Kristóf Simai [kriŝtOf ŝimai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simai Kristóf estis hungara monaĥo, instruisto, dramisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1832). Lia origina nomo estis Sima Márton ĝis 1765.

Kristóf Simai
Persona informo
Simai Kristóf
Naskonomo Sima Márton
Naskiĝo 8-an de novembro 1742 (1742-11-08)
en Komárno
Morto 12-an de aŭgusto 1833 (1833-08-12) (90-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo dramaturgo • dictionary author • ordenfrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kristóf Simai [1] Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 8-an de novembro 1742 en Hungara reĝlando en Komárom (nuntempa Komárno Slovakio). Li mortis la 12-an de aŭgusto 1833 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio redakti

Kristóf Simai frekventis gimnazion precipe en sia naskiĝurbo. En 1765 li aliĝis al la piaristoj. Post 2 jaroj li monaĥiĝis kaj li instruis komence en Nagykanizsa, baldaŭe en diversaj aliaj urboj. En Debrecen li pastriĝis. Li verkis dramojn por la lernantoj, baldaŭe ankaŭ por veraj aktoroj. En 1790 lia teatraĵo estis la unua teatra (ne lerneja) prezentado en Hungario fare de trupo de László Kelemen (aktoro) en Buda. Baldaŭe li interesiĝis ankaŭ pri kompilado de vortaroj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Igazházi (1790) - komedio
  • Végtagokra szedett szó tár (1809 – 1810) - vortaro
  • Gazdagszótár vortaro restanta en manuskripto
  • 6 teatraĵoj (kiuj ne perdiĝis)
  • kuirlibro (1795 - 1799) restanta en manuskripto

Fontoj redakti