Kredito estas monsumo, kiun prunteprenanto (kreditprenanto) aŭ nekontanta aĉetanto prunteprenas.

La prunteprenanto devas poste repagi la ŝuldon al la pruntedonanto (la kreditoro aŭ kreditdonanto) normale kun interezo.

Ekzistas diversaj kreditformoj kiel:

Akcepta kredito redakti

IKEV [1] difinas la terminon akcepta kredito jene: "akcepta kredito estas formo de trata kredito laŭ kiu la banko rajtigas la kreditprenanton trati sur ĝi sume de la kredito petita. La kreditprenanto povas dikontedoni ĉiun traton, t.e. monigi ĝin".

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri kredito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Havi ĉe iu krediton kaj meriton. 
  •  
     Hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos. 
  •  
     Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro. 

Referencoj redakti

  1. Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro wn dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio,Nederlando (IKEV)
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-11.