Krisztina Fazekas-Zur

Krisztina Fazekas-Zur [kristina fazekaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fazekas-Zur Krisztina estas hungara-usona kajakisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto, agento. Ŝia origina nomo estis (ĝis la geedziĝo laŭ hungarlingve kutima nomordo) Fazekas Krisztina. Ŝia edzo estis en:Rami Zur.

Krisztina Fazekas-Zur
Krisztina Fazekas-Zur
Krisztina Fazekas-Zur
Persona informo
Naskonomo Fazekas Krisztina
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1980 (1980-08-01) (43-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco UsonoHungario
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnistoAgento
TTT
Retejo http://www.k-zur.com
vdr
Krisztina Fazekas-Zur remas staranta
(tio estas nova sporto)

Krisztina Fazekas-Zur naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Krisztina Fazekas-Zur translokiĝis al Pilisvörösvár en 1993. Post la maturiĝo akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Ŝi edziĝis en 2010, samtempe la geedza paro vivis en Usono. Ŝi naskis dufoje. Ŝi akiris licencon pri agento de nemoveblaĵoj en Usono, kiu iĝis ŝia nova profesio, sed ŝi estis ankaŭ trejnisto. Ŝi ricevis hungarajn ŝtatajn premiojn en 2012 kaj 2016.

Sporta kariero redakti

Krisztina Fazekas-Zur inter 1990-2009 estis kajakisto en signifaj ĉefurbaj sportkluboj, poste en Usono, pli poste en Győr. Ŝi estis hungara ĉampiono 16-foje inter 2001-2019 plej ofte teame. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kun po unu oraj medaloj, ambaŭ kvarope en distanco 500 m. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua okfoje inter 2001-2017, krome la dua kvarfoje, eĉ sub usona flago ŝi estis la dua en 2011 individue en distanco 1000 m. Ŝiaj plej konataj trejnistoj estis Katalin Rozsnyói kaj Rami Zur. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2022.

Fontoj redakti

Referencoj redakti