Kristnaska batalhalto de 1914

La Kristnaska batalhalto estis la spontanea kaj mallongdaŭra batalhalto kiu okazis la Kristnaskan tagon 1914 en kelkaj el la militzonoj inter la armeoj de Germanio, Francio kaj Britio, dum Unua Mondmilito kaj estis la plej fama ago de neagreso en serio de spontaneaj neagresemaj agoj dum la unua mondmilito, konata en la angla kiel "Live and let live" (Vivu kaj lasu vivi).

Memora Kruco, lasita en Ipro regiono en Saint-Yvon - Ploegsteert; Comines-Warneton en Belgio) en 1999, por festi la lokon de la Kristnaska Batalhalto. La teksto tekstas: "1914 – The Khaki Chums Christmas Truce – 1999 – 85 Years – Lest We Forget", "1914 - La Khakiuloj Kristnaska Batalhalto - 1999 - 85 Jaroj - Por ke Ni Ne Forgesu".
Britaj kaj germanaj soldatoj renkontiĝas.
Britaj kaj germanaj soldatoj entombigantaj la korpojn de tiuj mortigitaj en la atako de 18a de decembro.
Britaj kaj germanaj posteuloj de Grandmilitaj veteranoj.

Historio redakti

En la kristnaska vespero, ambaŭ partioj ricevis "donacojn" honore al Kristnasko: la germanoj ricevis skatolon da cigaredoj kaj pipon kun pentraĵo de Imperiestro Vilhelmo la 2-a, kaj la britoj ricevis de la Reĝino Maria de Tek cigaredojn, dolĉaĵojn kaj gratulleteron. Kompreneble, tio estis ŝanco por la familioj de la soldatoj sendi donacojn al la soldatoj ĉe la fronto. La donacoj estis grava faktoro en la batalhalto kiam soldatoj interŝanĝis donacojn inter ili. La batalhalto komenciĝis la 24-an de decembro, kristnaska vespero, kiam germanaj armesoldatoj komencis ornami sian fortikigitan areon en la Sektoro Ipro en Belgio en honoro de la festotago. La soldatoj metis kandelojn sur la arbojn, kaj festis la okazon kantante kristnaskajn kantojn kiel "Silenta Nokto" (Silent Night en la angla, Stille Nacht en la germana). La britaj soldatoj postenigitaj en la kontraŭaj tranĉeoj respondis kantante kristnaskajn kantojn en la angla. La mezureco de la batalhalto inter la francaj kaj germanaj soldatoj estis multe pli malgranda ol la mezureco de tiu establita inter la germanaj kaj britaj soldatoj. Ne estis multe da malamo inter la britoj kaj la germanoj dank'al la fakto ke la milito ankoraŭ ne estis ĉe sia pinto dum la plej multaj el la francaj soldatoj, kies lando estis trafita de la germana invado de Francio, ne elpensis renkonti germanajn soldatojn.

Post kiam la du flankoj kriegis salutojn unu al la alia por la festotago, grupoj de germanaj kaj britaj soldatoj kiuj interŝanĝis malgrandajn festotagajn donacojn kiel alkoholaĵon aŭ cigaredojn kunvenis en pluraj lokoj en la "Nenies tero". La artileripafado en tiu sektoro ankaŭ estis ĉesigita tiun nokton. La batalhalto permesis al la fortoj kolekti la korpojn de batalantoj kiuj stumblis en batalo kaj alporti ilin por entombigo malantaŭ la batallinioj. Kelkloke en la nenieslando eĉ okazis komunaj entombigoj.

La batalhalto ankaŭ atingis aliajn areojn de la batallinio, kie en kelkaj lokoj eĉ improvizitaj futbalaj matĉoj estis okazigitaj inter germanaj kaj britaj soldatoj.

La batalhalto daŭris en la plej multaj lokoj ĝis la fino de la festotaga nokto, sed en kelkaj lokoj ĝi daŭris ĝis la kristana Novjaro. La batalhalto okazis malgraŭ la opozicio de la altrangaj niveloj de la batalarmeoj. Poste en la milito la komandantoj de la armeoj decidis, ke tia batalhalto ne estu permesata denove okazi, do en la sekva kristnaska vespero de 1915, la artileriaj trupoj ambaŭflanke estis ordonitaj senhalte pafi ankaŭ dum la festotago mem, por eviti la eblecon. de alia spontanea batalhalto. Alia rimedo uzata estis krei konstantan interŝanĝon de militfortoj inter la diversaj linioj, por malhelpi la soldatojn ekkoni la alian flankon.

En popola kulturo redakti

  • En 2005, la filmo "Joyeux Noël" estis produktita surbaze de tiu afero.
  • La epizodo estas menciita en la kanto "Let The Truce Be Known" fare de la israela grupo Orphaned Land.
  • La epizodo estas menciita en tranĉeto de la kanto "Pipes of Peace" de Paul McCartney.
  • La epizodo estas menciita en la Doctor Who en la speciala epizodo de Kristnasko 2017.
  • La epizodo estas menciita en la kanto "Christmas Truce" fare de la sveda grupo Sabaton.

Eksteraj ligiloj redakti