Krimea astrofizika observatorio

Koordinatoj: 44° 43′ 36″ N 34° 00′ 57″ O / 44.72667 °N, 34.01583 °O / 44.72667; 34.01583 (mapo)

Malkovritaj Asteroidoj : 1285 ; el kiuj
2094 Magnitko 12-a de oktobro 1971
2163 Korczak 16-a de septembro 1971
2170 Belorusio 16-a de septembro 1971
2406 Orelskaya 20-a de aŭgusto 1966
2698 Azerbajĝano 11-a de oktobro 1971
2949 Kaverznev 9-a de aŭgusto 1970
4004 List'ev 16-a de septembro 1971
4426 Roerich 15-a de oktobro 1969
4466 Abai 23-a de septembro 1971
4916 Brumberg 10-a de aŭgusto 1970
4917 Yurilvovia 28-a de septembro 1973
5706 Finkelstein 23-a de septembro 1971
18284 Tsereteli 10-a de aŭgusto 1970

La Krimea astrofizika observatorio (ukraine Кримська астрофізична обсерваторія) estas observatorio en Ukrainio konstruita je la alto 600 m en la loĝloko Nauĉno.

Ĝi ekzistas de 1900. Tiam estis la privata observatorio kreita de la riĉa astronomia ŝatanto Nikolaj Sergejeviĉ Maljcov (cirile Николай Сергеевич Мальцов). En 1912 li donacis ĝin al la Observatorio Pulkovo.

Dum la Dua Mondmilito ĝi estis preskaŭ tute detruita; en junio 1945 la soveta registaro decidis ripari ĝin, kaj profitis de tio por renovigi la Simeizan observatorion kaj dependigi ĝin al la Krimea astrofizika observatorio.

Tie estis instalita teleskopo ricevita el la Observatorio de Berlino-Babelsberg, kiel milita reparacio.

Kiam Sovetunio malaperis, la observatorio iĝis ukrainia, sed daŭris kunlabori kun Rusio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Ekde 1947 ĝi eldonas la Bultenon de la Krimea astrofizika observatorio (ekde 1977 en angla: Bulletin of the Crimean Astrophysical Observatory[1]).

En la observatorio estis malkovritaj 1285 asteroidoj[2] (ĝis la 30-a de januaro 2010).

La kupoloj de la observatorio vidataj de la apuda roka elstaraĵo Skali. La suna teleskopo estas videbla dekstre.

Fotoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti