Kronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino

La kronviruso ne furoras en Benino, en okcidenta Afriko. En Afriko la viruso furoras kvazaŭ nur en Sud-Afriko.

En sud-sahara Afriko la viruso stagnas kun tre malmulte da kazoj kaj stabilaj linioj.

Laŭ diversaj esploroj estas kvin faktoroj, sed certe estas pli da faktoroj kaj kelkaj el ili ne estas konataj nuntempe.

  • La unua: la loĝantaro konsistas el junaj personoj. Maljunuloj ne abundas. Vidu la aĝopiramidojn.
  • La dua: temperaturo kaj humideco, sunaj radioj, eble malfortigas la viruson, kiam ĝi ŝvebas ekstere en la aero aŭ kuŝas sur objektoj.
  • La tria: mankas trajnoj kaj metrooj, kie homoj amasiĝas dense.
  • La kvara: la imunsistemo de afrikanoj kutimas rezisti al malario, diversaj febroj, kaj eble pli efike kapablas venki la koronaviruson.
  • La kvina: La ĉiutaga vivo grandparte evoluas ekstere, en kortoj, surstrate, sur terasoj, sub tegmentoj de kioskoj; en la afrika arkitekturo estas muroj kun truoj. Daŭre la vento blovas ĉirkaŭ la homoj.
  • Kaj aliaj faktoroj....kaj mikso de ili...