Kristino de Francio

(Alidirektita el Kristina de Francio)

Kristino de Francio (france Christine de France, itale Maria Cristina di FranciaMadama Reale; naskiĝis la 10-an de februaro 1606 en Parizo; mortis la 27-an de decembro 1663 en Torino) estis la dua filino de la franca reĝo Henriko la 4-a kaj de lia edzino Maria de Mediĉo.

Kristino de Francio
Dukino (progeedza) kaj regentino de Savojo
Persona informo
Christine de France
Naskiĝo 10-an de februaro 1606 (1606-02-10)
en Palaco Luvro
Morto 27-an de decembro 1663 (1663-12-27) (57-jaraĝa)
en Torino
Tombo Basilica di Sant'Andrea vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Subskribo Kristino de Francio
Familio
Dinastio Burbonoj vd
Patro Henriko la 4-a vd
Patrino Maria de Mediĉo vd
Gefratoj Izabela de BurbonoHenrietta Maria de Francio • Katerino Henrikino de Bornono • Cezaro, Duko de Vendôme • Gaston de FrancioLudoviko la 13-a • Nikolao Henriko, Duko de Orleano • Antoine de Bourbon • Jeanne-Baptiste de Bourbon • Alexandre de Vendôme vd
Edz(in)o Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo
Infanoj Princess Luisa Cristina of Savoy • Francisko Jacinto de SavojoKarlo Emanuelo la 2-a de Savojo • Princess Margaret Yolande of Savoy • Henrieta Adelajda de Savojo • Princess Catherine Beatrice of Savoy vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Torino vd
Aktiva dum 1620–1663 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi edziniĝis en Parizo (ĉe Le Louvre) je la 10-a de februaro 1619 kun la 12-a duko de Savojo Viktoro Amadeo la 1-a (1587-1637), kaj ŝi naskis al li sep gefilojn:

Kiam mortis ŝia edzo en 1637, ŝi fariĝis regentino de Savojo je la nomo de sia filo Francisko-Jacinto (1627-1638) kaj poste de sia alia filo Karlo-Emanuelo la 2-a (1634-1675) ĝis 1648. Ŝi nomis sin Madama Reale. Tiun oficon kontestis ŝiaj bofratoj Tomaso kaj Maŭrico de Savojo, kiuj komencis la "Civilan Militon de Piemonto" inter siaj partizanoj (principisti) kaj tiuj de la regentino (madamisti). Sed post kvar jaroj de konflikto ŝi sukcesis konservi la regadon dank'al la apogo de Francio kaj repaciĝis en 1642 kun Maŭrico, kun kiu ŝi edzinigis sian filinon Ludovikino-Kristino.