Kripto (arkitekturo)
Kripto (el la greka: Κρυπτός = la kaŝito, la tombo) estas en multaj kristanaj preĝejoj sub la ĥorejo aŭ absido troviĝanta enirebla tombejo. Ĉefe en romanikaj preĝejoj troviĝas kriptoj.

kripto de la katedralo de Bayeux, 11-a jarcento
Laŭ Francisko Azorín kripto estas Subtera ejo de religia aŭ funebra konstruaĵo, foje por enterigi mortintojn.[1] Li indikas etimologion el la greka kripte, el kriptein (kaŝi, kovri) kaj de tie la latina crypta. Kaj li aldonas la terminon kriptoportiko por subtera aŭ duonsubtera portiko.[2]
En moderna vortuzo, oni nomumas ankaŭ kripto tiujn ŝtonajn surterajn konstruaĵojn, kiuj entenas plurajn ĉerkojn de ekz. unu familio.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 120.
- ↑ Azorín, samloke.