Krizosztom Kruesz [krizostom krues], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kruesz Krizosztom estis hungara pastro, benediktana ĉefabato, instruisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1878). Kelkaj hungaraj dokumentoj mencias nomformojn Kruesz Károly Krizosztom, Kruesz Károly, Kruesz János.

Krizosztom Kruesz
Persona informo
Naskonomo Kruesz Károly
Naskiĝo 21-an de januaro 1819 (1819-01-21)
en Zillingtal
Morto 11-an de januaro 1885 (1885-01-11) (65-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto • katolika sacerdoto
vdr

Krizosztom Kruesz [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1819 en Hungara reĝlando en Völgyfalva (nuntempa Zillingtal en Aŭstrio). Li mortis la 11-an de januaro 1885 en Sopron.

Biografio redakti

Krizosztom Kruesz frekventis gimnazion en Győr, poste en 1835 li iĝis membro de benediktanoj, tial li prenis la nomon Krizosztom. Li plulernis en Győr, poste en Bakonybél, kie li lernis de Izidor Guzmics, fine ankaŭ en universitato de Pest (urbo) li lernis. En 1843 li pastriĝis, poste li instruis en diversaj urboj (ekzemple en Reĝa Jura Akademio (Pozono)). En 1865 li estis nomumita ĉefabato de Pannonhalma, tial li aŭtomate iĝis senatano. Li kreis altlernejon en Pannonhalma.

Verkaro (elekto) redakti

  • A szervetlen és szerves vegytan rövid vázlata: A felgymnasiumi ifjuság számára (Mallonga skizo de la neorganika kaj organika kemio: por junularo de altgimnazio), (1865)
  • Győrmegye éghajlata és földdelejessége (1874)
  • A jelenkor bajairól (1879)

Fontoj redakti