Kroatia Esperanto-Junulara Asocio
La Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA) - kroate Hrvatska esperantska mladež (HEM) - estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Kroatio. Ĝi oficiale fondiĝis en 1992, post kiam Kroatio iĝis suverena ŝtato, kaj samjare oficiale kiel landa sekcio aliĝis al TEJO, sed fakte jam pli longe ekzistis kaj interalie organizis la IJK-n de 1988 en Zagrebo. La asocio estas la junulara sekcio de Kroata Esperanto-Ligo kaj samkiel pluraj pliaj esperantistaj organizaĵoj uzas centran oficejon en la kvara etaĝo de la domo Kneza Mislava 11 urbocentre de Zagrebo kiel asocia adreso. Laŭ la stato de marto 2012 la estraro de KEJA estas Kaja Farszky (prezidantino), Tina Tišljar (vicprezidantino), Sanja Damjanić (sekretariino), Tonina Novak (kasistino), Igor Brajković, Dag Treer kaj Josip Volf.
Kroatia Esperanto-Junulara Asocio | |
---|---|
Hrvatska esperantska mladež | |
Lando | Kroatio |
Fondiĝo | oficiale 1992, sed fakte jam aktivis ekde la 1970-aj jaroj |
Interretejo | www |
Iuspeca "kerno" de KEJA estas la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo, kiu interalie internacie aparte konatiĝis pro sia drama grupo.
Eventoj
redaktiKEJA organizis IJK-on en Rijeka en la jaro 1998. Jam de la jaro 1994 (kutime ĉiujare) okazas la evento MIRO aŭ M...a Internacia RenkontiĝO: internacia junulara renkontiĝo en Kroatio, el kiuj ĉiu havas alian nomon, ĉar "M" estas mallongigo de diversaj vortoj, ekzemple: marborda, mezepoka aŭ miskomprena. Ekde la jaro 2000 KEJA organizas MontKabanan Renkontiĝon (MKR), kiu okazas ĉiujare, alterne en Slovenio kaj en Kroatio.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- asocia retejo, samrange esperantlingve por komunikado internacia kaj kroatlingva por nacinivela informado pri la junulara esperanto-movado Arkivigite je 2016-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de la Studenta Esperanto-Klubo en Zagrebo, "kerno" de KEJA (same samrange en la kroata kaj en Esperanto)