Kromsigno

ĉia malĉefa grafemo helpanta ĝuste interpreti la skribsignojn bazajn aŭ pli grandajn pecojn da teksto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ĉi tiu artikolo temas pri ĝenerala signifo de la termino. Por plej kutima kromsigno rigardu la paĝon Diakrita signo. Por unuopaj signoj en muziko legu la artikolon Alteraciilo. Por aro da tiaj signoj ĉe komenco de notlinio disponeblas la paĝo Antaŭsigno (muziko).

Kadre de donita skribsistemo, kromsigno estas ĉia malĉefa grafemo helpanta ĝuste interpreti la skribsignojn bazajn aŭ pli grandajn pecojn da teksto.

La dispartigo de la grafemoj en signojn ĉefajn kaj kromajn dependas je esplorkampo, tradicio de scienca skolo kaj personaj preferoj de esploristo. En la sonskriboj, kiaj estas Esperanto kaj la lingvoj Eŭropaj, la bazaj grafemoj estas la literoj kaj eventuale la ciferoj; kaj la tipaj kromsignoj estas la diakritoj kaj la signoj interpunkciaj.

En iuj lingvoj la skribo celas nur dokumentigi la konsonantojn, ekzemple la hebrea - se escepte oni tamen devas precizigi ankaŭ iujn vokalojn inter la konsonantoj, oni uzas kromsignojn. Simile okazas en plej multaj aliaj ŝemidaj lingvoj, kiuj ĉiuj kiel konsonantaj skriboj havas apartan specon da kromsignoj, la kromsignojn vokalizajn.

Siajn kromsignojn havas ankaŭ la skribsistemoj ideografiaj.