Kritiko de la juĝo

verko de Emanuelo Kantio je 1790

La Kritiko de la juĝo (Kritik der Urteilskraft), tradukebla ankaŭ kiel Kritiko de la juĝopovo, estas verko de 1790 de la germana filozofo Immanuel Kant. Foje referencata kiel la "tris kritiko," la Kritiko de la juĝo sekvas post la Kritiko de pura racio (1781) kaj la Kritiko de praktika racio (1788).

Kritik der Urteilskraft.

La unua parto de la libro studas la kvar eblajn estetikajn reflektajn juĝojn: nome akceptebla, bela, la sublima, kaj la bono. Kant klarigas, ke estas la nuraj eblaj reflektaj juĝoj, ĉar li rilatigas ilin al la Tabelo de Juĝoj el la "Kritiko de pura racio". La dua duono de la "Kritiko" studas teleologian juĝon. Tiu maniero juĝi aferojn laŭ ties propraj celoj (greke "telos") estas logike konektita al la unua studado almenaŭ rilate al belo kaj sugestas tipon de (mem-) celeco (tio estas, signifeco konata kiel memo).

BibliografioRedakti

  • Otfried Höffe (Eld.): Immanuel Kant. Kritik der Urteilskraft. Berlin: Akademie Verlag 2008, ISBN 978-3-05-004342-5
  • Jens Kulenkampff: Kants Logik des ästhetischen Urteils. Frankfurt am Main: Klostermann 1994 (2), ISBN 978-3-465-02646-4
  • Birgit Recki: Ästhetik der Sitten. Die Affinität von ästhetischem Gefühl und praktischer Vernunft. Frankfurt am Main: Klostermann 2001, ISBN 978-3-465-03150-5
  • Jean-François Lyotard: Analytik des Erhabenen. Kant-Lektionen. München: Fink 1994, ISBN 3-7705-2885-9
  • Dieter Teichert: Immanuel Kant: 'Kritik der Urteilskraft' – Ein einführender Kommentar. Paderborn: Verlag Ferdinand Schöningh 1992, ISBN 3-8252-1716-7

Eksteraj ligilojRedakti