okazis malgranda batalo, la Habsburgoj venkis armeon de Francisko Rákóczi la 2-a poste bruldetruis la vilaĝon. Pesto okazis en 1711.

En 1910 loĝis tie 957 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al distrikto de Párkány. La vilaĝo trovis sin en Ĉeĥoslovakio ekde 1920. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 789 da homoj (639 hungaroj kaj 138 slovakoj).

En la vilaĝo 2 faklernejoj funkcias. Inter Kravany nad Dunajom kaj Lábatlan ŝipeto trafikas.

Vidindaĵoj redakti