La Kronaglo (Stephanoaetus coronatus) estas tre granda, povega, kresta rabobirdo troviĝanta en subsahara Afriko; en Suda Afriko ĝi estas limigita al taŭga vivejo oriente.[1] Ĝi estas la ununura vivanta membro de la genro Stephanoaetus. Dua specio, nome Madagaskara kronaglo (Stephanoaetus mahery) iĝis formortinta post kiam la homoj setlis en Madagaskaro.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kronaglo
Kronaglo
Kronaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Stephanoaetus
Specio: S. coronatus
Stephanoaetus coronatus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La komuna nomo devenas el la latina scienca nomo kie coronatus signifas krona, kroneca aŭ kronata.

Ĝi loĝas ĉefe en densaj arbaroj.[1] Ties dieto ĉefe konsistas el simioj (ĉefe tiuj de la genro Chlorocebus) kaj aliaj mezgrandaj mamuloj, kiaj la Kaba prokaviulo kaj malgrandaj antilopoj.[3] Krome ĝi manĝas ankaŭ birdojn kaj grandajn lacertojn.[3] Tamen 98% el la dieto estas mamuloj.

Ĉar ĝi averaĝe pezas malpli kaj havas pli malgrandajn enverguron ol la Militaglo (ties averaĝa totala longo superas tiun de la Militaglo), la Kronaglo estas la plej povega kaj akra afrika aglo laŭ pezo kaj naturo de kaptataj predoj.[3] Ĝi ĉefe predas mamulojn kiaj cefalofenoj, kiuj pezas ĝis 30 kg.[3][4] Pro ties similecoj la Kronaglo estas ofte konsiderata la afrika analogo de la Harpiaglo.

Aspekto redakti

 
Budongo, Okcidenta Ugando

La Kronaglo havas malhelgrizajn suprajn partojn kun ruĝeco kaj blanko sube; ties ventro kaj brusto estas tre makulecaj je nigro. Tiu aglo havas relative mallongajn, larĝajn kaj rondoformajn flugilojn por aldona manovreblo en sia medio. La ruĝecaj subflugilaj kovriloj kaj tre striecaj nigrablankaj eksteraj flugilplumoj kaj vosto estas tute diagnozaj (distingaj) dumfluge.[1] La granda kresto (ofte levata) kombine kun grandego faras la plenkreskulon preskaŭ nekonfuzebla je kongrua teritorio.

La junulo estas ofte konfuzata kun la junulo de la Militaglo, ĉefe dumfluge. La junulo de Kronaglo distingeblas el tiu specio ĉar havas multe pli longa, forte strieca vosto kaj punktecaj femuroj.[1]

La kruroj estas tre povegaj kaj tiu aglo posedas enormajn fortegajn kalkanumojn, ofte uzatajn por mortigo kaj diserigo de predoj. La longo estas 80 – 99 cm, la enverguro estas 1.51 – 1.81 m kaj pezo estas 2.55 – 4.7 kg.[3][4] Kiel ĉe plej parto de rabobirdoj, la ino estas pli granda ol la masklo (ĉ 10-15%).[4]

Distribuado kaj vivejo redakti

En orienta Afriko, la teritorio de tiu afrotropisa specio etendas el suda Ugando kaj Kenjo, arbaraj partoj de Tanzanio, orienta Zambio, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Zimbabvo, Mozambiko, kaj orienta Sudafriko tiom sude kiom ĝis Knysna [1].

El orienta kaj suda Afriko, ties teritorio etendas ankaŭ okcidenten tra la Kongaj kaj Gvineaj arbaroj, sed ĝi estas nune rara en multaj partoj de Okcidenta Afriko.[3]

La Kronaglo loĝas en densaj arbaroj (foje ĉe plantejoj), tre arbaraj montetoj, kaj rokaj elstaraĵoj tra sia tuta teritorio, je altitudo de ĝis almenaŭ 3000 m.[4] Pro manko de taŭga habitato, la teritorio de tiu aglo estas ne sekva.[4]

Ekologio redakti

La Kronaglo estas nemigranta specio de loĝantaj birdoj kaj estas tre sedenta, kutime loĝanta en fiksa teritorio dum plej parto de sia vivodaŭro. Estas pruvoj ke tiuj birdoj migras moderajn distancojn kiam tion postulas cirkonstancoj, ekzemple kiam oni ŝanĝas partnerojn en izolataj reproduktaj areoj.[5] Tia migrado estas loka kaj nekomparebla kun la sezonaj migradoj de kelkaj aliaj aglospecioj (ekz., la Stepaglo.)

Kvankam ĝi estas esence kaŝema specio (ĉefe pro sia habitato), la Kronaglo estas tre voĉema kaj havas bruecan undecan ceremoniajn flugmanieron. La masklo plenumas prilaboratan ascendan-falan memmontradon super la arbara kanopeo kaj dum la reprodukta sezono kaj for el ĝi kiel teritoria averto. Dum tiu ceremoniaj flugoj la masklo estas bruema kaj povas atingi altojn super 900 m. La voĉo estas serio de laŭtaj fajfoj kiuj ascendas kaj falas laŭtone. Ankaŭ la ino povas plenumi sendependajn memmontrajn flugojn kaj oni scias ke la paroj ankaŭ kunlaboras en spektaklaj duoj.

