La Krestanaso (Lophonetta specularioides) estas birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj indiĝena de Sudameriko, kaj ununura membro de la monotipa genro Lophonetta. Ĝi estas foje inkludata en Anas, sed ĝi apartenas al sudamerika klado kiu diverĝis frue en la evoluo de la plaŭdanasoj (Johnson & Sorenson, 1999). Estas du subspecioj: L. specularioides alticola (Anda krestanaso) kaj la L. specularioides specularioides (Patagonia krestanaso). La Patagonia krestanaso estas ankaŭ nomata la Suda krestanaso kaj ties teritorioj kuŝas en la Falklandoj, Peruo, Bolivio, Ĉilio, kaj Argentino.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestanaso


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Lophonetta
Specio: L. specularioides
Lophonetta specularioides
(King, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Karakteroj redakti

La longo totala estas de 51 al 61 cm. La masklo, pli granda ol la ino, pezas inter 1.100 kaj 1.200 g. Posedas pintecan voston, kvankam la ino ne tiom kiom la masklo.

La Krestanaso estas helbruna kaj makuleca, kun pugo kaj ventro pli klaraj. Prezentas ampleksan kronon (escepte ĉe frunto) kaj svaga malhela nuko. Dumfluge videblas la speguleto violkolora kaj blanka. La irisoj estas ruĝaj.

Temas pri timema specio, kaj havas alvokon kvazaŭ hundobojo.

Ekologio redakti

Ili manĝas senvertebrulojn, artropodojn kaj moluskojn, kaj vegetaloj kiaj algoj, kaj preferas neprofundajn regionojn de marbordo. Ili nestumas inter alta herbo ĉe akvo, kie la ino demetas 5 al 8 ovojn kremokolorajn. La kovado daŭras ĉirkaŭ 30 tagojn.

Vivas en lagetoj, lagoj kaj riveroj de fluanta ajvo nasala, kaj ĉe la marbordoj, kaj andaj kaj patagoniaj, ĝis la 4.700 m super marnivelo.

Subspecioj redakti

  • Anas specularoides alticola; Anda krestanaso. Loĝas en Andoj, el Peruo kaj Bolivio al nordaj Ĉilio kaj Argentino.
  • Anas specularoides specularoides; Suda krestanaso. Reproduktiĝas en suda Ĉilio, Argentino kaj Malvinoj. Dum vintro tiu subspecio migras laŭ ambaŭ marbordoj al nordo, kaj atingas la centron de Ĉilio kaj Argentino.

Referencoj redakti