Lijepa naša domovino

(Alidirektita el Kroata himno)

Lijepa naša domovino (esperante : "Nia bela hejmlando") estas la nacia himno de Kroatio. Ĝi antaŭe estis la himno de la socialisma respubliko Kroatio, kaj fariĝis tiu de la nova respubliko de Kroatio post ties sendependiĝo en 1991.

Lijepa naša domovino
Nia bela hejmlando
“Lijepa naša domovino”
nacia himno
lando  Kroatio
kantoteksto Antun Mihanović, 1835
muziko Josip Runjanin, 1846
ekde 1991
muzika ekzemplo
"Lijepa naša domovino (instrumenta versio)"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Monumento pri la Kroata Himno konstruita okaze de ĝia centjariĝo ĉe la strato inter Klanjec kaj Kumrovec

La originala teksto estis verkita de Antun Mihanović, kaj unue publikigita sub la titolo Horvatska domovina ("Kroata hejmlando") en 1835. La muziko estis komponita de Josif Runjanin en 1846. Ĝi estis unue ludita kiel la kroata himno en 1891.

En la informkesto alklakeblas instrumenta versio de la unuaj du strofoj, kaj ĝi havas subtitolojn ankaŭ en Esperanto. La teksto estas tipa teritoria himno - ĝi pli malpli nur ripetas kiom forte la kantanto amas la landon, ĝian ebenaĵon, ĝian montaron. Sed tion esprimi estas la celo de teritoria himno ... estas nenio malbona en tio.

Cetere rimarkindas, ke la centra vorto domovino fontas de la vorto dom (en la senco de domo, hejmo, hejmlando). Tion akcentas posta origina versa frazo svijetu reci, da svog doma Hrvat ljubi, "diru al la mondo ke sian domon/hejmon la kroato amas". Kiam en la dua duono de la 19-a jarcento ĉie en Eŭropo la naciismo kaj patriotismo fortiĝis, oni minimume ŝanĝis tiun originan verson per svijetu reci, da svoj narod Hrvat ljubi, "diru al la mondo ke sian popolon/nacion la kroato amas" (legebla en la teksto sube en la tria strofo). Tamen la tute nepolitika vorto domovino ("hejmlando") en la titolo restis.

Teksto redakti

Kroate redakti

Lijepa naša domovino,
Oj junačka zemljo mila,
Stare slave djedovino,
da bi vazda sretna bila!

Mila, kano si nam slavna,
Mila si nam ti jedina.
Mila, kuda si nam ravna,
Mila, kuda si planina!

Teci Savo, Dravo teci,
Nit' ti Dunav silu gubi,
Sinje more svijetu reci,
Da svoj narod Hrvat ljubi.

Dok mu njive sunce grije,
Dok mu hrašće bura vije,
Dok mu mrtve grobak krije,
Dok mu živo srce bije!