Kronfermilokapsulo estas metala kovrilo kiu servas por hermetike fermi (obturi) botelon. Ĉar multnombraj enpinĉaĵoj en la rando de la kronfermilo fikse ĉirkaŭpremas la botelon, la kovrilo nur per granda forto estas forigebla. Pro tio la kronfermilo estas tre taŭga por obturi botelojn kiuj estas plenigitaj per trinkaĵo kun karbondioksido.

Kronfermilo

Laŭ la industria DIN-normo 6099 kronfermilo havu la dimensiojn (en milimetroj): alto - 6,00 ± 0,15; diametro interna - 26,75 ± 0,15; diametro ekstera - 32,10 ± 0,20. Nombro da enpinĉaĵoj 21 (antaŭe 24).

Delonge en malriĉaj landoj, epokoj aŭ sociaj tavoloj geinfanoj kolektas kronfermilojn kiel eroj por tre diversaj ludoj. Alia reuzado de kronfermiloj estas kiel ero por kolektantoj. Foje sub la kronfermilo povas troviĝi diverstipaj slipoj per kiuj konsumantoj povas partopreni en konkursoj.

Vidu ankaŭ redakti