Kristana Popola Partio Nova Slovenio

politika partio en Slovenio

La Kristana Popola Partio Nova Slovenio (slovene: Nova Slovenija Krščanska ljudska stranka, mallongigo N.Si.) estas politika partio en Slovenio. Ĝi fondiĝis la 4-an de aŭgusto 2000. La nuna estro (ekde 2018) estas Matej Tonin. Eksa partia prezidantino en la periodo 2008-2018 estis Ljudmila Novak (kiu infanaĝe lernis Esperanton kaj tre pozitive rilatas al plifortigo de la subteno de la lingvo en la Eŭropa Unio). Unua partia prezidanto estis la eksa slovenia ĉefministro Andrej Bajuk, kiu demisiis kiam la partio en la parlamenta baloto de 2008 ne sukcesis havi la minimuman procentaĵon de voĉoj por reprezentiĝi en la nacia parlamento. Ekde la balotoj de 2011 la partio denove havas deputitojn en la nacia parlamento.

Kristana Popola Partio Nova Slovenio
Nova Slovenija Krščanska ljudska stranka
Emblemo de Kristana Popola Partio Nova Slovenio
partio
Lando  Slovenio
Estro Matej Tonin
Fondiĝo 4-a de aŭgusto 2000
Ĉefa sidejo Ljubljano
Ideologio Kristana demokratio, centrismo
Internacia aliĝo Centrodemokratia Internacio kaj Internacia Demokratia Unio

en Eŭropa Unio: Eŭropa Popola Partio

Retejo nsi.si
vdr

Parlamenta reprezentiĝo:

Eksteraj ligiloj redakti

 
Ljudmila Novak, eksa partia prezidantino (2008-2018)