Kariba krizo

politika-milita krizo inter Sovetio kaj Usono en 1962 pri Sovetiaj misiloj en Kubo apud Usono
(Alidirektita el Krizo pri U-2 en 1960)

Kariba krizo (ankaŭ Kuba krizo) estis internacia politika krizo, kiu minacis ke ĝi superkreskos en nuklean konflikton. Ĝi eksplodis en la jaro 1962 sekve de dislokigo de sovetaj raketoj de meza pafdistanco sur Kubo. En la reago al tio Usono proklamis kvarantenon kontraŭ Kubo, kiu devis malebligi transporton de pluaj raketoj sur tiun ĉi teritorion. Tio sukcesis, ĉar la sovetaj navigaciiloj vere haltis sur limoj de la kvarantena zono. Post pluaj intertraktadoj estis forigitaj eĉ jam la instalitaj raketoj, Usono deviligis sin, ke ĝi ne atakos Kubon kaj ke ĝi deŝirigos siajn raketojn de meza pafdistanco el Turkio. Plua signifa sekvo de tiu ĉi krizo estis enkonduko de varmega telefonolineo inter Blanka domo kaj Kremlo.

Elaviadila vido de USAF al kuba raketbazo.

Fono kaj kaŭzoj redakti

La eventoj kondukantaj al tiu ĉi krizo estis okazantaj jam en la jaro 1952, kiam la potencon sur Kubo, subtenata de CIA, ekuzurpis diktatoro Fulgencio Batista. Preskaŭ tuj kreiĝis opozicio kontraŭ lia regado - ĝi formiĝis en Movadon de junularo de jarcento (Movado de la 26-a de julio), en kies frunton stariĝis la juna maldekstrule orientita juristo Fidel Castro, kiu pro sia opozicia agado restadis ankaŭ en malliberejo. Castro pli poste foriris en meksikian ekzilon, de kie li komencis organizi en la jaro 1957 partizanan militon kontraŭ la insula reĝimo.

En kulturo redakti

La evento speguliĝis en pluraj verkoj. En la filmo Topaz de Alfred Hitchcock CIA spuras sovetiajn misilojn en Kubo helpe de loka spionino[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti