Kronigo de Napoleono la 1-a

La kronigo de Napoleono okazis la 2an de Decembro 1804. Oni alportis du separatajn kronojn por la ceremonio: ora laŭra krono alvokanta al la Romia Imperio kaj kopio de la krono de Karlo la Granda.[1] Napoleono Bonaparte eniris en la ceremonion vestante la laŭran kronon kaj tenis ĝin sur sia kapo dum la tuta proceduro.[1] Por la oficiala kronigo, li mem levis la kronon de Karlo la Granda super sia kapo kiel simbola gesto, sed neniam metis ĝin sur la verto ĉar li jam estis portinta la oran laŭran kronon.[1] Anstataŭe li metis la kronon sur la kapon de Josephine, kiu evento estis memorita en la oficiale akceptita pentraĵo de Jacques-Louis David.[1] Napoleono estis kronita ankaŭ kiel Reĝo de Italio, per la Fera Krono de Lombardio, ĉe la Katedralo de Milano la 26an de Majo 1805. Li kreis dekok Marŝalojn de Imperio el inter siaj pintaj generaloj por sekurigi la fidelon de la armeo.

Colored painting depicting Napoleon crowning his wife inside of a cathedral
La kronigo de Napoleono de Jacques-Louis David en 1804.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roberts, Andrew. Napoleon: A Life. Penguin Group, 2014, p. 355.