Krinau

komunumo de Svislando

Krinau (en Esperanto ankaŭ Krinaŭo) estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Kun nur 273 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007 ĝi estas la plej malgranda komunumo en Kantono Sankt-Galo. Ĝis la 31-a de decembro 2009 tiu nombro ankoraŭ malkreskis al 252 personoj.

Krinau
Blazono de Krinau
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.05000 °O / 47.33333; 9.05000 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 9° 3′ 0″ O / 47.33333 °N, 9.05000 °O / 47.33333; 9.05000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 273
Areo 7,27 km²
Alteco 803 m super marnivelo
Poŝtkodo 9622
Komunumkodo 3373
Mapo de Krinau
vdr

Geografio redakti

Krinau situas norokciedente de Wattwil, sudoriente de Mosnang kaj sude de Bütschwil en pitoreska pejzaĝo supre de la valo je alteco de 800 m s.m. La komunumo konsistas el la setlejoj Altschwil, Au, Dreischlatt, Gurtberg, Schuflenberg, Krinäuli, Niederberg, Kapf kaj Gruben. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,27 km², de kiuj 2,98 km² estas kovrita de arbaro, 4,02 km² servas por agrikulturo, kaj 0,22 km² por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Krinau limas en nordoriento al Bütschwil, en oriento kaj sudo al Wattwil, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Mosnang.

Trafiko redakti

Krinau situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas atingebla per poŝtaŭtobuslinio ek de Lichtensteig en 8-minuta veturado.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Krinau datas sub la nomo Krinnow el la jaro 1357. En frua mezepoko Krinau estis feŭdo de la Grafoj de Togenburgo. En la jaro 1510 la komunumo Krinau sin liberaĉetis de ĉiuj feŭdaj ŝarĝoj kaj ek de tiam havis sian propran tribunalon. La alta tribunalo restis sub la Princabatejo Sankt-Galo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 Krinau apartenis al la komunumo Lichtensteig, en la jaro 1803 ĝi okaze de la fondiĝo de Kantono Sankt-Galo fariĝis memstara komunumo. La komunumo nuntempe (2010) suferas pro formigrado kaj samtempe pro manko de loĝejoj, ĉar multaj loĝejo estas luitaj kiel feriloĝejoj al turistoj.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti