Kronado de la Virgulino Maria

(Alidirektita el Kronado de Maria)

En la katolika kaj ortodoksa kristanismo la Kronado de la Virgulino estas okazintaĵo en la vivo de Maria, la patrino de Jesuo. Ĉi tiu kredo apartenas al la tradicio kaj al la referencoj kiuj aperas en la libroj de la Biblio en la ĉapitro 12 de Apokalipso. Ĝia promocio troviĝas en rakontaĵo atribuita al sankta Melitono, episkopo de Sardes (urbo en nuna Turkio) en la 2-a jarcento, kiu estis diskonigita en la kristana okcidento en la 6-a jarcento fare de Gregorio de Tours kaj pli malfrue en la 13-a jarcento de Jacopo della Voragine en lia ora legendo.

Kronado de la Virgulino (1645), kun krono el rozoj, far Velázquez.

Laŭ la tradicio, tuj post la morto de la dipatrino, Maria supreniris en la ĉielon kaj tie estis kronita de Kristo, Javeo aŭ la Triunuo. La Kronado de la Virgulino estas la kvina glora mistero de la katolika rozario.

Vidu ankaŭ redakti