Kristano

kredanto je Kristanismo

Kristano estas konfesanto de kristanismo, sekvanto de Jesuo Kristo. Ne ekzistas preciza difino de kristano.

Kristano
religia identeco • religia grupo
religious adherent • religia grupo • teisto • persono
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio
kristanismo
vdr
Famaj kristanoj el la tuta mondo.

Etimologio redakti

La Termino lingviĝis en Antiokio en la cirkonstancoj de la ekagado de Paŭlo kiel misiisto, kaj ĝi naskiĝis kiel kromnomo eble malestima (Agoj de la Apostoloj 11,26, kie kristanoj estis nomataj χριστιανούς).

En la nova testamento vorto troviĝas plue en la samaj Agoj (26, 28) kiam en la jaro 58 pK Herodo Agripo adresiĝis al Paŭlo dirante: “En mallonga tempo vi konvinkos min fariĝi kristano”. Ĝi atingis vastan uzon ĉar ĝi estis registrita ankaŭ en 1Pt 4,16 kaj en verkoj de Plinio, Tacito, Suetonio kaj la leteroj de Ignaco el Antioĥio.

El kristano ĝermis Kristanismo kun ties vorta kortego

Kristano estas ankaŭ persona nomo, diverslingve adaptita.