Kristnaska karto estas salutkartogratulkarto kiel parto de la tradicia celebrado de Kristnasko kun la celo esprimi inter konatuloj (kaj ĉefe inter amikoj kaj parencoj) ampleksan gamon de sentoj rilataj al Kristnasko, kristnaskaj ferioj, Novjaro kaj vintrocentro. Kristnaskaj kartoj estas kutime interŝanĝitaj dum la semajnoj antaŭ la Kristnaska tago fare de multaj personoj (tre ofte inklude ne-kristanoj) en socio de Okcidento kaj Azio. La tradicia saluto diras "Gajan kristnaskon kaj feliĉan novan jaron". Estas multnombraj variaĵoj por tia bondeziro; kelkaj kartoj esprimas religian senton, aŭ enhavas poeziaĵon, preĝon, frazon el kristnaska kanto aŭ Biblia verso; alia eksteras el religio per tut-inkludaj "sezonaj bondeziroj".

Norvega Kristnaska karto.

Kristnaska karto estas ĝenerale komerce desegnita kaj aĉetita por la okazo. La enhavo de la desegno povas rekte rilati al la rakontoj pri la Naskiĝo de Jesuo kun priskriboj de ties okazaĵoj aŭ havi kristanajn simbolojn kiaj la Stelo de Bet-Leĥem aŭ blanka kolombo kiu reprezentas kaj la Sanktan Spiriton kaj la Pacon. Multaj Kristnaskaj kartoj montras Kristnaskajn tradiciojn, kiaj sezonaj figuroj (ekz., Kristnaska Viro, neĝhomo, kaj boaco), objektoj asociaj kun Kristnasko, same kiel kandeloj, ilekso, arbobuloj, kaj Kristnaskaj arboj, kaj Kristnaskatempaj aktivaĵoj kiaj vendejado, Kristnaskaj kantoj, kaj festoj, aŭ aliaj aspektoj de la sezono kiel neĝo kaj naturo de la norda vintro. Kelkaj malnovstilaj kartoj povas priskribi nostalgiajn scenojn de la pasinteco kiel krinolinvestaj vendistinoj en stratopejzaĝo de la 19a jarcento; aliaj estas bonhumoraj, partikule pri la Kristnaska Viro kaj liaj boacoj.

Vidu ankaŭ redakti