Kris De Bruyne

belga kantisto

Kris DE BRUYNE (Antverpeno, la 20-an de marto 1950, m. la 3-an de februaro 2021) estis flandra kantisto. Kun lia nederlandlingva verkaro li estis unu el la fruaj adeptoj de la movado de kabareta arto.

Kris De Bruyne
Kris De Bruyne dum koncerto en novembro 2006
Kris De Bruyne dum koncerto en novembro 2006
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1950 (1950-03-20)
en Antverpeno
Morto 3-an de februaro 2021 (2021-02-03) (70-jaraĝa)
en Cascais
Mortokialo Alzheimer-malsano
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Ĉar li rapide ekuzis eletran gitaron, li estis konata kiel rok-muzikisto. Konataj kantoj liaj estas i.a. "Amsterdam", "Vilvoorde City", "Lydia d'Ile Dieu" kaj "Het varken van de Hoge Venen".

Kris De Bruyne estis malkovrita de Wannes Van de Velde je "skiffle"-festivalo en Hove, kie li prezentis surprizigan version de la infana kanto "Klein, klein kleutertje".

Pinto de lia kariero estas la disko "Ook voor jou" el 1975. fine de la sepdekaj jaroj li dum kelkaj jaroj ne estis aktiva muzikisto kaj rondvojaĝis en Usono post la morto de lia frato Koen.

Post lia reveno, Kris faris alispecan muzikon kaj same kiel aliaj muzikistoj de la ĝenro, kiel Raymond van het Groenewoud, li estis malpli ŝatata. Li estis rehonorigita ekde kiam li ekkunlaboris kun aliaj artistoj kiel Patrick Riguelle kaj Wigbert Van Lierde.

En la jaro 2004 Kris De Bruyne faris koncertan vojaĝon sole. En tiu sama jaro la kanto "Amsterdam" estis uzata por televida reklamaĵo por fromaĝo.

Diskografio redakti

  • Kris De Bruyne (Vogue, 1973)
  • Ook voor jou (Vogue, 1975)
  • Ballerina's (Philips, 1977)
  • Paprika (Philips, 1979)
  • Kris De Bruyne Band (CNR, 1985)
  • Oog in oog (Philips, 1989)
  • Keet in de lobby (Alora, 1993)
  • Mirward (Alora, 1994)
  • Van mijlenver over de grens (Alora, 1996)
  • Buiten de Wet (Culture Records, 2001)
  • Westende Songs (2005) Producer : Jean-Marie Aerts. Specialaj gastoj : Patrick Riguelle, Henri Ylen, Filip Casteels & Luc De Vos.

Eksteraj ligiloj redakti