La Krestokoturno (Colinus cristatus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestokoturno
Krestokoturno, en Curaçao, Nederlandaj Antiloj
Krestokoturno, en Curaçao, Nederlandaj Antiloj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Colinus
Specio: C. cristatus
Colinus cristatus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Pentraĵo

Ĝi troviĝas en norda Sudameriko, etende el okcidenta Kolombio kaj orienta Brazilo. tra Panamo kaj atingas komencon de Kostariko. Ili loĝas ankaŭ en Aruba kaj en la Nederlandaj Antiloj.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, aŭ laŭsezone humidaj aŭ inunditaj herbejoj de malaltaj teroj, kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

Aspekto redakti

Krestokoturno estas malgranda birdo proksimume 18 al 25 cm longa. Ĝi pezas proksimume 125 gr, sed eĉ ĝis 131-141 gr. Ĝi havas plumaron kun blankaj makuloj en brusto kaj malhelbruna dorso, kun nigraj kaj blankaj makuloj.

Temas pri specio kun seksa dimorfismo; ĉe la ino la superokula strio kaj la gorĝo estas ruĝecbrunaj, krome la beko estas tute nigra. La masklo ne posedas ruĝecbrunan koloron en kapo, nek bekon tute nigran; li estas iom nuanca al malhelbruna. Ambaŭ havas malgrandan kreston, sed tiu de la masklo estas pli "malordigita" ol tiu de la ino. Posedas nukon, bruston kaj flankoj kun blankaj makuloj, dum la supraj brusto kaj dorso estas nur malhelbrunaj. La flugiloj estas malhelbrunaj kun nigraj makuloj kaj malgrandaj blankaj makuloj. La kruroj estas rozkolorecaj al helgrizaj.

Kutimaro redakti

Kutime ili troviĝas en terkultivejoj de sukerkanorizo, kiel ankaŭ ĉe herbejoj ĉe makiso, ĉe padoj kaj ĉe arbarklarejoj; ili troviĝas el marnivelo al 1500 m, surloke ĝis 3200 m en Kolombio.

Tiuj krestokoturnoj kaŝiĝas inter densa vegetaĵaro plej parton de la tago, sed frumatene kaj malfruvespere ili kuraĝiĝas al malfermo, kie ili nutras sin el semoj kaj rekolektas malgrandajn ŝtonetojn. Kutime vagadas laŭ paroj aŭ malgrandaj birdaroj de ĝis 10 individuoj. Kaze de timo, la birdanaroj kuniĝas kaj kuras rapide aŭ ekflugas bruece kaj mallongdistance.

Ili estas diskretaj kaj timemaj, ili adoptas teritorian konduton kaj kapablas alproksimiĝi al domoj por serĉi manĝon se ne estas ĝenado. Kiel plejparto de koturnoj ili malemas ekflugi.

Probable monogama, la Krestokoturno atingas la seksan maturecon post la fino de la unua jaro. La nesto estas konstruata surgrunde en kavaĵo kovrita de herbotigoj. La ino demetas 8 al 16 ovoj, kiu estas kovataj dum 22 al 23 tagoj. La reprodukta sezono estas ĉefe la humida epoko sed oni konstatis nombrajn nestojn ankaŭ en diversaj monatoj en Kolombio, ĉefe en februaro kaj de aprilo al septembro.

Tiu koturno detekteblas pro voĉo elsendata la tutan jaron sed ne tiom kiom la Virginia koturno. La alarmalvoko similas al tiu de la Virginia koturno, sed ne estas tiom muzika nek velura, sed pli rapida. Kompare kun la voĉo de la Blankavanga koturno kiu loĝas en Kosta-Riko, ĝi estas priskribita kiel pli klara, malpli gorĝeca kaj ofte transkribita kiel 'pjŭit pjŭit'.

Subspecioj redakti

Oni agnoskas 14 subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • Colinus cristatus mariae,
  • C.c. panamensis,
  • C.c. decoratus,
  • C.c. littoralis,
  • nomiga subspecio Colinus cristatus cristatus, helbruna vizaĝo,
  • C. c. badius,
  • C. c. leucotis, aŭ blankorela koturno,
  • C. c. bogotensis,
  • C. c. pavicristatus, Mallongkresta koturno, nordorienta Kolombio kaj okcidenta Venezuelo,
  • C. c. horvathi,
  • C. c. continentis,
  • C. c. barnesi,
  • C.c. mocqueryi,
  • C.c. soninii, norde de Venezuelo kaj Brazilo, pli longa kresto, senmarka en supra brusto.

La inoj de la diversaj subspecioj estas sufiĉe similaj, sed la maskloj montras diferencojn ĉefe en koloro de kapo kaj brusto kaj ĉe la krestolongo.

Referencoj redakti