Kribrilo

Ilo por rompado de solidaj materialoj

Kribrilo estas instrumento uzata por kribri, tio estas apartigi miksaĵojn sur bazo de grajnograndeco, aŭ solido de likvo. Kio jes aŭ ne falas tra la kribrilo estas ordigita en pli granda ol la truoj de la kribrilo aŭ pli malgranda.

Kribrilo
Kuireja kribrilo
Kribrilo
Mobila kribrila instalaĵo

Uzoj redakti

Ekzemple ĝi povas esti uzata en sabloludejo. Ĝi ankaŭ estas uzata en arkeologio, dum orserĉado aŭ dum ordigado de (konstru-)rubaĵo aŭ konstrumaterialoj, do en konstruado ĝenerale. Laŭ Francisko Azorín kribrilo estas Multetrua instrumento por apartigi la dikajn partojn de solida materio for de la pli maldikaj aŭ subtilaj partoj.[1] Li indikas etimologion el la latina cribrum (kribri).[2]

Ankaŭ en la kuirarto la kribrilo estas uzata; por preventi buletojn en la faruno, aŭ por pureigi molajn fruktojn por ekzemple fari marmeladon.

Figurasence redakti

La vorto kribri/kribrilo eniris multajn aliajn fakojn en la senco:
traserĉi aron da objektoj, datenoj, faktoj kaj elekti tiujn, kiuj trafas certajn kriteriojn. Tiusence ĝi estas uzata en

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.
  2. Azorín, samloke.