La kristana mondo estas historiografia termino priskribanta okcidentan eŭropon en malfrua antikveco kaj la Mezepokon, unu el kies gravaj karakterizaĵoj estis la kristanismo. La plej grandaj konfesioj en la kristana mondo nuntempe estas la katolikismo (reprezentate de la Katolika Eklezio), la protestantismo kaj la ortodoksismo (reprezentate de la Ortodoksa Kristana Eklezio).

Kristanismo – Procento de loĝantaro laŭ lando (datumoj de 2014) [1].
Landoj kun kristanaj plimultoj. Landoj kun 50% aŭ pli da kristanoj estas kolorita purpure kaj landoj kun 10% ĝis 50% kristanoj estas kolorita roze.
Disvastiĝo de kristanismo ĝis AD 600 (montrita en malluma bluo estas la disvastiĝo de Frua kristanismo ĝis AD 325)
Relativa geografia prevalenco de kristanismo vid-al-vide de islamo kaj la manko de ajna religio (2006).
La Katedralo de Sankta Stefano (Vieno)
Bildo de Kristo en ilustrita manuskripto.
Estas konservitaj malmultaj malnovaj ceramikaj ikonoj, kiel ĉi tiu ikono de Sankta Teodoro kiu datiĝas al ĉ. 900 (de Preslav, Bulgario).

La nombro de kristanoj estas nuntempe taksita je 2,3 miliardoj da kredantoj, ili estas la plej granda religia komunumo en la mondo, kaj konsistigas pli ol 31% de la tuta monda loĝantaro [2] [3] [4].

En modernaj tempoj, la esprimo estas pruntita por priskribi landojn kiuj havas klaran kristanan plimulton. Nuntempe la esprimo estas uzita por priskribi ĉiujn politikajn unuojn sub kristana kontrolo aŭ ĉiujn kristanajn komunumojn kaj komunumojn kun kristana kulturo en la mondo.

Geografio kaj demografio redakti

Plej multaj kristanoj (87% el ili) loĝas en landoj kun kristana plimulto [5]. Estas 157 landoj kaj teritorioj en la mondo kun kristana plimulto [6]. Kristanismo dominas Eŭropon (76.2%) [5], Nordamerikon (77.4%) [5], Sudamerikon (90.0%) [5], Sudafrikon (62.7%) [5] kaj Oceanion (73.3%) [5]. En Azio, ekzistas ankaŭ grandaj kristanaj komunumoj en aliaj partoj de la mondo, kiel ekzemple Ĉinio, Barato kaj Mezazio, kie kristanismo estas la dua plej granda religio post Islamo.

Fine de la 20-a jarcento ĉirkaŭ triono de la monda loĝantaro apartenis al unu el la eklezioj de la kristana religio. Kristanoj estas la plej vasta kaj diversa religia komunumo, kaj havas preĝejojn en granda parto de la landoj de la mondo. Signo de la dinamismo de la kristana religio estas la movo de la demografia centro de kristanismo de okcidentaj landoj al Latin-Ameriko, Afriko, Azio kaj Oceanio, kie loĝas pli ol duono de la kristanoj de la mondo. Tiu ĉi tendenco estis akcelita per la malkresko de la influo de la kristanaj establaĵoj en Eŭropo. Kristanismo, kiel universala religio, t.e. religio, kiu allogas homojn el diversaj nacioj kaj diversaj sociaj klasoj, sukcesis multloke disvastiĝi danke al la misia metodo kaj prozelitismo.

Estas landoj kie kristanismo estas ne nur disvastigita, sed ankaŭ instituciigita ene de la ŝtato, kiel la ŝtata religio, ekzemple: Armenio (Armena Apostola Eklezio), Anglio (Eklezio de Anglio), Kartvelio (Kartvela Ortodoksa Eklezio), Danio (Dana Evangelia Luterana Eklezio), Islando (Islanda Evangelia Luterana Eklezio), Grekio (Eklezio de Grekio), Rumanio (Rumana Ortodoksa Eklezio), Norvegio (Eklezio de Norvegio) kaj Svedio (Eklezio de Svedio). Svislando havas neniun ŝtatan eklezion, kvankam ĉiu el ĝiaj kantonoj (krom Ĝenevo kaj Neŭŝatelo) rekonas sian oficialan eklezion (Landeskirchen).

La Katolika Eklezio estas la ŝtata eklezio en Liĥtenŝtejno, Salvadoro, Kostariko, Malto, Monako kaj certe la Vatikano.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Fontoj de la 21-a jarcento


Fontoj de la 20-a jarcento
Fontoj de la 19-a jarcento

Por plia legado redakti

  • Bainton, Roland H. (1966). Christendom: a Short History of Christianity and Its Impact on Western Civilization, in series, Harper Colophon Books. New York: Harper & Row. 2 vol., ill.
  • Molland, Einar (1959) Christendom: the Christian churches, their doctrines, constitutional forms and ways of worship. London: A. & R. Mowbray & Co. (first published in Norwegian in 1953 as Konfesjonskunnskap).
  • Whalen, Brett Edward (2009). Dominion of God: Christendom and Apocalypse in the Middle Ages. Cambridge, Mass.: Harvard University Press.

Referencoj redakti

  1. Global Christianity – A Report on the Size and Distribution of the World's Christian Population. Pew Research Center.
  2. 33.2% of 6.7 billion world population (under the section 'People') World. CIA world facts. Arkivita el la originalo je 2010-01-05. Alirita 2023-04-08.
  3. The List: The World’s Fastest-Growing Religions. foreignpolicy.com (March 2007). Arkivita el la originalo je 2007-05-21. Alirita 2010-01-04.
  4. Major Religions Ranked by Size. Adherents.com. Arkivita el la originalo je 2007-07-07. Alirita 2009-05-05.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 ANALYSIS (19 December 2011) Global Christianity. Pewforum.org. Alirita 17 August 2012.
  6. THE GLOBAL RELIGIOUS LANDSCAPE: Christians

Eksteraj ligiloj redakti

  • Herbermann, Charles, ed. (1913). "Union of Christendom". Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company.