La kromatografio estas fizika metodo de disigo por la karakterizado de kompleksaj miksaĵoj kies celo estas disigi la diversajn komponantoj, kio estas aplikebla en ĉiuj branĉoj de la scienco; en la principo de elekta reteno, kies celo estas disigi la diversajn komponantojn de miksaĵo, kio permesas identigi kaj determini la kvantojn de ties komponantojn. Subtilaj diferencoj en la koeficiento de dispartigo de la komponantoj rezultigas diferencialan retenon de la stata fazo kaj, tial, efika disigo depende de la tempoj de reteno de ĉiu komponanto de la miksaĵo.

Kromatografo de gasoj.
Aŭtomata kolektilo de frakcioj kaj de montraĵoj por la kromatografio.

La kromatografio povas plenumi du bazajn funkciojn kiuj reciproke ekskludas sin unu la aliajn:

  • Disigi la komponantojn de la miksaĵo, por akiri ilin pli puraj kaj kiuj povu esti uzataj poste (fina etapo de multaj sintezoj).
  • Mezuri la proporcion de la komponantoj de la miksaĵo (analiza celo). Tiuokaze, la kvantoj de materialo uzataj estas kutime tre malgrandaj.

La kromatografio (termino devena de la grekaj χρῶμα chrōma kaj γράφω gráphō, kiuj signifas respektive "koloro" kaj "skribi, registri", laŭvorte "kolorskribado", aŭ "kolorregistro") estis uzita origine kun kolorigitaj substancoj.