Kritiko al la religio

La Kritiko al la religio estas la parto en la filozofio kiu analizas la fenomenon religio el kritika vidpunkto. Ĉi tiu fako estas tre malnova kaj ĝiaj spuroj estas troveblaj en la unua jarcento antaŭ la kristana erao ĝis la nuntempo per la alveno de la tiel nomata nova ateismo. El ĝenerala perspektivo, la religia kritiko konsideras la religiojn kiel nekonvenaĵojn por la unuopuloj kaj la socioj kaj la disvastigantoj de neracieco. Tamen, la kritiko al la religio povas alpreni malsamajn ideologiojn kaj poziciojn kaj eĉ povas aperi ene de iu religio mem kiel reguliganto de ties praktiko.

Karl Marx

La plejmulto el la religioj estiĝis en epokoj kiam la konceptoj pri la vivo, la scioj pri la funkciado de la homa organismo, la naturo, la steloj kaj la planedoj estis tre baza kaj kelkfoje tre misa kaj apenaŭ komprenataj. La religiaj sistemoj intencis ekspliki la homajn emon kaj la nekonaĵojn antaŭ la universo pere de dramaj rakontoj pri la funkciado de la mondo kaj pri la reguloj kiujn la homaro devus sekvi por garantii la harmonion kun la kosmo.

Tiaj rakontoj estis celataj por doni sencon kaj rilaton kun la naturaj fortoj. Tiel ĉi, ili ludis gravan rolon en la antikvaj civilizoj. Ekzemple, la ideo kiun multaj religioj havas pri la sunaj kaj lunaj eklipsoj kaj la apero de kometoj tute malsamas de la scienca ekspliko en la nuntempo kaj igas tiajn iamajn rakontojn tute absurdaj kaj neraciaj.

La sciencisto pri sistemoj John McCarthy konkludis: "Ni ne bezonas la hipotezon pri Dio, ĉar la scienco sukcesis kaj la scienco estas la plej bona alproksimiĝo por solvi la ankoraŭ restantajn misterojn".

Multaj kritikuloj nuntempaj ne komprenas la kialojn pro kiuj multaj homoj daŭre kredas je la iamaj eksplikoj pri la mondo, kiel ekzemple la astrologio. Ĉi tio havas negativajn efektojn super la valoroj sociaj kaj etikaj de la modernaj kulturoj.

Laŭ Karlo Markso, la religio estas ilo uzata de la regantaj klasoj, kiuj povas mildigi la suferon de la homamasoj pere de la eksperimentado de religiaj emocioj.

Vidu ankaŭ redakti