Krestalcionoj

(Alidirektita el Krestalciono)

MegaceryleKrestalcionoj estas genro de tre grandaj alcionoj, tio estas birdoj de la familio de Ceriledoj. Ĝi enhavas kvar speciojn:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestalcionoj
Kolumalciono
Kolumalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Ceriledoj Cerylidae
Genro: Megaceryle
Kaup, 1848
genroj

M. maxima
M. lugubris
M. alcyon
M. torquata

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĉiuj esta specializitaj fiŝomanĝantoj kun elstaraj krestoj en siaj kronoj. Ili havas malhelgrizajn aŭ bluecgrizajn suprajn partojn, ne multe markitaj ĉe la du amerikaj specioj, sed tre punktitaj el blanko ĉe la azia Krestalciono (kio povus esti ankaŭ la nomo por la tuta genro) kaj ĉe la afrika Giganta alciono. La subaj partoj povas esti blankaj aŭ ruĝecaj, kaj ĉiuj formoj havas kontrastan brustozonon escepte la masklo de Ruĝventra akvalciono. La bildo de subaj partoj estas ĉiam diferenca ĉe la du seksoj de ĉiu specio.

Tiuj birdoj nestas en horizontalaj tuneloj faritaj en riverbordo aŭ sablejo. Ambaŭ gepatroj elfosas la tunelon, kovas la ovojn kaj manĝigas la idaron.

La alcionoj de la genro Megaceryle estas often vidataj ripoze elstare sur arboj, fostoj aŭ aliaj akurataj gvatejoj proksime de akvo antaŭ merĝosalti tuje al siaj predoj, kutime fiŝo krustulorano, sed foje ankaŭ akva insekto kaj aliaj taŭgograndaj animaloj.

Origino kaj taksonomio redakti

Ŝajne estas erara la iama supozo, ke la alcionoj Megaceryle ekiĝis en la Nova Mondo el specializita fiŝomanĝanta alcedineda praulo kiu trapasis la beringan markolon kaj naskis tiun ĉi genron kaj poste tiun de la Amerikaj verdaj alcionoj nome Chloroceryle, specioj kun granda kresto, en la Plioceno, kiu trapasis la Atlantikan Oceanon por naski la Gigantan kaj la Krestalcionon (Fry & Fry, 2000). Pli verŝajne, nuntempe oni supozas, ke la genro probable originis en la Malnova Mondo, probable en Afriko, kaj la praulo de la Kolumalciono kaj de la Ruĝventra akvalciono estis kiu trapasis la oceanon (Moyle, 2006).

La alcionoj de la genro Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, sed tiu lasta estas genetike pli proksima al la Amerikaj verdaj alcionoj.

Referencoj redakti

  • C H Fry & Kathie Fry; illustrated by Alan Harris. (2000) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. Princeton University Press. ISBN 0691048797.
  • Hilty, Steven L. (2002): Birds of Venezuela. ISBN 0-7136-6418-5
  • Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)