Kriszta Kováts
Kriszta Kováts [krista kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kováts Kriszta estas hungara aktoro, kantisto, reĝisoro. Ŝia familia nomo foje erare aperis kiel Kovács, ŝia persona nomo en pli longa formo Krisztina. Ŝia edzo estas Péter Fábri.
Kriszta Kováts [1] naskiĝis la 7-an de majo 1957 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Kriszta Kováts frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1979. Ŝia ĉefinstruisto estis István Horvai. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Pécs). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Kisfaludy (1980-1982)
- Teatro Rock en Budapeŝto (fondinta membro, 1982-1988)
- Teatro Madách (1988-1990)
- Teatro Petőfi (Veszprém) (1995-1999)
- Teatro Csokonai (Debrecen) (1999-2000).
Inter 1990 - 1995 kaj ekde 2000 ŝi ne ligiĝas al teatro. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1987-2006. Ŝi edziniĝis en 1986, ŝi naskis filinon en la sekva jaro.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrud
- Somermeznokta sonĝo - Hippolyta
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Olivia
- Andrew Lloyd Webber:
- Evita - Éva; Evita
- Jesus Christ Superstar - Maria Magdolna
- Leonard Bernstein: West Side Story - Maria
Elektitaj reĝisoraĵoj redakti
- Lewis Carroll: Alico en Mirlando (teatraj versioj, 2002, 2004)
- Sándor Petőfi: A helység kalapácsa (2011)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- A tenger (1982)
- Julianus barát (1991)