Krisztina Kónya
Krisztina Kónya [kristina kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Krisztina estas hungara operkantisto, instruisto.
Krisztina Kónya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1976 (48-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–2002) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Krisztina Kónya[1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1976 en Hódmezővásárhely.
Biografio
redaktiKrisztina Kónya lernis violonadon kaj pianadon ekde sia aĝo 7, fine ŝi akiris kantistan kaj pedagogian diplomojn en Scienca Universitato de Szeged en 2002. Ŝi komencis sian kantistan karieron en koruso de Nacia Teatro (Szeged), kie ŝi estis levita privata kantisto en 2008. Intertempe en 2003 ŝi ekinstruis en arta lernejo, tiutempe ŝi prenis kantolecionojn de Kálmán Gyimesi. Ŝi ricevis premiojn inter 2006-2018.
Ŝia repertuaro (elekto)
redakti- Georges Bizet: Carmen (opero) — Frasquita,Michaela
- Gaetano Donizetti: Don Pasquale – Norina
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opero) – Melinda
- Charles Gounod: Faŭsto — Margit
- Zoltán Kodály: Háry János – Örzse
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő – Szilvia
- Ferenc Lehár:
- A víg özvegy – Hanna Glavary
- Luxemburg grófja – Angèle
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Donna Anna
- La geedziĝo de Figaro — Susanna
- Die Zauberflöte — unua damo
- Giacomo Puccini:
- Gioachino Rossini: Cindrulino — Tisbe
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Inez; Leonora
- Un balo in Maschera – Oscar
- La traviata — Violetta Valéry
- Simon Boccanegra – Amelia Grimaldi