Kria lingvo
La Kria (krie: ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin, angle Cree, france Cri) estas la lingvo indiĝena la plej parolata en Kanado kun ĉirkaŭ 70 000 parolantoj.
Kria lingvo | ||
ᓀᐦᐃᔭᐍᐏᐣ Nēhiyawēwin | ||
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Cree-Montagnais-Naskapi | ||
Parolata en | Kanado | |
Parolantoj | 10 875 | |
Denaskaj parolantoj | 117,400 | |
Skribo | Latina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Algia | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Nordokcidentaj Teritorioj | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | cr | |
ISO 639-3 | cre | |
Glottolog | cree1271 | |
Angla nomo | Cree | |
Franca nomo | cri | |
Vikipedio | ||
Malgraŭ la ne tre grandnombra parolantaro la parolejo de la lingvo etendiĝas tra ĉ. 60 longitudaj gradoj. Do aperis pluraj dialektoj, fonetike klasifikeblaj laŭ pluraj kriterioj, ekzemple:
- La longaj vokaloj ê kaj î parte estas apartaj fonemoj, parte kunfandiĝis.
- La orientaj dialektoj inter Labradoro kaj Ontario distingas inter š (ŝ) kaj s, la okcidentaj ne.
- La sono de retrofleksa "l", supozata en la pra-algonkina lingvo, disevoluis al diversaj sonoj en diversaj dialektoj.
Eblas klasi la dialektojn en naŭ grupojn, kiuj de okcidento al oriento estas:
- Kria preria (apartena al la ipsilona dialekto)
- Kria arbara (th-dialekto)
- Kria marĉa (n-dialekto), kies okcidenta varianto diferencas de la orienta per kunfandiĝo de š kaj s
- Kria alka (l-dialekto)
- Jakoba-Golfa Kria (ipsilona dialekto), kies norda varianto diferencas de la suda per la kunfandiĝo de ê kaj î, kiu tamen ne malhelpas interkomprenon
- Atikamekŭ (r-dialekto)
- Okcidenta Montara (l-dialekto)
- Inu (l-dialekto; foje nomata Orienta Montara)
- Naskapi (ipsilona dialekto)
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- The Cree syllabary at Omniglot
- Cree at Languagegeek.com
- Barber, F. Luis: James Evans and the Cree Syllabic. In: Victoria Library Bulletin Toronto. July 1940. vol. 2. No. 2. 16 p.
- Burwash, Nathaniel: The Gift to a Nation of Written Language. S.l., 1911. 21 p.
- Evans, James: Cree Syllabic Hymn Book. Norway House, 1841. In: Bibliographical Society of Canada; Facsim. Series 4. Toronto, 1954. 23 p.)
- Steller, Lea-Katharina (geb. Virághalmy): Alkalmazkodni és újat adni – avagy „accomodatio“ a paleográfiában Arkivigite je 2006-03-02 per la retarkivo Wayback Machine In: Paleográfiai kalandozások. Szentendre, 1995. ISBN 963-450-922-3
- Ray, Margaret: The James Evans Collection. In: Victoria Library Bulletin Toronto. July 1940. vol. 2. No. 2. 16 p.
Eksteraj ligiloj
redakti- Foto of Cree People in Canada
- Revigligi la krian kaj la oĝibvan lingvojn de Manitobo per TikTok (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2021-09-30). Arkivita el la originalo je 2023-08-28. Alirita 2023-11-01 .