La termino "Kreado de nacio", germane Nationsbildung kaj angle Nation-Building, priskribas la provon, krei stabilan politikan unuon kaj identiĝon de la loĝantoj kun tia politika unuo en regiono, kie tia unuo aŭ neniam ekzistis aŭ pro la disfalo de antaŭa politika unuo devas denove formiĝi.

Poŝtkarto de 1916 montrante naciajn personigojn de kelkaj el la Aliancanoj de Una Mondmilito , ĉiu tenante nacian flagon

Tiu provo estis tipa por ĉiuj ŝtatoj, kiuj dum la mezo de la dudeka jarcento estis liberigitaj el antaŭa kolonia regado, speciale post la "Jaro de Afriko" 1960, kiam pluraj afrikaj ŝtatoj sendependiĝis.

Nuntempe speciale la ŝtato Usono penas pri kreado de nacio en mondaj regiono, kie politikaj reĝimoj disfalis kaj tie demokratiaj ŝtatoj ekestu. Tute malsukcesa la provo estis en la afrika lando Somalio. En pluraj ŝtatoj de Orienta Eŭropo kaj Centra Azio, kiuj antaŭe apartenis al Sovetunio, la provo ŝajnas sukcesi, dum ankoraŭ eblas dubi pri la sukceso de tia evoluo en Kosovo, AfganioIrako.

Iuj sciencistoj nomas modelon de sukcesa rekreado de nacio la evoluon en Germanio post la dua Mondmilito - la situacio tie kaj tiam tamen apenaŭ kompareblas kun nunaj politike malstabilaj regionoj.

Literaturo redakti

  • James Dobbins kaj aliaj: America's Role in Nation-Building from Germany to Iraq (evidente anglalingva), Rand (2003) ISBN 083303460X