Kroata nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La kroata nacia teamo de futbalo estas la oficiala futbalista teamo de la sudorienteŭropa lando Kroatio. La ĝis nun plej granda sukceso de la teamo estis la tria loko kadre de la Futbala Mondpokalo 1998 en Francio.

Kroatio
Kroatio
asocio Hrvatski nogometni savez
Kroatia Futbala Unuiĝo
konfederacio UEFA
manaĝero Zlatko Dalić
golreĝo Davor Šuker (45)
stadiono Stadion Maksimir
Maksimir Stadiono
FIFA kodo CRO
unua matĉo Flago de Kroatio Kroatio 4-0
Flago de Svislando Svislando
1940
plej granda gajno Flago de Kroatio Kroatio 7-0
 Andoro
2006
plej granda perdo Flago de Nazia Germanio (1933-1935) Nazia Germanio 5-1
Flago de Kroatio Kroatio
1942
Futbala Mondpokalo
aperoj 3 (unua en 1998)
plej bona rezulto Tria pozicio
1998
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj 3 (unua en 1996)
plej bona rezulto Kvaron-finalo
1996 kaj 2008
vdr

Laŭ la stato de 2008, la trejnisto de la teamo estas Slaven Bilić, la entute plej multajn golojn (45) atingis Davor Šuker kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (100) kadre de la kroata teamo partoprenis la futbalisto Dario Šimić.

La teamo ankaŭ partoprenis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, atinginte la kvaronfinalon, kaj aparte sukcese partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2018, kie ĝi atingis la duan lokon kaj venkiĝis nur en la finala matĉo kontraŭ la franca teamo. La kroata teamo gajnis kiel premio por la Futbala Mondpokalo 2018 23,6 milionojn da eŭroj, kiujn la sportistoj komplete donaci por malriĉaj infanoj. La teamano Luka Modrić en tiu turniro gajnis la "oran pilkon" kaj oni nomis lin tie la plej bona ludisto de la Futbala Mondpokalo 2018.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Zlatko Dalić, kaj la teamestro estas Luka Modrić.