Kroatio en la Olimpikoj

Kroataj sportistoj unue en 1900 partoprenis olimpikon kadre de la teamo de Aŭstrio. Ekde 1904 ĝis 1912 ili ne partoprenis, kaj inter 1920 kaj 1988 apartenis al la teamoj de  Jugoslavio. Ekde la jaro 1992 oficiala kroata teamo partoprenas la vintrajn kaj somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam.

Kroatio en la Olimpikoj

Flago de Kroatio
IOK-kodo  CRO
NOK Kroata Olimpika Komitato
Retejowww.hoo.hr kroate angle
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022

La Kroata Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1991 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1993.

Kroataj atletoj gajnis kvardek-unu medalojn ĉe la Someraj Olimpikoj, inkluzive de oraj medaloj de la vira handbalteamo de manpilko en 1996 kaj 2004, same kiel de oraj medaloj de la diskoĵetistino Sandra Perković en 2012 kaj 2016. Ĉe la Vintraj Olimpikoj, Janica Kostelić venkis ses medalojn, el tiuj kvar orajn, inter 2002 kaj 2006, ŝia frato Ivica gajnis kvar arĝentajn medalojn en 2006, 2010 kaj 2014, kaj Jakov Fak gajnis bronzan en 2010.

Janica Kostelić (jen en bildo de 2003)



Someraj Olimpikoj redakti

 

1992 redakti

En la Somera Olimpiko 1992 en Barcelono partoprenis 39 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   arĝentan kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 44-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

1996 redakti

En la Somera Olimpiko 1996 en Atlanta partoprenis 84 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   arĝentan medalojn. Fine ĝi havis la 45-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2000 redakti

En la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis 88 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 49-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2004 redakti

En la Somera Olimpiko 2004 en Ateno partoprenis 81 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   oran,   2 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 44-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2008 redakti

En la Somera Olimpiko 2008 en Pekino partoprenis 105 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   2 arĝentajn kaj   3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 59-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
 
Sara Kolak en la Somera Olimpiko 2016 atingas oran medalon pri lancoĵetado

2012 redakti

En la Somera Olimpiko 2012 en Londono partoprenis 110 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn,   arĝentan kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2016 redakti

En la Somera Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro partoprenis 87 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   5 orajn,   3 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 17-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2020 redakti

En la Somera Olimpiko 2020 en Tokio, prokrastita al 2021, partoprenis 59 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn,   3 arĝentajn kaj   2 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 26-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

Vintraj Olimpikoj redakti

 

1992 redakti

En la Vintra Olimpiko 1992 en Albertville partoprenis 4 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1994 redakti

En la Vintra Olimpiko 1994 en Lillehammer partoprenis 3 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

1998 redakti

En la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano partoprenis 6 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

2002 redakti

En la Vintra Olimpiko 2002 en Sallaga Urbo partoprenis 14 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   3 orajn kaj   arĝentan medalojn. Fine ĝi havis la 12-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 
la kroata delegacio en la Vintra Olimpiko 2010
 

2006 redakti

En la Vintra Olimpiko 2006 en Torino partoprenis 22 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   oran kaj   2 arĝentajn medalojn. Fine ĝi havis la 16-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2010 redakti

En la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero partoprenis 19 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   2 arĝentajn kaj   bronzan medalojn. Fine ĝi havis la 21-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2014 redakti

En la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio partoprenis 11 kroataj sportistoj.

La teamo atingis   arĝentan medalon. Tio sufiĉis por atingi la 25-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
 

2018 redakti

En la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango partoprenis 19 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

 

2022 redakti

En la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino partoprenis 11 kroataj sportistoj. Medaloj ne atingiĝis.

Eksteraj ligiloj redakti