Kreŝimir Barkoviĉ

Kreŝimir BARKOVIĈ naskiĝis en Zagrebo la 4-an de februaro 1944. Li estas redakciano de la revuo Zagreba Esperantisto.

Kreŝimir Barkoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1944 (1944-02-04) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Juneco en Zagrebo redakti

Kreŝo Barkoviĉ pasigis sian junecon en Zagrebo kaj tie studis medicinon. Li esperantiĝis en la jaro 1965 en la Zagreba Studenta Esperanto-Klubo, kie li mem poste gvidis plurajn kursojn, same kiel en diversaj zagrebaj mezlernejoj. Li estis unu el la fondintoj de PIF (Pupteatra Internacia Festivalo) kune kun aliaj gekamaradoj. Lia unua Esperanto-kongreso estis en la jaro 1966 TEJO-kongreso en Pécs (Hungario). En la jaro 1971, li partoprenis kiel studento al la kroata printempo, dum kiu pluraj el liaj kamaradoj estis arestitaj. Laŭ la propono de lia edzino, kiu studis en Parizo, li forlasis Kroation kaj venis en 1972 al Parizo.

Dungito de SAT en Parizo redakti

Li akceptis postenon de oficisto dungita de SAT, ĉar ne eblis al li daŭrigi la medicinajn studojn. Li unue helpis en la administrado al Lucien Bannier kaj Bartelmes, kaj iom post iom alprenis pli kaj pli da respondecoj. Interalie, ekde 1981 li estis trejnita de Bartelmes por redaktado de Sennaciulo, kaj ekde januaro 1983 plene transprenis la redaktan laboron. Li estis la ĉefa aktoro de la transiro de la asocio al novaj komunikiloj, enkondukante la komputilan prilaboradon de Sennaciulo, kaj pli poste la uzadon de interreto. Li ankaŭ rolis kiel deĵoranto por SAT-Amikaro, kiu havis sian sidejon samloke kiel SAT ĝis 2002. En 2002, li ricevis la OSIEK-premion por la traduko de 7000 tagoj en Siberio. En 2003, li faris trisemajnan prelego-turneon tra Japanio, kiun organizis la tieaj SAT-anoj. Ekde 2006 estis ekplanita la iom post ioma dispartigo de la taskoj, kiujn li ĝis nun plenumis, prepare al lia emeritiĝo. La plej grava paŝo estis la ampleksigo de la redakto-skipo de Sennaciulo kaj la kreskigo de ĝia rolo, en kiu aldoniĝis aktiva serĉado de kontribuantoj. Li forlasis la ĉefredaktadon, daŭre enpaĝigante la gazeton, dum la unua duono de 2007, poste reiĝis ĉefredaktoro kaj enpaĝigisto dum tuta jaro, antaŭ ol transdoni ambaŭ taskojn al Jakvo Schram okaze de la SAT-Kongreso en Kazanlako en aŭgusto 2008. Li poste koncentriĝis dum la lastaj monatoj al transdono de siaj spertoj pri diversaj administraj taskoj al ceteraj parizaj aktivulo de la plenumkomitato.

Emerito redakti

Post sia oficiala emeritiĝo la 28-an de februaro 2009, Kreŝo Barkoviĉ kompletigas sian pension deĵorante en la Muzeo Jacquemart-André. Li krome restas membro de SAT, ĝis 2012 restis membro de la korektoskipo de de Sennaciulo kaj nun plu foje helpas en diversaj taskoj rilataj al la loka prizorgado de la sidejo.

Verkoj redakti

Tradukoj:

Eksteraj ligiloj redakti