Dieto redakti

La dieto de la Kronaglo estas ĉefe mamuloj, el kiuj primatoj estas ĉefe komune predataj (82% en unu studo en Ugando).[6] En taŭga habitato ili prenas ankaŭ prokaviulojn kaj malgrandajn antilopojn kiaj la cefalofenoj. Plenkreskaj agloj resursas al ĉasado de grandaj kokanseroj (kiaj numidoj), ardeoj, cikonioj, kolomboj, hejmaj kortobirdoj, varanoj kaj serpentoj kiam manĝodisponeblo de mamuloj malabundas, kio estas nekomuna. Junuloj tamen povas predi tiajn predojn plej ofte.

Ĉar estas arbarloĝanta specio, al la Kronaglo ne necesas veturi grandajn distancojn por ĉasadi, nek elspezi grandan penon de aktivaj ĉasflugoj (kiel vidate ĉe ŝvebantaj specioj loĝantaj en savano). Plie ĝi tendencas ĉasi pasive; ŝveba teritorio de 6.4–16 km estas normala kaj estas superata nur rare. Post flugi super la kanopeo kaj lokigi taŭgan ĉasaĵon (foje pro la alvoko de la bruema Sudorienta ĥlorocebo), la aglo ripozas sur rigardejo, eble ĉe simiaro. Sekvante la vidon de taŭga predo, la aglo rapide kaj ŝtele manovras tra la arbaro al sia predo, uzante iom da surprizo por sia fina alproksimiĝo. La akraj povegaj kalkanumoj povas produkti sufiĉan forton por mortigi la predon eĉ per la frapo; se ne, sekvas tuj mortigo per vundo aŭ sufoko. Plej rare tiuj agloj predas arbajn mamulojn for el arboj dumfluge.[4] Tipe la aglo povas porti mason ĉirkaŭ sia sama propra (~ 3–6 kg) al sia nesto aŭ ripozejo; io ajn pli peza estas diserigita kaj transportita al nesto aŭ ripozejo laŭ eroj. Partoj de pli grandaj predoj estas ofte kaŝataj por posta konsumo.

Reproduktado redakti

La paroj de la Kronaglo reproduktiĝas unufoje ĉiun duan jaron; la reprodukta ciklo daŭras ĉirkaŭ 500 tagojn.

La paro kunlaboras al konstruado de amasa nesto sur forko de granda arbara arbo, tipe 15 – 40 m supergrunde. Tiu nesto estas konstruita el bastoneteroj dum kelkaj (ĝis 5) monatoj, tamen ekzistantaj nestoj estas ofte reparataj kaj reuzataj dum sinsekvaj reproduktaj sezonoj. Pli granda nesto povas esti ĝis 2.5 m granda kaj ĝis 3 m profunda kaj konsistas el kaj mortintaj kaj pli verdaj branĉoj.

Konservostatuso redakti

La Kronaglo estas komuna en taŭga biotopo, kvankam ties nombroj montras malpliigon pro senarbarigo. Ĝi estas pli komuna en protektataj areoj kaj rezervejoj ol en sia propra teritorio, kvankam ĝi estas ankoraŭ vidata regule for de tiuj areoj.

Kiel ĉe la Militaglo, ankaŭ la Kronaglo estis tra moderna historio persekutata de farmistoj, kiu asertas, ke tiu birdo estas minaco al ties gregaro.[7] La Kronaglo nur rare atakas gregaron.[3]

Aprile de 1996 eloviĝis la unua kaptive bredata Kronaglo en la San Diego Zoo. Inter la de ·International Species Information System" registritaj bestoĝardenoj, nur San Diego Zoo, San Francisco Zoo, Los Angeles Zoo, Fort Worth Zoo kaj Lowry Park Zoo havas tiun specion.[8]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  • Gibbon, Guy; Maclean, Gordon & van der Merve, Steven (1997): Roberts' Multimedia Birds of Southern Africa 2.1 (CD-ROM). Southern African Birding cc.
  • Goodman S. M., Rasoloarison R. M. and Ganzhorn J. U. (2004). On the specific identification of subfossil Cryptoprocta (Mammalia, Carnivora) from Madagascar. Zoosystema 26 (1): 129-143.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Sinclair & Ryan (2003). Birds of Africa south of the Sahara. ISBN 1-86872-857-9
  2. Goodman, Steven M. (1994). Description of a new species of subfossil eagle from Madagascar: Stephanoaetus (Aves: Falconiformes)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Kemp, A. C. (1994). Crowned Hawk-eagle (Stephanoaetus coronatus). Pp. 205 in: del Hoyo, Elliott & Sargatal. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World, vol. 2. ISBN 84-87334-15-6
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. ISBN 0-7136-8026-1
  5. The Hawk Conservancy Trust (2006): Crowned Eagle - Stephanoaetus coronatus. Konsultita la 2006-OKT-7.
  6. Mitani J.C. , Sanders W.J., Lwanga J.S. & T.L. Windfelder (2001) "Predatory behavior of crowned hawk-eagles (Stephanoaetus coronatus) in Kibale National Park, Uganda" Behavioral Ecology and Sociobiology 49(2-3): 187-195 doi:10.1007/s002650000283
  7. [1][rompita ligilo]
  8. ISIS (2010). Stephanoaetus coronatus. Versio 27a Okt. 2010