Kristos Paputsis
Kristos Paputsis (laŭ franca latinliterigo Christos Papoutsis), naskiĝinta la 11-an de aprilo 1953 en Larisa, estas greka politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn energio kaj turismo. Kristos Paputsis estas membro de la socialisma partio PASOK de Grekio.