Nestor (naskiĝis ĉirkaŭ 1056, Kievo, Kieva princlando, hodiaŭa Ukrainio, mortis ĉirkaŭ 1113, Kievo) estis ekde ĉirkaŭ 1074 monaĥo de la Kieva Kaverna Klostro (konata hodiaŭ kiel Lavra). Li estas supozita verkanto de pluraj hagiografiaj verkoj kaj unu grava jarlibro.

Kronikisto Nestor
Persona informo
Нестор Летописец
Naskiĝo ĉirkaŭ 1056
en Kievo
Morto ĉirkaŭ 1113
en Kievo
Tombo Monaĥejo de la Grotoj de Kievo vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj antikva orientslava lingvo vd
Ŝtataneco Kieva Regno vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • hagiografo • monaĥokronikisto vd
Verkado
Verkoj Komenca kroniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kronikisto Nestor, 1661

Lia unua literatura verko priparolis vivojn de Boris kaj Gleb (sanktuloj, murditaj en 1015), filoj de la Kieva Grandprinco Vladimor. Li poste ankaŭ verkis pri fondinto de la Kaverna Klostro, Feodosij (mortis en 1074).

Li estis okulatestanto pri detruo de la klostro en 1096.

La Nestor-kroniko redakti

Oni menciis en la 13-a jarcento, ke li estis verkinto de Kroniko de la pasintaj tempoj (ruse Повесть временных лет, ukraine Повість временних літ), plej grava historia fonto de la Kieva Rus.

Laŭ nunaj historiistoj, kvankam la kronikon kompilis li en 1112, sed la lasta kelkfoje tralaborita versio devenas ne de li. La prakroniko restis en pluraj manuskriptoj, sed la plej frua datiĝas je 1377.

La kroniko priskribas la historion de la orientaj slavoj ĝis dua jardeko de la 12-a jc., specife akcentante la fondon de la Kieva Ŝtato en la 9-a jc., kion la kroniko alligas al la varegoj (vikinga tribo).

Alia parto de la kroniko kronologie listigas la militojn, packontraktojn, inter la Kieva Rus kaj Bizanco. La kroniko mencias kristaniĝon de la orientaj slavoj en ĉirkaŭ 988, konigas la kulturan evoluon sub regado de (Saĝa) Jaroslav la 1-a (1019–54) kaj la batalojn kontraŭ la stepaj nomadaj turkaj popoloj.

La kroniko estas verkite en la praslava, parte en la prarusa lingvoj. Ĝi ankaŭ ĉerpas informojn el bizancaj kronikoj, rusaj skribitaj kaj parolataj memoraĵoj ktp.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti