Kristnaska arbo

(Alidirektita el Kristnaskarbo)

Kristnaska arbo estas pinglarbo (konifero), plejofte abio, kiu tradicie ĉirkaŭ Kristnasko estas portata en la domon por ornami ĝin per kandeloj, globoj, girlandoj, anĝelharoj, diversaj dekoraĵaj figuroj (anĝeloj, boacoj, donacoj ktp.) kaj eventuale pintornamaĵo. La kutimo estas iom post iom plivastigita al lumigitaj kaj ornamitaj abioj sur placoj, stratoj kaj en ĝardenoj.

Ĉileno kiel kristnaska arbo
Vendo de kristnaskaj arboj en Svedio

La tradicio de kristnaska arbo originas de antaŭ-kristana, ankaŭ "pagana" fekundeca simbolo. La daŭre verda abio reprezentas en tio la renoviĝon de la vivo.

La luterana teologo Oscar Cullmann sciigas, ke la kristnaska arbo ja ripetas la mitojn de antikvaj eŭropaj gentoj (kaj aziaj kaj amerindaj ktp), sed rekte ĝi daŭrigas la tradicion de la starigo de arboj antaŭ la katedraloj: tiuj arboj, ornamitaj per fruktoj, preskaŭ liturgie aludadis al la geneza arbo de l’ vivo (vidu la unuajn tri ĉapitrojn). Dum tiuj ceremonioj oni teatre enscenejigis la sanktaskribajn eventojn[1].

La starigo de kristnaska arbo originas el Germanio, kie oni ornamis la domon en la mezepoko per arboj aŭ plantoj.

La unuaj notoj pri „kristnaska majarbo” aperis en 1494 en la verko „Narrenschiff” (Stultula ŝipo) de Sebastian Brant (1457-1521).

En 1535 oni vendis en Strasburgo malgrandajn taksusojn kaj ileksojn, kiujn oni starigis endome.

Oni ornamis la arbon en 1605 per pomoj, en 1611 jam per kandeloj. La vera disvastiĝo en Germanio okazis en la 18-a jc.

Goethe renkontas en 1770 (aŭ 1765) kristnaskan arbon kaj konatigis tiun kutimon en sia romano "La suferoj de la juna Werther" en 1774 en tuta Eŭropo kaj tiel popularigis ĝin. La kutimon germanaj enmigrintoj portis en Usonon, en dua duono de la 18-a jarcento.

En Hungario unuafoje aperis kristnaska arbo nur en 1828 (aŭ 1825), en infanĝardeno de Teréz Brunszvik.

La kristnaskajn lampetojn inventis helpanto de Thomas Alva Edison, nome Edward Johnson en 1882; ilia seria produktado ekis en 1890.

Ekde 1947 en ĉiu jaro, Norvegio aŭ pli precize ties ĉefurbo Oslo, donace sendas kristnaskan arbon al Westminster (Anglio), esprimante per tio dankon por la helpo dum la dua mondmilito.

En Anglio estis disvastiĝanta la visko, la starigo de kristnaskarbo radikiĝis komence kiel germana kutimo.

La kristnaska arbo estas asociigita al la donacoj de Kristnasko. Sub la arbo oni ofte kantas aŭ aŭdigas kristnaskajn kantojn.

Referencoj redakti

  1. Komparu la germanan vikipedion: de:Oscar_Cullmann

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti