Pandemio de KOVIM-19

suferado kaŭzita de la SARS-CoV-2-viruso

La kronvirusa pandemio komencita en 2019pandemio de KOVIM-19 estas pandemio de nova infekta malsano, la kronvirusa malsano de 2019 (KOVIM-19), kaŭzata de la viruso SARS-CoV-2. Unuope por ĝi ankaŭ ekuziĝis novinventita vorto "kovimo",[1], kaj la tuta fenomeno tiel unuope eknomiĝis "pandemio de kovimo".

Supre-malsupren kaj maldekstre-dekstren: Enmalsanulejigitaj kuracatoj en Teherano, Irano; priepidemia laborgrupo de la Registaro de Italio; malinfektaj veturiloj en Tajpeo, Tajvano; sanaj kontroladoj en la flughaveno de Milano; malplenigitaj vendejaj bretaroj pro panikaj butikumadoj en Aŭstralio.

Ĝi komenciĝis la 17-an de novembro 2019 en la urbo Uhano (provinco Hubejo, Ĉinio) kaj baldaŭ transformiĝis je tutmonda sanproblemo[2]. Ekde januaro 2020, la ĉina registaro plenumis gravajn ĉirkaŭbarajn procedojn kaj kvarantenigis plurajn urbojn poste tutan regionon, fermante multajn publikajn lokojn kaj deplojante gravajn sanitarajn rimedojn. La 13-an de januaro, la unua kazo estis malkovrata ekster Ĉinio. La 30-an de januaro 2020 la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton. La 25-an de februaro, la nombro de novaj kazoj raportitaj ĉiutage ekster Ĉinio fariĝis pli alta ol en tiu lando[3]. La 11-an de marto, la MOS anoncis la pandemion[4][5], kaj petis decidojn pri esencaj protektoj por malebligi saturiĝon de intensaj prizorgaj servejoj[6] kaj plifortigi preventan higienon (forigo de fizikaj kontaktoj, kisoj kaj manpremoj, fino kaj nuligo de kunvenoj kaj gravaj manifestacioj same kiel nenecesaj vojaĝoj kaj movoj, reklamo de mana lavado, plenumado de kvaranteno ktp).

Ĉi-tiu tutmonda pandemio kaŭzis seriajn nuligojn de sportaj kaj kulturaj eventoj tra la planedo, la efektivigon de multaj landoj de ĉirkaŭbarajn decidojn por malrapidigi la kontaĝo, la fermo de la limoj de multaj landoj, kaj borsa kraŝo pro la necertecoj kaj timoj, kiujn ĝi prezentas por la monda ekonomio. Ĝi ankaŭ kaŭzis sociajn kaj ekonomiajn nestabilecojn kaj estis la preteksto por la interretaj disvastigoj de eraraj aŭ konspiroteoriaj informoj.

Je la 21-a de aprilo, pli ol 2.500.000 da akumulaj kazoj estis konfirmitaj tutmonde, inkluzive de preskaŭ 680.000 homoj resanigitaj kaj preskaŭ 180.000 mortintoj[7]. Entute ĉirkaŭ 200 landoj kaj teritorioj estas trafitaj de ĉi tiu monda sano-krizo, kun pli ol 50.000 konfirmitaj kazoj en la sekvaj landoj: Ĉinio, Italio, Usono, Hispanio, Germanio, Irano, Francio, Rusio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando, Brazilo.

Epidemiologiaj karakterizoj redakti

Kunhavigo de la sciencaj datumoj redakti

La epidemiologia situacio konstante evoluas, sed la datumoj pri la viruso kaj la KOVIM-19 estis rapide dividitaj de la sciencistoj, ekde la 5a de januaro[8], kaj malpli ol unu semajno post identigo de la viruso. La unua antaŭpublikado aperis du semajnojn post la deklaro, la 19an de januaro[9].

La sanitara kriz-okazo signifas, tamen, ke medicinaj kaj sciencaj malkovroj kaj ĝisdatigoj estas publikigitaj kun pli rapida kaj malpli metoda kontrolado de la samranguloj ol kutime, kaj foje per antaŭpublikado sen revizio de samranguloj. La kvalito de primaraj datumoj kaj malĉefaj fontoj devas esti tiam interpretata kun singardo[10]. Krome, datumajn mankojn kaŭzas la fakto, ke landoj ne havas la saman aliron rilate al kribrado aŭ sincereco[11], pro financaj, teknikaj kaj / aŭ politikaj kialoj.

Epidemiaj karakterizoj de la komenca fazo en Ĉinio redakti

Laŭ komenca epidemiologia takso, publikigita la 24an de februaro 2020[12], surbaze de 44.672 konfirmitaj kazoj en Ĉinio:

  • 87% de ĉi tiuj konfirmitaj pacientoj estis inter 30 kaj 79-jaraĝaj;
  • Nur 1% estis 9-jaraĝa aŭ pli juna;
  • Nur 1% estis inter 10 kaj 19-jaraĝa;
  • 3% estis 80-jaraĝaj aŭ plu;
  • 75% malsaniĝis en Hubejo, kaj 86% de la ekspozicioj estis ligitaj al Uhano (loĝantoj, vizitantoj aŭ proksima kontakto kun ili);
  • 81% de la konfirmitaj kazoj estis mildaj (sen pneŭmonito aŭ kun milda pneŭmonito);
  • 14% estis severaj (kun dispneo, spira frekvenco pli ol aŭ egala al 30 / min, saturo sanga de oksigeno malpli ol aŭ egala al 93%, parta premo de arteria oksigeno kompare kun la oksigena proporcio de oksigeno enspirita malpli ol 300 kaj / aŭ pulmaj filtraĵoj pli granda ol 50% en 24 ĝis 48 h);
  • 5% de kazoj estis krizaj (spira fiasko, sepsa ŝoko kaj / aŭ multobla organa misfunkcio aŭ fiasko);
  • Entuta mortigeca indico: 2.3% (1.023 mortoj por 44.672 konfirmitaj kazoj);
  • 0% morto inter infanoj 9 kaj malpli;
  • 0% morto en mildaj kazoj;
  • 49% mortoj inter krizaj kazoj;
  • 8% mortoj inter 70-79 jaraĝaj;
  • 14,8% mortoj inter homoj 80-jaraĝaj aŭ plu.

La mortigeca indico estis multe pli alta kaze de ĉeestantaj malsanoj:

Hipotezo de sezoneco redakti

De meze de januaro ĝis meze de marto 2020, estis indikoj ke COVID-19 povus esti mildigita kiam pli varmas, kaj ke pliigo de averaĝa temperaturo povus malpliigi ĝian kontaĝon. Se konfirmite, sezoneco de la pandemio povus malpliigi la premon sur urĝkuracaj servejoj dum la somero en la norda hemisfero, kaj doni iom da tempo al la suda hemisfero por prepariĝi kaj utiligi la lecionojn lernitajn en la norda[13]. Ĉi-tio estas la hipotezo prezentita de du sciencistoj de la universitatoj de Kalifornio kaj Ĉikago en artikolo (ne reviziita de samranguloj). Ili retrospektive provis izoli, dum la du monatoj de eksplodo laŭ la nombro de kazoj ĉe la komenco de la pandemio, la rolon de tri meteologiaj faktoroj (temperaturo, humido, pluvmezuro) el konfuzigaj faktoroj kiel plibonigo de la respondo al la pandemio kaj heterogeneco de proksimeco asociita kun loĝdensoj[13]. La 26an de marto, ilia statistika analizo bazita sur la retrospektiva studo de 166.686 konfirmitaj kazoj de KOVIM-19, en 134 landoj, disvastigitaj de la 22-a de januaro 2020 ĝis la 15-a de marto 2020[13] konkludis, ke:

  • Nek la humideco nek la precipitaĵoj influas la kontaĝon de KOVIM-19[13];
  • Por ĉiu grado celsia de averaĝa temperaturo gajnita (dum proksimume du monatoj), la transdono de KOVIM ŝajnis malpliiĝi je 13% averaĝe. Ĉi tiu hipotezo tamen estas konfirmenda, ĉar en marto-aprilo, Italio kaj Hispanio (du varmaj regionoj de Eŭropo) estis ege trafitaj, kaj aliaj konfuzigaj faktoroj estas esplorataj (t.e. poluado de la aero kiu povus plimalboniginti la situacion en Italio)[14]. Se ĉi-tiu tendenco daŭrus de marto 2020 ĝis julio 2020, la kontaĝa indico povus malpliiĝi je 43% averaĝe por la landoj de la norda hemisfero, sed kontraŭe kreski je 71% averaĝe en la suda hemisfero.

Esploro de la Beihang Universitato (Pekino), malkaŝas ke granda temperaturo kaj humideco malpliigas la kontaĝon de la viruso, esperigante plibonigon de la situacio okaze de la nord-hemisfera somero. La fakuloj atendas junion por certiĝi, kaj trarigardas la vintriĝon de la suda hemisfero.[15]

"Niaj kalkuloj ankaŭ montras ke (la viruso) havas sintenon proksiman de tiu de la vintra gripo: la signifaj epidemioj de KOVIM-19 ŝajnas koncentriĝi en zono inter 30 kaj 50 gradoj de norda latitudo, en temperaturoj inter 5 kaj 11 celsiaj gradoj, humideco inter 4 kaj 7g/m3 de vaporo. La lastaj esploroj pri spiraj infektoj pruvas ke ili estas helpataj de seka malvarmo: la aerosoloj restas pli longe en la aero kaj pli facile etendiĝas en la mukozoj. Sed sammaniere de la gripo H1N1 de 2009 aŭ de la kokluŝo en la 15a jarcento, la epidemioj de novaj virusoj, kontraŭ kiu la loĝantaro ne estas imuniĝinta, agas neprognozeble: al sezona pinto aldoniĝas aliaj pintoj rilate al ĉi-tiu aparta disvastiĝo." - Mohammad Sajadi, virusologiisto el Universitato de Marilando[15]

Hipotezo de dua ondo redakti

"En pandemioj kiel ĉi tio, neniam estas ununura ondo" insistis Matthieu Revest (fakulo pri novaj malsanoj ĉe la Rennes-Universitata-Hospitalo)[16]. Ni scias, precipe per la ekzemploj de gripajpestaj pandemioj, ke nova, kontaĝa kaj malsaniga mikrobo povas generi plurajn pandemiajn ondojn, kiuj tra la mondo trapasas plurajn jarojn. 18 usonaj fakuloj pri epidemiologia modelumado estis pridemanditaj pri ĉi tiu temo (la 16an kaj la 17an marto 2020): la averaĝa probableco atribuita de ĉi tiuj spertuloj al la alveno de "dua ondo" de KOVIM en la aŭtunaj monatoj (aŭgusto-decembro) 2020 estis de 73%[17].

Fine de marto 2020, dum - malgraŭ senprecedencaj publikaj sanaj decidoj - pli ol 200 landoj plonĝis en la pandemion, Ĉinio kaj kelkaj aliaj landoj komencis ŝajni eliri el ĝi. El iliaj retrosciigoj, ŝajnas, ke la konfirmita mortigeca indico ĝisdatigita de Kathy Leung, epidimiologiisto en Universitato de Hongkongo, kaj ŝiaj kolegoj, por Ĉinio falis al 0,98% (konforme al la raporto de la ĉina Centro por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj) kvankam en Wuhan ĝi atingis 5,08% la 28an de marto 2020[18]. Kaj post la epidemia maksimumo, la kontaĝoj de KOVIM-19 en Ĉinio ne plu superis sanzorgajn kapablojn[19], pruvante la efikecon de la sanpolitikaj decidoj.

Viruso redakti

Vidu ĉefan artikolon: Viruso SARS-CoV-2

 
SARS-CoV-2 fotita per elektrona mikroskopo

Nomo redakti

La genetika sinsekvo de ĉi tiu koronavirus estas 80% [20] simila al tiu de la SARS-koronaviruso. Ĝi unue estas provizore nomumita de la MOS[21] kaj la CDC (usona agentejo pri publika sano)[22] sub la angla termino 2019 novel coronavirusb, aŭ 2019-nCoV, antaŭ esti nomumita SARS-CoV-2 laŭ la rekomendo de la IKTV[23].
SARS-CoV 2 estas akronimo de la angla nomo Severe acute respiratory syndrome-related coronavirus 2, kiu signifas Dua viruso de severa akuta spira sindromo.

Genaraj karakterizoj, klasifiko redakti

La pandemio ŝuldiĝas al koronaviruso, speco de viruso envolvita sferosimetrie kaj kovrita de pintoj (formitaj de diversaj proteinoj) donante al ĝi la aspekton de krono[24]. Du malsamaj stamoj nuntempe cirkuladus [25].
Ĝi apartenas al la subĝenro Sarbecovirus[26]. Ĝia genomo, stabila[27] kaj konsistanta el pozitive-polarita unudirekta RNA de 29.903 nukleotidoj, estis sekvencita unuafoje la 5an de januaro de taĉmento de la Universitato Fudan en Ŝanhajo (Ĉinio)[28].

Daŭro de infektopovo de la viruso redakti

Ĝi estus en la aero, de 24 ĝis 72 horoj, plastoj pliigas ĝian vivdaŭron[29]. Ĉe temperaturo sub 20 °C, ĝi persistas pli longe, sed super 30 °C, ĝia vivdaŭro malpliiĝas ege[30].

Transdonado redakti

Male al SARS (por kiu pacientoj iris al la malsanulejo kaj poste iĝis kontaĝaj 3 ĝis 4 tagojn post la apero de klinikaj signoj, kio faciligis la kontrolon de la pandemio)[31], SARS-CoV-2 multobliĝas kaj estas elsekreciita antaŭ la unuaj simptomoj. La unua esploro (kovranta la unuajn 425 kazojn) en The New England Journal of Medicine, montras, ke transdono de homo al homo datiĝas plejmalfrue de mez-decembro 2019[32]. Por eviti kontaĝon, distanco pli granda ol unu metro ĝenerale ŝajnas sufiĉa, kiel antaŭzorgaĵo 2m, aŭ eĉ pli, estas foje proponitaj aŭ truditaj[33]. Esploro publikigita la 26an de marto en JAMA montras, ke kaze de tusado aŭ ternado, la disvastiĝo de la viruso estas ebla dum elspiro ĝis distanco 8-metraj[34], tre plue de la du metroj rekomenditaj de la CDC (usona sanitara agentejo)[35]. En ĉeesto de aerosoloj kaj ne gutetoj, FFP2-masko efikas. La ekzisto de tute malsimptomaj pacientoj, grandnombre (25% da infektitaj kaj kontaĝaj individuoj), ŝajnas esti konfirmita kaj ŝanĝas la komencajn rekomendojn de MOS ne surhavi maskon[36].

Malsano redakti

Vidu ĉefan artikolon: Kronvirusa malsano de 2019

Nomo redakti

KOVIM-19 estas akronimo de Kronvirusa malsano de 2019 (“KronVIrusa Malsano 2019”). La malsano estas ofte menciita laŭ sia angla akronimo COVID-19 (coronavirus disease 2019).

Disvastiĝo de la malsano redakti

Surbaze de analizo de genomoj de la viruso, ricevitaj de rusiaj pacientoj, rusiaj genetikistoj konkludis ke malgraŭ proksimeco de la lando al Ĉinio la viruso venis al Rusio el aliaj landoj, precipe el Eŭropo.

Vakcinoj redakti

Fine de julio 2020 rusiaj sciencistoj sciigis pri la fino de du el tri etapoj de testado de la vakcino. Oni atendas ke ĝi ricevos provizoran registriĝon en septembro 2020, post kio estos limigita uzata por vakcini la plej minacatajn grupojn. La konstanta registriĝo okazos nur post la fino de la tria etapo de la testado, do komence de 2021.

Kroniko redakti

Januaro 2020 redakti

La 19-a de januaro redakti

La 19-an de januaro 2020 ĉinaj sanoficialuloj en la urbo Uhano konfirmis kreskon de nova kronviruso je 136 novaj kazoj dum tri tagoj (el 200 sume). La plimulton da konfirmitaj kazoj oni taksas malgravaj, sed oni raportis tri forpasojn. La infektitoj aperis jam en Sud-Koreio, Tajlando kaj Japanio. La 22-an de januaro la nombro da konfirmitaj kazoj kreskis ĝis 440, inkluzive de 15 sanlaboristoj. La viruso disvastiĝis el Uhano al Pekino, Ŝanhajo kaj la provinco Gŭangdongo, samkiel Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Tajvano kaj Usono, kiu anoncis sian unuan kazon la 21-an de januaro, en Vaŝingtonio. La tieaj sanoficialuloj diris ke homo reveninta el Uhano al Seatlo troviĝas en malsanulejo pro pneŭmonito, sufiĉe bone fartante.

La 22-a de januaro redakti

 
Animita diagramo pri la efiko de rapidaj agoj kontraŭ la viruso
 
Afiŝo pri preventado kontraŭ la viruso
Kio estas grega imuneco - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
 
La mezurado de temperaturo en unu el la metroo-stacio en Pekino

La Monda Organizaĵo pri Sano havis urĝan renkontiĝon la 22-an de januaro, sed decidis ke Ĉinio sukcesas regi la situacion kaj mankas kialoj por deklari tutmondan sanservan alarmon.

La 24-a de januaro redakti

Ĝis la 24-an de januaro la viruso disvastiĝis tra ĉiuj 34 provincoj de Ĉinio. En la provinco Hubejo ok urboj estas fermitaj por kvaranteno: la ĉefurbo Uhano (11 milionoj da loĝantoj), Huanggang, Ezhou, Chibi, Xiantao, Qianjiang, Zhijiang kaj Lichuan. La funkciado de la kompanio pri kundividitaj aŭtoj Didi (analogo de Uber) kaj tiu pri pruntbicikloj estas haltigitaj. Almenaŭ 15 kuracistoj en Uhano infektiĝis, el kiuj 14 estis infektitaj de unu paciento. Sanlaboristoj plendis pri manko de protektaĵoj en la blokita urbo. Malmultiĝas ankaŭ manĝaĵoj kaj aliaj varoj, prezoj draste kreskis. Portado de maskoj estas deviga en ĉiuj publikaj lokoj, eĉ televidprezentistoj aperas sur ekranoj en maskoj. Eksteruloj ricevas informojn pri la okazaĵoj en la fermitaj urboj ĉefe per la servoj de mallongaj filmetoj — Douyin kaj Kuaishou, kiuj respektive havas po 400 kaj 300 milionojn da aktivaj uzantoj tage.

La Ministerio pri financoj donis unu miliardon da juanoj al Hubejo por respektivaj elspezoj. Startis konstruado de speciala hospitalo en Caidian distrikto, ĉe okcidenta rando de Uhano. La konstruaĵo havos areon 25 mil m² kaj kapablos enspacigi 1000 litojn. La konstruado devas esti plenumita en ses tagoj, por kio estis engaĝitaj centoj da maŝinoj kaj laboristoj, kiuj ricevas trioblan salajron — po 1200 juanoj tage. La hospitalo konsistos el ses antaŭfabrikitaj blokoj, unu ĝis du etaĝojn altaj.

 
Kuracisto en supertuto enketas pacienton en hospitalo en Uhano

Ĝis la 24-a de januaro estis registritaj ĉirkaŭ 900 infektitoj en pluraj landoj: la kontinenta Ĉinio (875, el kiuj 26 mortis), Honkongo (2), Tajlando (4), Makao (1), Tajvano (1), Sud-Koreio (1), Japanio (1), Usono (1), Vjetnamio (1), Singapuro (1). En Ĉinio 444 konfirmitaj kazoj el 571 estis registritaj en Uhano. Tajvano protestis post kiam la Monda Organizaĵo pri Sano registris la unuan kazon de infektiĝo kun mencio "Tajvano, Ĉinio". Nord-Koreio provizore fermis siajn limojn por ĉiuj eksterlandaj turistoj. La viruso trafas plej forte aĝulojn kaj malsanulojn. Aĝo de la mortintoj varias de 48 ĝis 89 jaroj.

La 25-a de januaro redakti

La 25-an de januaro aperis oficialaj informoj, ke la ĉina kronviruso jam atingis Eŭropon, Aŭstralion kaj Sudan Azion.

En Francio estis registritaj tri kazoj de infektiĝo — du en Parizo kaj unu en Bordeaux, kie malsaniĝis 48-jarulo, antaŭ du tagoj reveninta el Ĉinio kaj interalie vizitinta Uhanon.

En Nepalo oni konfirmis infektiĝon de studento, kiu revenis hejmen el Uhano por novjaraj ferioj. Tio estis la unua registrita kazo en Suda Azio.

En Singapuro estis konfirmitaj tri infektiĝoj, trafintaj edzinon de 66-jarulo el Uhano kaj du iliajn nepojn, respektive du kaj 11 jarojn aĝajn. Ili flugis de Guangzhou al Singapuro la 20-an de januaro kaj ne havis tiutempe febron.

En Aŭstralio estis registrita la unua kazo — viro, reveninta el Ĉinio kaj vizitinta Uhanon, estis diagnozita en Melburno.

La tria kazo de infektiĝo estis konfirmita en Japanio.

La dua kazo de infektiĝo estis konfirmita en Usono, kie malsaniĝis virino pli ol 60-jara, vizitinta Uhanon en decembro 2019 kaj reveninta al Ĉikago la 13-an de januaro.

En la kontinenta Ĉinio jam estis konfirmitaj 1112 infektiĝoj kaj 41 mortoj. La aŭtoritatoj mobilizis militkuracistojn por sendi ilin al Uhano. 40 lokaj militkuracistoj jam luktas kontraŭ la infekto.

La 26-a de januaro redakti

La 26-an de januaro oni informis, ke Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano.

La 28-a de januaro redakti

La Usona Departmento de Ŝtato planas evakui usonajn oficialulojn kun iliaj familianoj la 28-an de januaro. En flugo, direktiĝonta al San-Francisko, limigita nombro de lokoj estos destinitaj ankaŭ por usonaj privatuloj, ĉefe por plej endanĝerigitaj.

Francio planas forporti siajn civitanojn kun iliaj geedzoj kaj infanoj el Uhano kaj la provinco Hubejo ĝenerale per busoj, veturontaj de Uhano al Changsha.

Rusio ankoraŭ konsultas Pekinon pri evakuado de la rusiaj civitanoj el la provinco.

Zorgiĝo kreskas tutmonde, ĉar dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. En la kontinenta Ĉinio estis registritaj jam 1975 infektiĝoj kaj 56 mortoj. Doktoroj kaj ĵurnalistoj el Uhano malferme akuzas lokajn aŭtoritatojn pri nekompetenteco kaj malkapabla bridi la epidemion, postulante ilian tujan eksigon.

Dume Kanado konfirmis la unuan infektiĝon en la lando. La paciento estas viro, veninta la 22-an de januaro el Uhano al Toronto tra Guangzhou.

Ĝia la 27-a de januaro ĝi kaŭzis jam 80 mortojn kaj 2801 infektiĝojn, duonon el ili en la provinco Hubejo. Rapideco de ĝia disvastiĝo kreskas: dimanĉe estis registritaj 769 novaj kazoj kompare al 688 sabate. Fakuloj konstatis, ke la viruso iĝas kontaĝa jam dum inkubacio, kio estas malkutime por tiaj virusoj. Infektito povas montri neniujn simptomojn, sed jam esti kontaĝa.

La ĉina ĉefministro Li Keqiang venis al Uhano por persone konatiĝi kun situacio en la urbo, plej forte trafita de la epidemio. Oni blokis 13 urbojn en Hubejo por kvaranteno. Dume pluraj aliaj urboj, inkluzive de tiuj grandaj kiel Ŝanĥajo, Ĉengduo kaj Ĉongĉingo fermis eniron por aŭtoj kun aliurbaj numerplatoj. En multaj urboj oni malpermesas eniron al la aŭtoj kun numerplatoj de Hubejo. En pluraj vilaĝoj loĝantoj kreas fosaĵojn, tiel barante la vojojn. Multaj hubejanoj trafis kaptilon, ĉar oni forpelas ilin el hoteloj dum ili ne povas reveni hejmen, ĉar iliaj urboj estas fermitaj.

La aŭtoritatoj longigis la novjaran ferion por tri tagoj. Ĉiuj publikaj aranĝoj estas nuligitaj, turismaj vizitindaĵoj fermitaj, diservoj kaj turismaj grupoj malpermesitaj. Oni malpermesis iun ajn vendadon de sovaĝaj bestoj en la lando ĝis la fino de la epidemio. La aŭtoritatoj faris tion laŭ peto de 19 influaj sciencistoj, kiuj atentigis ke nome en tiaj bazaroj naskiĝas novaj virusoj kiel Saroso, birda gripo kaj la Mezorienta spira sindromo.

La ĝenerala direktoro de la Monda Organizaĵo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus venis al Pekino por priparoli komunan agadon kontraŭ la epidemio. La ministro pri sano Ma Xiaowei informis, ke 1350 militaj kaj civilaj kuracistoj kaj flegistoj jam estis senditaj al Hubejo kaj pliaj 1000 sekvos baldaŭ. La ministro aldonis, ke 1000 hospitalaj litoj estis aldonitaj al tiuj disponeblaj en Uhano kaj pliaj 5000 aperos en tri tagoj. Maskoj kaj aliaj protektiloj ne sufiĉas, ĉar ĉina industrio kapablas produkti nur trionon de bezonata nombro, speciale dum novjara ferio, kiam multaj fabrikoj estas fermitaj aŭ funkcias nur parte. Samtempe la registaro malpermesis al karitataj kaj neregistaraj organizaĵoj sendi iujn ajn donacojn rekte al Uhano. Ili devas esti transdonitaj al la registaraj aŭ aprobitaj de la registaro organizaĵoj (kiel la Ĉina Ruĝa Kruco), kiuj memstare distribuos ilin en la urbo.

La viruso jam estas registrita en 11 landoj. Estas registritaj du unuaj kazoj de infektiĝo de infanoj: naŭmonata bebo en Pekino kaj dujara bebo en Gŭangŝjio. En Honkongo konstruaĵo, preparita kiel izolejo por infektitoj, estis blokita de protestantoj kaj ekbruligita de radikaluloj, kiuj ĵetis brulbombojn. Kazaĥio abolis eblecon de 72-hora senviza restado por transitaj ĉinaj vojaĝantoj. Al Usono, Francio kaj Rusio, preparantaj evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, aliĝis Aŭstralio kaj Japanio. Oni raportas ke pli ol 100 aŭstraliaj infanoj troviĝas en la blokita urbo.

En Hubejo kreskas kolero kontraŭ lokaj aŭtoritatoj, kiujn oni akuzas je nekompetenteco kaj malkapablo bridi la epidemion. La retumantoj akre kritikis la guberniestron Wang Xiaodong, kiu dum gazetara konferenco aperis sen masko kaj dufoje korektis sin mem, parolante pri nombro de haveblaj maskoj — unue li diris ke disponeblas 10,8 milionoj, poste 1,8 milionoj. Dum la sama aranĝo la ĝenerala sekretario de la provinca registaro Bie Bixiong’s ne kovris per masko sian nazon dum la urbestro de Uhano Zhou Xianwang surmetis maskon, supron-malsupren. La urbestro konstatis, ke 9 milionoj da loĝantoj restas en Uhano dum 5 milionoj sukcesis lasi ĝin antaŭ starigo de la kvaranteno.

La 29-a de januaro redakti

La 29-an de januaro nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio superas ciferojn de Saroso. Nombro de la mortintoj jam atingis 132, el kiuj 125 en la provinco Hubejo. La 28-an de januaro nur en Hubejo estis registritaj pliaj 840 konfirmitaj infektiĝoj. Ĉirkaŭ 3300 homoj estis enhospitaligitaj en Hubejo, pli ol 20 mil observataj. Kuracistoj diras ke plejparto de la mortintoj aĝis pli ol 60 jarojn kaj havis sanproblemojn.

Tibeto sciigis pri la unua suspektata kazo, kio signifas ke la viruso atingis la lastan ankoraŭ ne infektitan regionon de Ĉinio. La registaro de Honkongo rifuzis fermi la limojn kun la kontinenta Ĉinio, kiel tion postulis opozicio. Responde al tio protestantoj atakas fervojon kaj aliajn transportajn liniojn, kiuj ligas la insulon al la kontinenta Ĉinio, klopodante tiel obstakligi la trafikon.

Tutmonde la viruso trafis jam almenaŭ 15 landojn. Sud-Koreio, Germanio, Hispanio kaj Barato pripensas evakuadon de siaj civitanoj el Uhano, dum Usono faris tion hieraŭ, sendinte specialan flugon. 240 evakuitaj usonanoj flugis al Ontario (Kalifornio), ĉar en tiu urbo troviĝas flughaveno, antaŭ dek jaroj destinita de la registaro por akceptado de la evakuataj usonanoj. Ankaŭ Japanio sendis specialan flugon por evakui ĉirkaŭ 200 siajn civitanojn.

La flugkompanio United Airlines nuligis flugojn laŭ 24 itineroj al Ĉinio, inkluzive Honkongon. Usono proponis al Ĉinio akcepti teamon de usonaj fakuloj, kiuj helpos bridi la epidemion. En Japanio estas konfirmitaj tri infektiĝoj, inter kiuj estas maljuna ŝoforo de buso, kiu neniam vizitis Uhanon, sed dufoje veturigis ĉinajn turistojn en gubernio Nara. La transportitaj de li turistoj montris neniujn simptomojn de malsano kaj jam revenis al Ĉinio. Antaŭtage en Germanio estis registrita kazo, kiam loka viro infektiĝis de sia ĉina kolego. Tio estas la unuaj kazoj de transiro de la viruso ekster Ĉinio de homo al homo.

La 30-a de januaro redakti

La 30-an de januaro teamo, esploranta la kronviruson ĉe la Ĉina Akademio pri Sciencoj raportis inventon de testo por antikorpaj respondoj ĉe la infektitaj pacientoj. Krome ĝi identigis jamajn kuracilojn kiel efikajn kontraŭ la viruso; nun ili trapsas proceduron de aprobado por kuracado de tiaj pacientoj. Temas pri Remdesivir, GS-5734, Chloroquine, Sigma-C6628 kaj Ritonavir. Profesoro Yuen Kwok-yung el la Honkonga Universitato, konsiderata unu el ĉefaj ekspertoj pri infektaj malsanoj, diris ke lia teamo jam kreis vakcinon, sed por ĝia aplikado necesos tempo, kies daŭron li ne povas prognozi nun.

Dume nombro de la infektitoj atingis 7892 kaj la unua infektiĝo en Tibeto estis oficiale konfirmita. Mortis jam 170 homoj, ĉiuj en Ĉinio. La aŭtoritatoj rekomendis al la kompanioj kaj organizaĵoj post la fino de la novjaraj ferioj permesi al siaj dungitoj labori hejme. Por lukto kontraŭ la epidemio estis donitaj 27,3 miliardoj da juanoj (3,9 miliardoj da dolaroj).

Japanio evakuis 206 siajn civitanojn el Uhano. Post alveno al flughveno Haneda en Haneda (Ota) (Tokio) 12 el ili estis enhospitaligitaj kun simptomoj de netipa pneŭmonio. Tri el ili jam estis konfirmitaj, do sume nombro de nfektitoj en Japanio atingis 11. La venintaj pasaĝeroj ne estis metitaj je kvaranteno, kio kaŭzis timojn kaj disputojn ĉe la japana loĝantaro.

Sud-Koreio anoncis planon evakui ĉirkaŭ 700 siajn civitanojn el provinco Hubejo kaj meti ilin je kvaranteno, starigota en distrikto Jincheon. La vojoj al la ejo, nuntempe uzata kiel edukejo por ŝtatoficistoj kaj lokanoj, estis blokita de traktoroj fare de lokanoj, kiuj forte oponas tiun ĉi planon. Kolera homamaso el proksimume 200 lokanoj atakis vic-ministron pri sano Kim Kang-lip, batis kaj insultis lin tiel ke li sukcesis eskapi nur helpe de 300-kapa kontraŭribela polico.

La 30-an de januaro la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la kronviruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. La krizostato (angle: the public health emergency of international concern, mallonge: PHEIC), estis deklarita nur kvinfoje ekde 2005, kiam la organizaĵo enkondukis tian praktikon.

La ĝenerala direktoro de la organizaĵo Tedros Adhanom Ghebreyesus tamen diris, ke drasta striktigo de la vojaĝoj kaj komerco kun Ĉinio estas nenecesaj, kion multaj konsideris aludo al la antaŭtaga decido de Rusio fermi landlimon kun Ĉinio kaj malaprobi vizopetojn de veturantoj el Ĉinio. Registaroj de pluraj landoj (inkluzive de Usono) sugestis al siaj civitanoj eviti neurĝajn vojaĝojn al Ĉinio.

Flugkompanioj Lufthansa, British Airways, Air Canada, Lion Air (Indonezio) ĉesigis flugojn al Ĉinio dum American Airlines, IndiGo, Finnair, Delta Air Lines kaj Jetstar Asia grave reduktis ilin. Reveno de ĉinaj turistoj, vojaĝintaj eksterlanden dum la novjara ferio, malfaciliĝis, do la ĉina registaro mendis flugojn por alporti ilin hejmen el Sud-Koreio, Japanio kaj Mjanmao.

Dume estis registritaj 9816 infektiĝoj (inkluzive pli ol 100 ekster Ĉinio) kaj 213 mortoj. Usono konfirmis la unuan kazon de hom-al-homa infektiĝo — viro en Ĉikago infektiĝis de sia edzino. En Francio estas registritaj jam 6 infektiĝoj. En Afriko ĉiam pli da landoj sendas pasaĝerojn kun similaj simptomoj al kvaranteno, kvankam la suspektita kazo en Eburbordo ne konfirmiĝis, do ĝis nun en la kontinento mankas konfirmitaj kazoj de infektiĝo. En Honkongo estis registritaj jam 12 kazoj, 114 en Pekino.

La urbestro de Uhano eksiĝis post amaso kritikado pro lia malkapablo ekregi la situacion. La 30-an de januaro estis eksigita estro de sanservo de la urbo Huanggang (ankaŭ en provinco Hubejo), kiu dum gazetara konferenco malsukcesis respondi al plej bazaj demandoj kaj nomi nombron de pacientoj en lokaj hospitaloj. La ĉina registaro sendis jam al Uhano 86 flugojn kun 5129 kuracistoj kaj flegistoj, kaj 115000 medicinaj ekipaĵoj.

En Uhano jam finiĝis dezajnado de la unua kaj dua etapoj de konstruado de hospitalo Leishenshan. Ĝ havos areon je 60 000 kvadrataj metroj. La kvarantena parto okupas 51 000 kvadratajn metrojn kun 1 600 pacientoj, dum la kuracista parto okupos 9 000 kvadratajn metrojn, kaj povos akcepti pli ol 2 000 kuracistojn. Ĝis tagmezo de la 29-a de januaro, la bazaj konstruaĵoj jam estas plenumitaj, finiĝis la instalado de muroj de kuracistaj dormoĉambroj numero 1, 2, 7.

La 31-a de januaro redakti

La 31-an de januaro en Rusio estis konfirmitaj du unuaj kazoj de infektiĝo de la ĉina kronviruso. Du ĉinoj estis enhospitaligitaj — unu en Transbajkala regiono kaj alia en Tjumena provinco. En la Tjumena Industria Universitato (Tjumeno) studas 2000 eksterlandaj studentoj, el kiuj 50 venis el Ĉinio, inkluzive la infektiton.

Samtage Rusio fermis la landlimon kun Mongolio kaj Ĉinio por la ĉinaj civitanoj. Oni enlasos nur civitanojn de Belorusio kaj ĉinoj kun la rusiaj restadpemeresiloj, sed ili devos trapasi 14-tagan kvarantenon. Oni provizore malpermesis doni laborvizojn al la ĉinaj civitanoj. La Moskva Ŝtata Universitato transigis siajn ĉinajn studentojn al malĉeesta studado, la ferioj por ili estis longigitaj ĝis la 2-a de marto. En Transbajkala regiono oni aranĝas rehejmigon de la ĉinaj civitanoj, ĉiuj lernejoj estas fermitaj. La enhospitaligita paciento jam resaniĝas.

Singapuro fermis siajn landlimojn por ĉiuj eksterlandanoj, veturantaj el Ĉinio aŭ vizitintaj ĝin dum lastaj 14 tagoj. Tio estas la unua kazo en Sud-Orienta Azio kaj en la historio de la lando. Samtempe oni ĉesigis eldoni vizojn por la ĉinaj civitanoj. La singapuranoj, revenontaj el Ĉinio, devos pasigi du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj agnoskas ke tio forte damaĝos la ekonomion, speciale turismon. Aŭstralio fermis siajn landlimojn por ĉiuj veturontoj el Ĉinio. La aŭstraliaj civitanoj kaj tiuj kun restadpermesiloj, revenintaj el Ĉinio, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

Kartvelio anoncis provizoran ĉesigon de flugoj el Ĉinio. Armenio nuligis senvizan reĝimon kun Ĉinio ĝis la 31-a de marto. Turkio sendis al Uhano milittransportan aviadilon por evakui 36 siajn civitanojn kaj po 7 civitanoj de Azerbajĝano kaj Kartvelio.

 
Mapo de la infektoj en la mondo per la kronviruso tipo nCoV el Uhano (ju pli malhela la koloro, des pli da infektitoj)

Dume nombro da infektitoj atingis 11 943 kaj 259 homoj mortis. Ĉinaj fakuloj diris ke eĉ homoj, resaniĝintaj de la virusa atako, povus malsaniĝi denove, ĉar aperintaj en iliaj organismoj antikorpoj post certa tempo povas malaperi. En Honkongo 7000 kuracistoj kaj flegistoj minacas striki, se la registaro ne fermos komplete limon al la kontinenta Ĉinio.

Ĉinaj civitanoj en sociaj retejoj akre kritikas la Ĉinan Ruĝan Krucon pro neefika distribuado kaj suspektata misuzado de la protektaj ekipaĵoj, abunde liverataj interalie de la ĉinaj kaj eksterlandaj donacintoj. Oni postulas ke la aŭtoritatoj malstriktigu limigojn tiukampe kaj permesu transdoni maskojn kaj aliajn protektaĵojn rekte al la hospitaloj.

La 2-an de februaro la Filipinoj raportis pri la mortokazo pro la ĉina kronviruso — la unua ekster Ĉinio. La 1-an de februaro mortis 44-jara ĉina civitano, akompaninto de 38-jara ĉinino, veninta la 21-an de januaro el Uhano tra Honkongo. La lando provizore fermis alvenon de vojaĝantoj el Ĉinio, inkluzive de Honkongo kaj Makao. La filipinaj laboristoj, kiuj revenos por ferioj hejmen, devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno.

Samtempe la ĉinaj aŭtoritatoj raportis pri eksplodo de la birda gripo H5N1 en la provinco Hunano, ĉe la suda limo de provinco Hubejo. La gripo aperis en distrikto Shuangqing de la urbo Shaoyang, kie mortis 4500 kokinoj el 7850 troviĝintaj en loka farmo. Mankas informoj pri homaj infektiĝoj.

Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj jam atingis 14 562 (el kiuj ĉirkaŭ 140 eksterlande) kaj 305 homoj mortis. Sciencistoj el la Honkonga Universitato konkludis, ke je la 30-a de januaro en la nura Uhano povas troviĝi 75 815 infektitoj. Siajn kalkulojn ili faris surbaze de observo, ke ĉiu infektito kontaĝas averaĝe po 2,68 personojn.

La 31-an de januaro Usono deklaris sanservan krizostaton kaj malpermeson por eniro de la loĝantoj de la kontinenta Ĉinio. La usonanoj, revenontaj el Uhano, pasigos du semajnojn en kvaranteno. La aŭtoritatoj ĵus konfirmis la sepan kazon de infektiĝo. Ĉiuj flugoj el Ĉinio estas akceptotaj en sep flughavenoj: la Internacia Flughaveno John F. Kennedy, la flughaveno Los-Anĝeleso, la flughaveno O'Hare, la flughaveno San-Francisko, la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma, la Internacia Flughaveno de Honolulu kaj tiuj en Seatlo kaj Atlanta.

Februaro 2020 redakti

Nov-Zelando baris eniron por ĉiuj de la kontinenta Ĉinio. La 1-an de februaro 89 turistoj-hubejanoj estis evakuitaj el Tajlando per mendoflugo de China Southern Airlines, alportinta ilin el Phuketo al Guangzhou. Tio estis jam la kvara mendoflugo. Ĝis nun 399 ĉinaj civitanoj el Hubei jam hejmen revenis de Tajlando, Majlazio kaj Japanio.

La 2-an de februaro la registaro de Ĉinio eldonis ordonon, laŭ kiu ĉiu suspektita havi viruson aŭ proksime kontakti infektitojn devas esti metita en kvaranteno sendepende de lia deziro. Kaze de rifuzo tion faros polico. Dum restado en kvaranteno medicinaj servoj, kuraciloj kaj manĝaĵoj estos senpagaj. Por kontentigi kreskantan bezonon pri kvarantenaj centroj, la 3-an de februaro en Uhano estis malfermita la hospitalo Huoshenshan, konstruita en ok tagoj. Tie laboros 1400 militaj kuracistoj kaj flegistoj, senditaj laŭ rekta ordono de Xi Jinping. La guberniestro de provinco Hubejo Wang Xiaodong ordonis al hospitaloj kaj laboratorioj testi ĉiujn prenitajn sango-specimenojn en du tagojn.

Sciencistoj el la universitato de Ŝenĵeno konkludis ke la viruso povas vivi ankaŭ sur homaj vizaĝoj, kio estas plia vojo de ĝia disvastiĝo. Kuracistoj en Tajlando raportis pri resaniĝo de 71-jara ĉinino, en kies sango malaperis la viruso post aplikado de koktelo el kontraŭvirusiloj lopinavir kaj ritonavir, uzataj por trakti gripon kaj HIV. En Usono eksperimenta kuracilo remdesivir de la medicina centro Gilead Sciences (Kalifornio) sukcese resanigis 35-jaran viron. Antaŭe oni uzis ĝin kontraŭ ebolo.

Dume nombro de konfirmitaj infektiĝoj atingis 17 388 kaj 362 homoj mortis. Dum sabato, la 1-a de februaro, estis registritaj 894 novaj infektiĝoj (post 576 vendrede, 378 ĵaŭde, 356 merkrede kaj 315 marde). Dimanĉe en 31 provincoj estis registritaj 2 829 infektiĝoj kaj 57 mortoj, el kiuj 56 okazis en Hubejo kaj unu en Ĉongĉingo.

En Interna Mongolio infektiĝis 40-jara viro, kiu neniam vizitis Hubejon, nek havis proksimajn kontaktojn kun infektitoj, nek kun bestoj en bestaj bazaroj. En la urboj Huanggang (Hubejo) kaj Wenzhou (Ĝeĝjango) la aŭtoritatoj malpermesis al la loĝantoj eliri iliajn domojn. Nur po unu homo el ĉiu familio rajtas unufoje en du tagoj iri al vendejoj por aĉeti necesaĵojn.

La epidemio grave damaĝas la ĉinan ekonomion, do la Centra Banko de Ĉinio anoncis ke ĝi enpumpos hodiaŭ 1,2 trilionojn da juanoj (171,4 miliardojn da usonaj dolaroj) en la financan sistemon por preventi falon de la merkato.

La viruso jam trafis 23 landojn. Usono, Rusio, Eŭropa Unio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Singapuro malpermesis aŭ striktigis alvenon de la ĉinaj civitanoj kaj de eksterlandanoj vizitintaj Ĉinion en lastaj 14 tagoj. Al ili aliĝis la Filipinoj kaj Indonezio. La ĉina ambasadoro en Israelo Dai Yuming komparis tion kun malakcepto de la judaj rifuĝintoj dum Holokaŭsto fare de pluraj landoj, sed poste pardonpetis pro tiu rimarko. Dume en Honkongo mil kuracistoj kaj flegistoj aliĝis al striko post rifuzo de loka registaro fermi landlimojn kun la kontinenta Ĉinio por preventi disvastiĝon de la viruso. En Tajlando estis registritaj 19 infektiĝoj, kio estas la dua laŭnombre cifero ekster Ĉinio (post 20 en Japanio). 8 tajlandaj pacientoj jam resaniĝis kaj estis elhospitaligitaj.

Francio evakuis el Uhano pliajn 250 homojn, inkluzive de 65 francoj, dum aliaj estis plejparte civitanoj de eŭropuniaj landoj. Ĉirkaŭ 20 el la evakuitoj havis simptomojn de la viruso. Tio estis jam la dua evakua flugo, organizita de Francio.

La 5-an de februaro en Tjumeno (Rusio) alteriĝis du milittransportaj aviadiloj Iljuŝin Il-86, alportintaj 144 evakuitojn el Uhano. Inter ili estas 128 civitanoj de Rusio kaj 16 personoj el aliaj landoj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj. Venis 4 infanoj aĝaj de 7 monatoj ĝis 4,5 jaroj. La alvenintoj estas lokitaj en la rehabilita centro Gradostroitel, kiu situas 28 km for de la urbo, apud vilaĝo Vinzili, kaj specialiĝas pri rehabilitado de la infektitoj. Interalie ĝi havas fermitan kloakon por ke infekto neniukaze trafu la eksteran medion. Le ejo estis ĉirkaŭbarita kaj gardata de loka taĉmento de Rosgvardija (Rusia Gvardeo). Tie ili pasigos du semajnojn en kvaranteno. Kuracistoj kontrolis sanstaton de ĉiuj pasaĝeroj kaj skipanoj antaŭ, dum kaj post la flugo kaj trovis neniujn simptomojn de la malsano.

Dume la ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus diris la 3-an de februaro, ke necesas eviti troajn reagojn. Li akcentis, ke la MOS proponas ne limigi vojaĝon kaj komercon, kiel tion faris Rusio, Usono kaj pluraj aliaj landoj. La Monda Banko jam diris, ke ĝi devos revizii sian prognozon rilate ekonomian kreskon ĉi-jare, ĉar ĝi certe estos malpli alta. En Makao oni fermis ĉiujn kazinojn por 15 tagoj. La flugkompanio Cathay Pacific (Honkongo) lasis 27 mil siajn dungitojn por trisemajnaj nepagitaj ferioj, ĉar ĝi ne povas eĉ liveri al ili maskojn en necesa kvanto. Produktoĉenoj tutmonde estas grave damaĝitaj kaj la sud-korea aŭtomobila konzerno Hyundai jam anoncis haltigon de produktado kiel la unua aŭtofabrikanto ekster Ĉinio.

La ĉefministro de Kamboĝo Hun Sen, vizitonta Ĉinion, planis renkontiĝi ankaŭ kun 27 kamboĝaj studentoj, troviĝantaj en Uhano, sed la ĉinaj aŭtoritatoj malakceptis tiun parton de la vojaĝo pro kvaranteno. En Kamboĝo estis unu konfirmita kazo de infektiĝo.

La hospitalo Huoshenshan, konstruita en Uhano en dek tagojn, akceptis la 4-an de februaro unuajn pacientojn. 31 laboratorioj estas ekipitaj por testi sangospecimenojn, ilia kapacito kreskis de 200 ĝis 4000 testoj tage. Interalie en la hospitalo funkcios senkontakta vendejo, kiu ne bezonas vendistojn kaj kvitancojn, uzante sistemon Taoxianda (branĉo de Alibaba Group). Tra Ĉinio rapide malfermiĝis pluraj tiaj vendejoj kaj grave kreskis liverservoj. Oni uzas robotojn kaj spavojn por liveri manĝaĵojn al pacientoj kaj mendintoj, inkluzive en hospitaloj.

La Uhana Instituto de Virusologio informis, ke la 21-an de januaro estis prezentita peto pri registrado de patento por aplikado de Remdesivir — kuracilo, kreita de la biofarmacia kompanio Gilead Sciences (Usono), kaj celanta kuracadon de tiaj malsanoj. Ĉinaj kuracistoj konkludis ke Remdesivir kaj chloroquine (jam 80 jarojn uzata kontraŭ malario) estas tre efikaj ankaŭ kontraŭ tiu ĉi viruso. La ĉina epidemiologo Li Lanjuan diris, ke du kontraŭvirusaj kuraciloj povas efike bremsi multiĝon de la viruso — Arbidol kaj Darunavir. La vic-direktoro de la bilogia centro de la Ministerio pri scienco kaj teknologio Sun Yanrong diris ke oni testas ankaŭ je bestoj kaj krizaj pacientoj Remdesivir, chloroquine phosphate kaj Favipiravir. la Nacia Administracio pri Kuraciloj permesis al la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj la Ĉina Akademio pri Medicinaj Sciencoj lanĉi klinikan testadon de Remdesivir.

Dume nombro de infektitoj jam atingis 25 542, kaj 492 homoj mortis, 911 resaniĝis (inkluzive 892 en Ĉinio). En lasta tago mortis 65 homoj, kio estis absoluta rekordo de la epidemio, kaj 3 887 pliaj kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj. Iuj ekspertoj supozas ke reala nombro de la infektitoj estas oble pli granda kaj la oficialaj datumoj kalkulas nur tiujn kun klare videblaj simptomoj, jam enhospitaligitajn. Ĉirkaŭ 2500 pacientoj en Hubejo troviĝas en kriza aŭ danĝera stato. Mortofteco lastatage iom malkreskis — de 3,1% ĝis 2,9% en Hubejo (tutlande 2,1%). Pli ol 80% de la mortintoj havis pli ol 60 jarojn kaj 75% havis gravajn sanproblemojn kiel diabeto ks. En Ĉinio pacientoj troviĝas en hospitaloj averaĝe naŭ tagojn, sed en Hubejo 20 tagojn — por plua observado kaj ĝis ricevo de du negativaj testoj pri la viruso.

La 6-an de februaro ĉinaj aŭtoritatoj informis pri rekorda nombro de mortintoj pro la kronviruso en Ĉinio — 73 mortokazoj dum lasta tago. Suma nombro de la mortintoj en la kontinenta Ĉinio atingis 565. Estis registritaj pliaj 3694 infektiĝoj (el ili 2987 en Hubejo), kio montras malkreskon kompare al la antaŭtagaj 3887 kaj 3156 respektive. Sume jam 28 340 kazoj de infektiĝo estis konfirmitaj, 1305 homoj resaniĝis.

Hodiaŭ en la hospitalo de la Ĉino-Japana Amikeco kaj en la hospitalo Jinyintan (Uhano) komenciĝis klinika testado de la eksperimenta kontraŭvirusa kuracilo Remdesivir. La testadon partoprenos 761 pacientoj, el kiuj 308 havas relative mildajn simptomojn kaj 453 troviĝas en serioze endanĝerigita stato. La usona firmao Gilead Sciences, ellaborinta la kuracilon, provizas ĝin senpage. En Usono unu paciento jam resaniĝis post aplikado de tiu ĉi medikamento, kion konfirmis lastsemajna publikaĵo en la magazeno The New England Journal of Medicine.

La ĉinaj firmaoj Megvii kaj Baidu, avangardaj pri aplikado de artefarita inteligenteco, evoluigis kaj komencis testan uzadon de aparatoj, ebligantaj distancan mezuradon de korpotemperaturo. Megvii instalis tian sistemon ĉe la metrostacio Mudanyuan en la Pekina metroo kaj ĉe registara oficejo en la distrikto Haidian, dum Baidu metis siajn infraruĝajn sensilojn ĉe la metrostacio Qinghe. La aparatoj de Megvii kapablas mezuri korpotemperaturon de homo, troviĝanta en homamaso je distanco ĝis kvin metroj. Ĝi funkcias eĉ se homo portas maskon aŭ ĉapon, kun ĝusteco ĝis 0,3 gradoj laŭ Celsio, asertas la firmao. La sistemo, starigita en 16 lokoj ĉe la metrostacio Mudanyuan, povas ĉiusekunde mezuri temperaturon de 15 homoj, tuj eligante bildon de februlo kaj sendante averton al sanitaraj aŭtoritatoj. Por ĝia priservado sufiĉas unu persono. La sistemo de Baidu promesas ĝustecon ĝis 0,05 gradoj de Celsio.

La 5-an de februaro la Ĉina Nacia Sanserva Komisiono publikigis aldonaĵojn al sia diagnoza gvidilo. Ĝi aldonis spirproblemojn al la listo de suspektindaj simptomoj kaj aldonis la kvaran grupon al klasifiko de la kronvirusaj pacientoj — la grupon kun mildaj simptomoj. Temas pri pacientoj, kiuj havas febron, tuson, malfortecon kaj spirproblemojn, sed ne montras signojn de pulma infekto. Ankaŭ ili ekde nun devas esti metitaj al kvaranteno, ĉar ankaŭ ili povas esti disvastigintoj de la infekto. Tiaj pacientoj ne estos listigitaj inter la konfirmitaj kazoj de infektiĝo. La komisiono rekomendis ankaŭ uzi koktelon el la kontraŭvirusiloj kiel Kaletra, ribavirin kaj enspirebla interferono. Tamen ĝi substrekis, ke neniu el ili garantias resaniĝon. Ili jam estas uzataj por lukto kontraŭ HIV, hepatito kaj gripo, plifortigante imunan sistemon de pacientoj. Tamen estis menciite, ke necesas memori pri eventualaj flankefikoj kiel humoraj perturboj, aliĝanta risko de infektiĝo kaj apopleksio, kaŭzataj de interferono.

La prezidanto de Ĉinio Xi Jinping diris dum partia kunsido ke lokaj partiestroj, kiuj malsukcesos bridi la epidemion, estos severe punataj. Foje lokaj aŭtoritatoj aplikas ekstremajn rimedojn por plenumi tiun ĉi ordonon. En la ĉina provinco Ĝeĝjango en almenaŭ kvar urboj (Wenzhou, Hangzhou, Ningbo kaj Taizhou) kun suma loĝantaro pli ol 30 milionoj da homoj estas fermitaj ĉiuj ne-urĝe necesaj publikaj lokoj, malpermesitaj geedziĝoj kaj funebroj, limigita nombro de homoj, kiuj rajtas eliri surstraten kaj multaj familioj komplete fermitaj en iliaj loĝejoj, foje per ŝlosiloj kaj ĉenoj. Nur unu reprezentanto de ĉiu familio rajtas iri al vendejo unu fojon en du tagoj por aĉeti necesaĵojn. La vizitoj estas registrataj en speciale eldonitaj familiaj pasportoj. En Ĝeĝjango estas jam 954 konfirmitaj infektiĝoj, kio igas ĝin la dua plej trafita provinco de Ĉinio post Hubejo. 151 el ili okazis en la provinca ĉefurbo Hangĝoŭo kaj 396 en la havenurbo Wenzhou. En unu el la urbaj kvartaloj oni uzas tiucele poŝtelefonon aplikaĵon, skanante QR-kodon ĉiufoje kiam iu eliras la domon.

Tajvano malpermesis al ĉiuj ajn plezurkrozŝipoj eniri ĝiajn havenojn post kiam tajvana virino estis infektita en japana plezurkrozŝipo, same kiel 19 aliaj kunveturantoj. Loĝantoj de la kontinenta Ĉinio, Honkongo kaj Makao devos pasigi 14 tagojn en kvaranteno antaŭ ol eniri Tajvanon. En la insulo estas konfirmitaj jam 11 kazoj de infektiĝo.

Singapuro konfirmis kvar novajn infektiĝojn, inter infektitoj estas sesmonata bebo. El tiuj ĉi kazoj tri infektiĝoj okazis surloke. Entute la urbo-ŝtato havas 28 konfirmitajn kazojn de infektiĝo. Oni identigis 142 personojn, kiujn kontaktis la infektitoj, kaj testas ilin.

En Usono ĉirkaŭ 350 novaj evakuitoj estas lokitaj en du militbazoj en Kalifornio. 5 el ili montris suspektindajn simptomojn kaj estis tuj enhospitaligitaj. Sume Usono evakuis jam 540 siajn civitanojn. En la lando estas 12 konfirmitaj infektiĝoj.

La 7-an de februaro en la Centra Hospitalo de Uhano mortis pro netipa pneŭmonio Li Wenliang, kiu estis inter la unuaj kuracistoj informintaj pri la apero de la kronviruso en la urbo. Li havis 34 jarojn. Ĉinaj retumantoj esprimas siajn kondolencojn en sociaj retoj kiel Weibo kaj postulas ke la aŭtoritatoj pardonpetu pro mistraktado de la doktoro, kiun multaj en Ĉinio konsideras la nacia heroo. La 30-an de decembro 2019 li informis siajn samlernantojn en interreta grupo ke kelkaj pacientoj estis enhospitaligitaj en la Uhana hospitalo kun SARS-similaj simptomoj. Samtage lokaj aŭtoritatoj konfirmis ke estas registritaj 27 kazoj de nova viruso, kies apero ligiĝas al bazaro de maraj manĝaĵoj. Tamen li kaj sep aliaj homoj, inkluzive sep kuracistojn, estis vokitaj al polico, kie oni igis ilin subskribi sindevigon ne plu diskonigi informon pri la infekto. En januaro 2020 la ŝtata televido CCTV kondamnis ok loĝantojn de la urbo pro diskonigo de "onidiroj" kaj memorigis pri leĝa respondeco pro tiaj agoj.

La 3-an de januaro Li Wenliang revenis al sia laboro, sed la 10-an de januaro aperis tuso, sekvan tagon febro kaj la 12-an de januaro li estis enhospitaligita. "Tiutempe la registaro plu insistis ke ne okazis infektiĝo de homo al homo kaj diris ke neniu el medicinistoj infektiĝis. Mi estis konfuzita." skribis li en Weibo la 31-an de januaro. Antaŭ sia morto li publikigis en tiu socia reto fotojn de dokumentoj, en kiuj polico minacas lin per persekutoj pro diskonigo de la "rumoroj".

Koleron de civitanoj estigis ankaŭ sciigo pri malsatmorto de handikapita knabo, kiu restis hejme sola post kiam liaj patro kaj frato estis metitaj al kvaranteno. La 16-jara Yan Cheng suferis pro cerba paralizo kaj loĝis en la urbeto Huajiahe, 100 km for de Uhano. Kuracistoj kaj oficiuloj kredigis lian patron ke ili zorgos pri lia filo, sed efektive neniu vizitis kaj prizorgis lin. La sekretario de la partia komitato Wang Baoquan kaj la urbestro Peng Zhihong estis eksigitaj, aliaj respondeculoj punitaj. Kelkajn horojn post la morto de la knabo lia patro ricevis konfirmon de sia infektiĝo kaj estis sendita al hospitalo. Lia 11-a jara aŭtisma filo supozeble restis en kvaranteno. Multaj retumantoj konsideras nuran maldungon nesufiĉa puno pro la morto de la knabo.

Aliaj suferantoj estas hejmaj bestoj, kiuj restis solaj kaj neprizorgataj post enkvarantenigo de iliaj mastroj. Sole en Uhano almenaŭ 50 mil bestoj restis en malplenaj domoj, kies loĝantoj ne povas reveni pro la kvaranteno.

La 6-an de januaro ĉinaj aŭtoritatoj petis entreprenojn ekster Hubejo rekomenci ilian funkciadon. Entreprenoj estas instigitaj krei manierojn por malaltigi densecon de homoj sur laborlokoj aŭ permesi al la dungitoj labori alterne por plenplena produktado. La 3-an de februaro en la usona ĵurnalo The Wall Street Journal aperis la artikolo "Ĉinio estas la vera malsanulo de Azio", verkita de Walter Russell Mead, altranga esploristo pri strategio kaj politika scienco el Hudson-Instituto. Mead atribuis disvastiĝon de la nova kronviruso al la ĉina registaro kaj priskribis influon de la epidemio sur la ĉina ekonomio laŭ multaj supozoj. Li aludis, ke similaj okazaĵoj ripetiĝos en Ĉinio, kaj instigis internaciajn kompaniojn senĉinigi siajn proviz-ĉenojn kiel eble plej rapide. Tio estigis akran reagon de la ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj.

Dume esplorteamo de la Honkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio informis la 6-an de februaro pri sia invento — portebla detektilo, kapabla diagnozi la kronviruson en 40 minutoj. Samtempe sciencistoj el la Universitato de Makao laboras pri aparato, kiu diagnozos la viruson en malpli ol 30 minutoj, eĉ en frua etapo de la malsano. Tamen aliaj fakuloj atentigas ke eĉ laboratoriaj testoj foje montras falsajn negativajn respondojn, do necesas garantii ne nur rapidecon, sed ankaŭ ĝustecon de la testado.

Aperis aplikaĵoj, kiuj helpas al la uzantoj eviti infektiĝon aŭ ĝustatempe kontroli sian sanstaton. La firmaoj Qihoo 360 kaj NoSugarTech kreis apon, kiu ebligas al uzanto kontroli, ĉu li troviĝis lastatempe apud infektitoj. La informoj estas ĉerpataj el oficialaj fontoj. La uzanto povas enigi sian regionon, datojn de siaj vojaĝoj, numerojn de flugoj, trajnoj, busoj, metrooj ktp. La apo funkcias ekde la 31-a de januaro kaj ĝin uzis jam 55 milionoj da homoj.

Loĝantoj de Guangzhou kaj Ŝenĵeno povas kontroli, ĉu en ilia kvartalo haveblas infektitoj, per mini-apo de WeChat, kiu lokas la infektokazojn surmape. Similan mapon kreis la kompanio QuantUrban por naŭ urboj de la provinco Gŭangdongo. La kompanio Baidu lanĉis servon de interreta kuracista konsultado pri pneŭmonio. Ĝi celas mildigi panikon kaj malŝarĝi la hospitalojn, senigante ilin je nerilataj pacientoj. Ekde la 6-a de februaro jam 92 milionoj da homoj vizitis la paĝon kaj pli ol 2,7 milionoj da demandoj estis faritaj. Alibaba Group kreis sanservan aplikaĵon, kiu pere de artefarita inteligenteco respondas al plej oftaj demandoj pri la viruso, sugestas proksimajn hospitalojn ktp.

Nombro de infektiĝoj tutmonde atingis 31 526, dum 638 homoj mortis kaj 1568 resaniĝis. En Ĉinio 4 821 pacientoj restas tre endaĝerigitaj kaj 26 359 homoj estis suspektataj pri infektiĝo je la viruso. Entute 1 540 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. 314 028 proksimaj kontaktintoj estis spuritaj, kaj inter ili 26 762 estis liberigitaj de medicina observado, dum 186 045 aliaj restas sub medicina observado.

La 8-an de februaro oni raportis pri la unuaj viktimoj inter eksterlandanoj en Ĉinio. En Uhano, en la hospitalo Jinyintang mortis 60-jara civitanino de Usono. Oni raportis ke ŝi jam havis gravajn malsanojn antaŭe. Samloke mortis japana civitano, pli ol 60-jara. 19 aliaj eksterlandanoj estis infektitaj, du el ili jam resaniĝis.

La 7-an de februaro la viruso mortigis 86 homojn: 81 en Hubejo du en Hejlongĝjango, kaj po unu en Pekino, Henano kaj Gansuo respektive. Pliaj 3399 infektiĝoj estis registritaj (el ili 2841 en Hubejo). Sume jam 34 889 homoj infektiĝis, 724 mortis kaj 2152 resaniĝis tutmonde. En Hubejo sume mortis jam 699 kaj infektiĝis 24 953 homoj.

La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis ke el 17 mil analizitaj infektiĝoj 82% estis klasifikitaj kiel mildaj, 15% kiel gravaj kaj nur 3% kiel krizaj. La oficialaj datumoj montras mortoftecon je 2% aŭ iom malpli. Reprezentanto de la organizaĵo rimarkis ankaŭ, ke aperis tutmonda deficito de la protektaĵoj. Postulado estas centoble pli granda kaj prezoj 20-oble pli grandaj ol antaŭe, kion stimulas ankaŭ abunda uzado de la protektaĵoj ekster kutima sanserva medio. La plej endanĝerigitaj estas la medicinistoj. El 138 malsanuloj en la hospitalo Zhongnan (Uhano) 40 estas medicinistoj, el kiuj 10 infektiĝis de la sama paciento. Dume 15 laboratorioj tra la mondo konsentis akcepti sangospecimenojn el landoj, kiuj bezonas helpon tiukampe.

Dume daŭras kvaranteno en plezurkrozŝipo, veninta al la haveno de Jokohamo (Japanio). Jam 64 kazoj de infektiĝo estas konfirmitaj inter ĝiaj pasaĝeroj. En Tajlando estis konfirmitaj 7 pliaj infektigoj (4 civitanoj de Ĉinio kaj tri tajlandanoj). Unu infektito estis en la grupo el 138 tajlandanoj, evakuitaj el Uhano. Du aliaj kontaktis ĉinajn turistojn. Sume en la lando estas jam 32 konfirmitaj infektiĝoj, el kiuj 23 rilatas al la ĉinaj civitanoj. 11 pacientoj resaniĝis, 22 restas en hospitaloj.

En Uhano estis eksigitaj du altranguloj post la morto de la loka kuracisto Li Wenliang, siatempe perskutita pro diskonigo de informoj pri la aperinta viruso. Pluraj ĉinaj civitanoj funebris lian hieraŭan forpason, marŝante laŭ stratoj kun sloganoj, mallevante la maskojn kaj sonigante fajfilojn. La Nacia Kontrola Komitato vendrede decidis sendi laborgrupon al Uhano por komenci ampleksan enketon pri okazaĵo koncerna al kuracisto Li Wenliang.

La 7-an de februaro la ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis kun usona prezidento Donald Trump, urĝante la usonan flankon reagi racie al eksplodo de la nova kronviruso. Li emfazis, ke la ĉinaj klopodoj por la prevento kaj regado iom post iom donas pozitivajn rezultojn, kaj Ĉinio havas plenan memfidon kaj kapablon triumfi super la epidemio. Similaj konversacioj okazis ankaŭ kun aliaj ŝtatestroj.

Indonezio malpermesis importadon de vivaj bestoj el Ĉinio. Lastjare ĝi importis ilin je 314 295 dolaroj. Eldonado de vizoj por la ĉinaj civitanoj estas ĉesigita, ĉiuj vizitintaj lastatempe Ĉinion ne rajtas eniri Indonezon.

La 15-an de februaro la Ĉina Nacia Sanserva Komisiono diris, ke dum lasta tago ke pliaj 143 homoj pereis, kio plialtigis la nombron da mortintoj al pli ol 1 500. Krome, la komisiono konfirmis 2 641 pliajn virusajn kazojn, sed temas pri malpliiĝo (la antaŭan tagon, Ĉinio raportis 5 090 novajn kazojn). La sumo da konfirmitaj kazoj en tiu lando atingis 66 492, kaj la nombro da mortintoj je 1 523. La plimulto da novaj mortokazoj okazis en Uhano.

La ĉina registaro ŝanĝis sian metodon por kontroli kaj kalkuli novajn kazojn, kio rezultigis kreskegon de raportitaj kazoj. Laŭ tiu nova metodo, la kuracistoj rajtas uzi pulmo-bildojn kaj aliajn esplorojn por diagnozi malsanulojn anstataŭ sole laboratoriaj kontroloj.

En Pekino, urbaj aŭtoritatoj devigas ĉiujn, kiuj revenas al la ĉefurbo, memstare kvaranteni sin por 14 tagoj. La disvastiĝo kaŭzis la eksigon de Jiang Chaoliang kiel la reganto de la Komunista Partio en Hubejo, kelkajn tagojn post la elpostenigo de du altrangaj sanoficialuloj. La oficiala novaĵagentejo Xinhua diris ke la antaŭa urbestro de Ŝanhajo Ying Yong anstataŭos Jiang, kiun la lonĝantaro kritikis pro lia fuŝa regado de la disvastiĝo de la COVID-19 viruso.

La 19-an de februaro en Tjumeno finiĝis la dusemajna kvaranteno por 144 civitanoj de Rusio kaj kelkaj aliaj landoj, evakuitaj el Uhano. Ĉiuj ekzamenoj konfirmis mankon de infektitoj inter la evakuitoj. Homoj dankis la kuracistojn kaj urbanojn pro afabla akcepto, bonaj vivkondiĉoj kaj memordonacoj, kaj disflugis al siaj loĝlokoj. Kelkaj preferis resti en Tjumeno por kelkaj pliaj tagoj por konatiĝi kun la urbo, gastiginta ilin en la komplika periodo de ilia vivo.

La 20-an de februaro en la Internacia Flughaveno Borispilo alteriĝis aviadilo Boeing 737-700 de la ukraina flugkompanio SkyUp, alportinta 73 evakuitojn el Uhano — 45 civitanojn de Ukrainio kaj 28 eksterlandanojn el Norvegio, Belorusio, Hispanio, Argentino, Kostariko kaj kelkaj aliaj landoj. La Ministerio pri sano konfirmis ke inter ili mankas homoj kun simptomoj de la kronviruso, kio estis kontrolita antaŭ kaj post la flugo.

Tamen loĝantoj de vilaĝo Novije Sanĵari en Poltava provinco, apud kiu oni decidis aranĝi la kvarantenon en la ferma kuracejo de la Nacia Gvardeo, renkontis la novaĵon per fortaj protestoj. Jam antaŭ oficiala konfirmo de tiu ĉi informo, lokanoj blokis la vojon al la sanatorio per siaj aŭtoj kaj deklaris ke ili bruligos pneŭojn kaj kuŝiĝos sub radojn por ne enlasi la evakuitajn samlandanojn. Kelkdek policanoj ekbatalis kontraŭ la homamaso, klopodante malbloki la vojon.

Loĝantoj de aliaj lokoj, kien oni laŭdire povintus sendi la evakuitajn ukrainanojn, ankaŭ ekprotestis. Ĉe la enirejo de sanatorio de la Ministerio pri defendo apud la urbo Ternopilo amasiĝis homoj, kiuj laŭte kantis preĝojn petante Dipatrinon forpeli la evakuitajn samlandanojn. En la urbo Vinniki (Lviva provinco) homoj blokis la enirejon de loka hospitalo per pneŭoj kaj rifuzis enlasi iun ajn enen. Ilin subtenis kunlaborantoj de la hospitalo.

Kiam finfine busoj kun la evakuitoj venis al Novije Sanĵari, lokanoj bruligis barikadon el pneŭoj kaj ĵetis ŝtonojn, botelojn kaj bastonojn kontraŭ la busojn. Dek homoj (naŭ policanoj kaj unu lokano) petis medicinan helpon, unu estis detenita. Post alveno iuj evakuitoj plendis pri aĉaj kondiĉoj en la sanatorio, publikigante fotojn kaj rakontojn en sociaj retejoj. La prezidanto de Ukrainio Volodimir Zelenskij konstatis, ke la protestoj montris "malbonan flankon de nia karaktero".

Informoj pri la okazaĵo trafis ĉinan socian retejon Toutiao, estingante viglan reagon. Retumantoj kondamnis agojn de la ukrainaj protestantoj kiel egoismajn kaj kruelajn, kaj rimarkigis ke tiaj aferoj montras la homan naturon kia ĝi estas.

En februaro 2020 Sud-Koreio iĝis unu el plej grandaj centroj de la epidemio tutmonde. La 24-an de februaro nombro de infektitoj atingis 763. Sep homoj mortis. La registaro altigis sanitaran alarmon ĝis ekstrema nivelo — unuafoje post la epidemio de porka gripo antaŭ 11 jaroj.

Pli ol 300 infektiĝoj estas ligitaj al Shincheonji Eklezio de Jesuo en la urbo Teguo. La urbo kaj apuda distrikto Cheongdo estis deklaritaj speciale zorgataj zonoj. Lernejoj estas provizore fermitaj, publikaj aktivadoj (inkluzive diservojn) ĉesigitaj. Ĉiuj 24 naciaj muzeoj kaj bibliotekoj estas fermitaj. Ĉe apotekoj formiĝis plurcentkapaj atendovicoj por aĉeti maskojn kaj aliajn protektilojn. La Nacia Asembleo prokrastis sesion, ĉar tri parlamentanoj estis en kontaktorondo de eduka oficialulo, kies infektiĝo konfirmiĝis.

La flugkompanio Korean Air nuligis ĉiujn flugojn al Teguo ĝis la 28-a de marto kaj la kompanio Asiana Airlines — ĝis la 9-a de marto. Almenaŭ 14 landoj striktigis vojaĝojn al Sud-Koreio. Britio postulas de alvenintoj, kiuj dum lastaj du semajnoj vizitis Sud-Koreion, kvaranteni sin, observante simptomojn.

La ekonomio reagis per falo de la nacia valuto ĝis duonjara minimumo kaj la financa merkato sekvis ĝin. Samsung Electronics haltigis sian fabrikon en la urbo Gumi post kiam unu el kunlaborantoj infektiĝis. Multaj aliaj kompanioj alfrontis gravan mankon de elementoj, produktataj en Ĉinio, do ne plu liverataj pro kvaranteno.

17 sudkoreaj katolikoj el provinco Nord-Gjeongsang kune kun ilia ĉiĉerono, pilgrimintaj al Israelo, estis testitaj pozitive, do nun aŭtoritatoj de Israelo kaj Palestina Aŭtonomio spuras ilian itineron, serĉante eblajn infektiĝojn surloke. La Israelaj Defendaj Fortoj preparas kvarantenon por ĉirkaŭ 200 sudkoreaj turistoj en militbazo apud Jerusalemo. Sudkoreanoj, venintaj per flugo de Korean Air estis rifuzitaj eniri la landon post alveno al la Internacia Flughaveno Ben Gurion. La unua infektiĝo en Sud-Koreio estis konfirmita la 20-an de januaro.

La 25-an de februaro Italio raportis pri 299 infektiĝoj kaj 7 mortoj, kaŭzitaj de la koronoviruso. La plej trafitaj zonoj estas Lombardio (172 kazoj) kaj Venecio (33) en norda parto de la lando. Infektiĝoj estis registritaj ankaŭ en la najbaraj Emilio-Romanjo kaj Piemonto. Tiu statistiko metas Italion je la unua loko en Eŭropo kaj la kvara en la mondo laŭ disvastiĝo de COVID-19 — tuj post Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio.

138 pacientoj estas enhospitaligitaj, 27 el ili troviĝas en fako de intensa medicino, dum 94 malpli gravaj malsanuloj estas kvarantenitaj hejme. Unu paciento jam resaniĝis kaj estis elhospitaligita. Ĉiuj mortintoj estis maljunuloj kun jamaj gravaj sanproblemoj.

La 22-an de februaro estis blokitaj 10 urbetoj en Lombardio kaj unu en Venecio, kio sume izolis 50 mil homojn. La Venecia karnavalo estis nuligita, la katedralo de Milano kaj aliaj vizitindaĵoj fermitaj. Italio rifuzas fermi landlimojn kaj nuligi Schengen-vizojn, proponante anstataŭe al la ministerioj pri sano de la najbaraj landoj koordini la agojn. Tamen Aŭstrio jam fermis por nelonge sian landlimon kun Italio post sciigo pri du infektiĝoj en la trajno Venicio — Munkeno, poste ne konfirmiĝintaj. Oni planas renkontiĝon de sanoficialuloj en Romo kun partopreno de reprezentantoj el Slovenio, Svislando, Francio, Germanio kaj Aŭstrio. Dume 40 italoj el Lombardio kaj Venecio, venintaj per aviadilo de la flugkompanio Alitalia al Maŭricio, estis rifuzitaj eniri kaj postulitaj trapasi kvarantenon, malgraŭ manko de iuj ajn simptomoj. Ili tuj revenis al Italio.

Krome Kroatio raportis pri la unua registrita infektiĝo. Junulo, vizitinta Milanon de la 19-a ĝis la 20-a de februaro, estis enhospitaligita en Zagrebo. Du infektiĝoj estis registritaj en Tirolo (Aŭstrio). La hotelo Costa Adeje en Tenerifo (la Kanariaj insuloj, Hispanio) kun ĉirkaŭ mil gastoj kaj kunlaborantoj, estis kvarantenita post kiam unu gasto el Italio estis testita pozitive por la kronviruso.

La 27-an de februaro la aŭtoritatoj de Irano informis pri 139 infektitoj kaj 19 mortintoj pro la nova kronviruso. Plejparto el ili okazis en la urbo Ĥomo aŭ trafis homojn, kiuj vizitis ĝin antaŭnelonge. El la novaj 34 infektiĝoj 16 okazis en Ĥomo, 9 en Teherano, po 2 en la provincoj Alborzo, Gilano kaj Mazandarano. Neniu loĝloko, inkluzive Ĥomon, estas kvarantenita kaj la ministro pri sano Saeed Namaki nomis kvarantenon "malnova metodo". Li klarigis: "Ni plu malakceptas kvarantenadon de urboj, ĉar ni opinias ke la homoj estas sufiĉe kulturaj por deteni sin de vojaĝado el infektitaj urboj al aliaj lokoj".

Tamen Irano malpermesis ĉiujn publikajn kunvenojn kaj eniron de vojaĝantoj el Kuvajto kaj Barejno. Antaŭe jam estis malpermesita eniro el Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio, Tajlando, Singapuro kaj Italio. Ĉiuj lernejoj, universitatoj, kinejoj, kafejoj, kluboj kaj aliaj publikaj lokoj estas fermitaj ĝis la 7-a de marto. Teamoj de fakuloj agados ĉe enirejoj de iuj urboj por ekzameni sanstaton de homoj en suspektindaj kazoj. Ĉiuj suspektitoj estos kvarantenitaj por 14 tagoj. La aŭtoritatoj alvokis la civitanojn sin deteni de neurĝaj vojaĝoj.

La irana vic-miministro pri sano Iraĝ Harirĉi agnoskis publike ke li estas infektita je COVID-19. Li ektusis kaj ekŝvitis dum gazetara konferenco la 24-an de februaro kaj testis ekzamenita pozitive. Li estis izolinta sin mem kaj komencis kuracadon. Parlamentano Mahmud Sadeghi, reprezentanta Teheranon, ankaŭ estis testita pozitive. Li informis pri tio en publika mesaĝo, en kiu li ankaŭ alvokis la aŭtoritatojn liberigi politikajn prizonulojn por eviti ilian infektiĝon kaj ebligi al ili pasigi la periodon de la epidemio kun iliaj familioj.

La ŝejĥo de Kataro Tamim bin Hamad Al Thani ordonis evakui ĉiujn civitanojn de sia lando kaj tiujn de Kuvajto el Irano. Oni ne planas kvaranteni ilin. Kuwait Airways sciigis ke baldaŭ ĝi sendos aviadilon ankaŭ al Milano (Italio) por evakui civitanojn de el tiu eŭropa lando, kie estas jam registritaj 400 infektiĝoj kaj 12 mortoj pro la nova viruso. Kuvajto raportis pri 13 novaj infektiĝoj, do sume jam 25. Temas pri homoj, revenintaj el Irano. Barejno konfirmis la 26-an infektiĝon, tio estis virino reveninta el Irano.

Pakistano konfirmis du unuajn infektiĝojn. Unu paciento loĝas en la provinco Sindo, alia en Islamabado. Ambaŭ antaŭnelonge vojaĝis al Irano. Libano konfirmis la duan infektiĝon. Temas pri virino, kiu antaŭsemajne vizitis Iranon kun religia grupo kaj nun estas kvarntenata en hospitalo en Bejruto. Alĝerio konfirmis la unuan infektiĝon. 61-jara italo revenis la 17-an de februaro el Italio kaj nun estas kvarantenita en Uargla. Oni striktigas kontroladon de pasaĝeroj de aviadiloj venantaj el Italio.

Fine de februaro 2020 COVID-19 disvastiĝis tra ĉiuj kontinentoj kaj nombro de novaj infektiĝoj ekster Ĉinio jam superas tiun en Ĉinio. La 28-an de februaro estis trafitaj jam 49 landoj.

Ĉinio informis la 28-an de februaro pri almenaŭ 44 pliaj mortoj kaj 327 infektiĝoj. Sume nombro de infektitoj atingis 78 824 kaj 2 788 homoj mortis. Plejparto de la novaj kazoj venas el Hubejo. En Pekino oni ordonis al la bazaroj kaj vendejoj, ke ĉiu vizitanto devas havi almenaŭ du kvadratajn metrojn da spaco. La plej grandaj parkoj estis ordonitaj enlasi maksimume 30% vizitantojn de sia kapacito.

Marto 2020 redakti

La aŭtoritatoj preparas baldaŭ aperontan libron "Kampanjo de Granda Lando kontraŭ Epidemio — Ĉinio Batalanta kontraŭ Nova Kronviruso 2020", kiu estos eldonita en la angla, franca, hispana, rusa kaj araba lingvoj. Dume la 26-an de februaro la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo akuzis Ĉinion pri subpremado de parollibereco kiel unu el kialoj de disvastiĝo de la epidemio. Li asertis, ke la elpelo de ĵurnalistoj de The Wall Street Journal fare de la ĉina registaro malkaŝas problemojn, kiuj ekzistas en la raportado pri la epidemio kaj ke se Ĉinio donus parolliberecon al ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, Ĉinio kaj aliaj landoj povus pli bone respondus al la epidemio. Tio estigis fortan kritikan reagon de la ĉina registaro, deklarinta ke ĝi ĉiam malferme publikigas rilatajn informojn.

Sud-Koreio sciigis pri 256 pliaj infektiĝoj, do temas jam pri 2 022 kazoj. 182 novaj kazoj estas registritaj en la urbo Teguo. La nombro de mortintoj ne ŝanĝiĝis — 13. La populara K-pop-grupo BTS nuligis sian koncerton en Seulo, planitan por aprilo. Hyundai haltigis sian fabrikon en la urbo Ulsan. Nord-Koreio ankoraŭ ne raportis pri infektiĝoj, sed la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj jam mildigis sankciojn kontraŭ ĝi por ebligi sendadon de humanitaria helpo forme de medicinaj ekipaĵoj.

Irano raportis ke nombro de mortintoj atingis 26, kio estas la plej alta cifero ekster Ĉinio. Inter la infektitoj estas sep altranguloj, inkluzive la vic-prezidanton Masoumeh Ebtekar, kiu estas la plej altranga virino de la lando. Dum kunvenoj ŝi sidas nur kelkajn seĝojn for de la prezidanto Hasan Ruhani. Eksterlande ŝi famiĝis en 1981 sub la nomo Mary dum la ostaĝokrizo en la usona ambasadorejo, kiam ŝi estis proparolanto de la irana flanko. Fakuloj opinias ke efektiva nombro de la infektitoj en Irano superas milon. Usono eldonis specialan licencon, ebligantan al firmaoj kaj organizaĵoj sendi al Irano necesan humanitaran helpon malgraŭ la usonaj sankcioj kontraŭ tiu ĉi lando.

Japanio anoncis fermon de Disneyland en Tokio ĝis la 15-a de marto. La ĉefministro Shinzo Abe alvokis ĉiujn lernejojn fermiĝi kaj petis ĉesigi ĉiujn sportajn kaj aliajn publikajn eventojn por almenaŭ du semajnoj. Oni evakuis ĉiujn pasaĝerojn de la plezurkrozŝipo Diamond Princess, kie kelkcent homoj infektiĝis de unu pasaĝero. En Usono sanaŭtoritatoj spuras itineron de virino el Nordkalifornio, kiu evidente estas la sola usona paciento, kiu havas alte kontaĝan viruson dum ŝi ne vojaĝis eksterlande, nek kontaktis proksime infektitojn. Litovio konfirmis la unuan kazon de infektiĝo. Temas pri virino, reveninta el Verono. Ŝi estas kvarantenita en la urbo Šiauliai.

Belorusio informis pri la unua infektito — irana studento, reveninta la 22-an de februaro el Azerbajĝano. Li kaj liaj kontaktitoj estas kvarantenitaj en infekta hospitalo en Minsko. La aŭtoritatoj ordonis kontroli sanstaton de ĉiuj alvenintoj el Italio, Irano kaj Sud-Koreio. La vojaĝantoj el Ĉinio jam estas kontrolataj. Nov-Zelando malpermesis eniron de vojaĝantoj el Irano. Ĉiuj vizitintaj ĝin en lastaj du semajnoj devos kvaranteni sin. Niĝerio raportis pri la unua infektiĝo, kio estas la unua konfirmita kazo en Subsahara Afriko. Temas pri italo, kiu laboras en Niĝerio kaj revenis el Milano al Lagoso la 25-an de februaro. Brazilo konfirmis la unuan infektiĝon, kiu estas ankaŭ la unua en Sudameriko. 61-jara brazilano revenis al San-Paŭlo el Italio.

La Monda Organizaĵo pri Turismo kaj la Monda Organizo pri Sano publikigis la 26-an de februaro komunan deklaron, alvokante respondecon kaj kunordigon rilate al la epidemio, dirante pri neceso konsulti fakulojn tiukampe.

La 1-an de marto oni sciigis, ke en la kontinenta Ĉinio estis registritaj pliaj 573 infektiĝoj, kio superis antaŭtagajn 427. Tamen nur tri novaj kazoj estis registritaj ekster Hubejo, kio estas minimuma cifero ekde la 23-a de januaro kiam la provinco estis fermita. 565 el 570 tiuj ests registritaj en Uhano. 35 homoj mortis, do okazis malkresko kompare al antaŭtagaj 47. Sume jam 2 870 homoj mortis en la kontinenta Ĉinio kaj 41 625 resaniĝis.

Sud-Koreio raportis pri 376 novaj kazoj, do totala nombro de infektiĝoj atingis 3 526. La plej juna infektito estas 45-taga knabeto, kies patro estas ano de la Shincheonji Eklezio de Jesuo. Kun siaj gepatroj, ankaŭ testitaj pozitive, li estas kvarantenita en sia domo en Kjonsan. Plejparto de la novaj kazoj estas registritaj en la urbo Teguo, ĉefurbo de tiu ĉi kristana sekto, kiu iĝis centro de la epidemio en la lando. 88 % de 210 mil anoj de la eklezio jam estas testitaj kaj ĉirkaŭ 2 % el ili (4200 homoj) montris simptomojn de COVID-19. La 29-an de februaro estis raportita la unua reinfektiĝo. 73-jarulino unu semajnon post elhospitaliĝo denove montris simptomojn de la viruso kaj estis testita pozitive.

Tajlando raportis pri la unua morto, kaŭzita de la kronviruso — tio estis 35-jara viro, jam suferinta pro la febro dengo. Sume jam 42 infektitoj estis registritaj, el kiuj 30 jam resaniĝis kaj 11 restas en hospitaloj. Aŭstralio sciigis pri la unua morto, kaŭzita de COVID-19. 79-jara viro el Perto estis inter 164 aŭstralianoj, evakuitaj el la plezurkrozŝipo Diamond Princess kaj reveninta hejmen tra Japanio. Almenaŭ 24 infektiĝoj jam okazis en la lando. La ĉefministro Scott Morrison diris ke temas pri pandemio, do ordonis enirmalpermeson por vojaĝantoj el Ĉinio kaj Irano. En tiu lasta nombro de mortintoj atingis 43. Usono informis pri la unua morto pro la kronviruso, okazinta en la ŝtato Vaŝingtonio, kies guberniestro Jay Inslee deklaris alarmostaton. La usona vic-prezidanto Mike Pence anoncis enirmalpermeson por ĉiuj ne-usonaj civitanoj, vojaĝantaj en Irano. Aperis ankaŭ oficialaj avertoj ne vojaĝi al Italio kaj Sud-Koreio. En Italio nombro de la infektitoj kreskis je 27 % kaj atingis 1128. Plejparte temas pri Lombardio, Venecio kaj Emilio-Romanjo. 8 homoj mortis en la lando, ĉiuj ili estis maljunaj kaj loĝis en tiuj ĉi regionoj. Irlando kaj Luksemburgio konfirmis la unuajn infektiĝojn. En tiu lasta oni testis ĉirkaŭ 50 homojn kaj trovis ke mezaĝa viro, reveninta el Italio al Charleroi estas infektita.

Laŭ raporto de ĉina ŝtata agentejo, la 1-an de marto 91,7 % (48 000) de la ŝtataj kompanioj jam restarigis sian funkciadon, haltigitan pro la kvaranteno kaj aliaj sekvoj de la epidemio. En la naftogasa, telekomunka, elektrogenera kaj transporta industrioj funkcias jam pli ol 95 % de la ŝtataj entreprenoj, en iuj industrioj ĝis 100 %. Tamen pluraj indikiloj montras drastan falon en aliaj industrioj. La indekso de aĉetado en produktado (angle: manufacturing purchasing managers’ index (PMI)) falis ĝis 35,7, kio estas eĉ pli malbone ol post la financa krizo de 2008, kiam tiu indekso falis ĝis 38,8. La sama indekso en neproduktantaj industrioj (konstruado kaj servoj) falis de 54,1 en januaro ĝis 29,6, kio estas rekordo eĉ kompare al la antaŭa minimumo je 49,7, registrita en novembro 2011. Nur 30 % de la etaj kaj mezaj entreprenoj restarigis la funkciadon. La registaro planas malaltigi interezojn, prokrasti pagojn de sociala asekuro kaj redukti prezon de elektro por subteni la entreprenojn. La ŝtataj entreprenoj kreas 23 % ĝis 28 % de la Malneta enlanda produkto kaj 6 % ĝis 16 % laborlokojn.

Fermo de pluraj urboj kaj blokado de la vojoj forte damaĝis la agrikulturan sektoron, kie pli ol tri milionoj da tunoj da produktoj (ĉefe rapide putrantaj legomoj) plenigis stokejojn. Oni forĵetas ilin aŭ transformas je fekundigiloj. Milionoj da provizoraj laboristoj ne povas veni al la farmoj pro vojblokado. Rano-bredistoj publike plendis al la aŭtoritatoj, ke ilia komerco estis malpermesita kadre de ĝenerala malpermeso de vendado de sovaĝaj bestoj. Ili atentigas ke en la industrio laboras multege da homoj, ke ĝi ne damaĝas la naturmedion kaj mankas alternativaj okupoj por ili. En 2017 la Ĉina Akademio pri Inĝnierado taksis nombron de laborpostenoj en la ranbreda industrio je unu miliono kaj ĝian produktokapaciton je 50 miliardoj da juanoj (7,15 miliardoj da usonaj dolaroj).

En Honkongo la fama flosanta restoracio Jumbo Kingdom anoncis fermiĝon ekde la 3-a de marto por neprognozeble longa periodo. Ĝi malfermiĝis en 1976, lokiĝas en Aberdeen en la suda parto de Honkonga Insulo kaj estis vizitita interalie de la brita reĝino Elizabeto la 2-a, princo Harry, Gwyneth Paltrow, Tom Cruise. Ĝi aperas en la filmoj kiel The Man With the Golden Gun (1974) kaj Contagion de Steven Soderbergh (2011). Preskaŭ duono de la restoracia personaro, konsistanta el 60-70 homoj, estis maldungita jam en januaro. La fermo spegulas ĝeneralan kolapson de la honkonga ekonomio, trafita unue de la amasaj, kaj nun de la epidemio. La registaro prognozis rekordan buĝetan deficiton je 139 miliardoj da honkongaj dolaroj (ĉirkaŭ 17,8 miliardoj da usonaj dolaroj).

La honkonga dolaro malvaloriĝis je 0,3% kaj nun kostas 7,783 usonajn dolarojn kompare al la 5-a de februaro kiam ĝi kostis 7,763, kio estis plej alta kosto ekde marto 2017. Tamen la Centra Banko de Honkongo asertas, ke la financa sistemo de la aŭtonoma teritorio plu estas stabila.

La 10-an de marto registaro de Italio deklaris kompletan kvarantenadon de la tuta lando pro la epidemio de COVID-19. Nombro de la infektitoj atingis 10 mil, 631 homoj mortis kio estas plej alta mortonombro ekster Ĉinio.

Estas malpermesita iu ajn veturado krom tiu al laborejo kaj reen, kaj kelkaj ekstreme urĝaj bezonoj. Ĉiuj publikaj aranĝoj kaj sportaj konkursoj estas malpermesitaj. Tio ankoraŭ ne koncernas la turistojn, sed kelkaj flugkompanioj jam anoncis ĉesigon de la flugoj. Alitalia ĉesigis flugojn el Milano, kiu estas plej forte trafita de la plago. Aĉetantoj inundis la vendejojn por fari rezervojn de necesaĵoj. La vendejoj ricevis ordonon enlasi tiom da homoj, ke inter ili restu distanco je almenaŭ unu metro. Sur ĉefaj ŝoseoj kaj en fervojaj stacioj aperis kontrolejoj, kie oni kontrolas ĉu veturanto rajtas veturi aŭ ne. La lernejoj estas fermitaj, same kiel multaj organizaĵoj kaj firmaoj.

British Airways nuligis ĉiujn flugojn al Italio, Air France, Ryanair, Easyjet, Wizz Air diris ke ĉesigos la flugojn ĝis komenco de aprilo. Air Canada nuligis la flugojn al Italio ĝis la 1-a de majo. La registaro de Hispanio malpermesis la flugojn al Italio por du semajnoj. Aŭstrio promesis striktigi trafikon al sia suda najbaro. La franca fervoja kompanio SNCF kaj la aŭstria ÖBB antaŭ iliaj trajnoj venas al Italio anstataŭigas sian personaron per tiu itala. Deutsche Bahn nuligis la lastan fervojan trajnon, kiu vojaĝis al Italio, sekvante de Munkeno al Venico. La aŭstra polico haltigas aŭtojn, veturantajn el Italio por mezuri korpotemperaturon de la veturantoj.

Dume la infektiĝoj estas registritaj en ĉiuj eŭropaj landoj post kiam la 9-an de marto estis konfirmitaj du kazoj en Kipro. Oni planas aranĝi urĝan telekonferencon kiun partoprenos reprezentantoj de la tuta Eŭropa Unio.

Sume en Francio jam estas registritaj 1412 infektiĝoj (286 lastatage) kaj 30 mortoj. Tamen landlimo kun Italio plu estas malferma kaj trafiko inter la du ŝtatoj libera. La 9-an de marto dum publika aranĝo en Avenuo de la Elizeaj Kampoj la franca prezidanto Emmanuel Macron kaj lia edzino aperis sen maskoj kaj staris proksime al aliaj oficialuloj, kio elvokis kritikon de la publiko. La epidemio jam trafas ankaŭ altrangulojn. La ministro pri kulturo Franck Riester informis pri sia infektiĝo kaj kvarantenado en sia domo en Parizo. La ĉefo de la prezidenta personaro Patrick Strzoda ankaŭ estas kvarantenita.

En Madrida regiono (Hispanio) nombro de konfirmitaj infektiĝoj duobliĝis en lastaj 24 horoj. Morgaŭ fermiĝos ĉiuj edukejoj. Sume en la lando jam estas registritaj 1204 infektiĝoj kaj 28 mortoj. En Germanio la 9-an de marto okazis la unuaj mortoj pro la viruso — temas pri homoj 78 kaj 89 jarojn aĝaj. Nombro de infektiĝoj atingis 1218. En Grekio estas registritaj kvar novaj kazoj, ne ligitaj al la antaŭaj. En Pollando oficiale konfirmiĝis 17 kazoj. La lernejoj estas fermitaj ĝis la 22-a de marto. En Britio 373 homoj infektiĝis kaj ses mortis. La aŭtoritatoj diris ke drasta kresko venos post 10 ĝis 14 tagoj. La ministro Nadine Dorries raportis pri sia infektiĝo. Grave suferas sportaj eventoj. Francio, Hispanio, Germanio kaj Portugalio anoncis, ke matĉoj okazos en malplenaj stadionoj. Nederlando tute nuligis plurajn sportajn konkursojn.

La Monda Organizaĵo pri Sano la 11-an de marto raportis ke en lastaj 24 horoj ĝis marda mateno okazis 203 pliaj mortoj, pliigante la nombron de la mortintoj en la tuta mondo ĝis 4 012. Entute 113 702 konfirmitaj kazoj de la infekta malsano estis raportitaj tutmonde ĝis la 10-a horo marde laŭ mezeŭropa tempo, kun kresko de 4 125 infektoj kompare kun la antaŭa tago, inter kiuj 4 105 novaj infektoj estas ekster Ĉinio. Brunejo, Mongolio, Kipro, Gernezejo kaj Panamo registris la unuajn infektiĝojn, pliigante la sumon de landoj kaj regionoj influitaj de la kronviruso ĝis 109. Krome, la MOS reviziis la transmisian klasifikon de Nord-Makedonio, Pollando, Pakistano de "nur importitaj kazoj" al "loka transmisio", pliigante la totalon de landoj kaj regionoj, en kiuj aperis loka transmisio, ĝis 61 krom Ĉinio.

La 11-an de marto la Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la pandemion de COVID-19, kiu trafis jam 114 landojn. "Ni sonorigas alarmosonorilon laŭte kaj klare" diris la direktoro Tedros Ghebreyesus.

Usono anoncis pliajn urĝajn paŝojn, inkluzive de kompleta malpermeso de la vojaĝoj al Eŭropo ekde la meznokto de la 13-a de marto. La sola escepto estas Britio. La usona aktoro Tom Hanks informis pri sia infektiĝo post reveni el Aŭstralio. La Kapitolo fermiĝos por la vizitantoj. La Universitato Harvard ordonis al siaj studentoj en Kembriĝo (Masaĉuseco) forlasi kampuson ene de kvin tagoj kaj ne reveni ĝis la fino de semestro. En Usono estas jam pli ol 1100 konfirmitaj infektiĝoj.

Italio striktigis la kvarantenan reĝimon, starigitan ĉi-semajne. Ĉiuj vendejoj kaj servoj krom plej necesaj (superbazaroj, nutraĵvendejoj kaj apotekoj) estas fermitaj por du semajnoj. Ĉiuj firmaoj estas ordinitaj fermi siajn sekciojn krom plej necesaj. Ĉiuj baroj, restoracioj, frizejoj kaj belecsalonoj estas fermitaj. Kantinoj en organizaĵoj rajtas funkcii nur se ili garantios distancon inter la vizitantoj je almenaŭ unu metro. La 11-an de marto nombro de la mortintoj kreskis je 196 en 24 horoj kaj atingis 827. Nombro de la infektiĝoj kreskis de 10 149 ĝis 12 462. La registaro anoncis subvenciojn je 25 miliardoj da eŭroj por subteni la firmaojn kaj familiojn. Speciale endanĝerigitaj estas aĝuloj (pli ol 65 jarojn aĝaj), kiuj konsistigas kvaronon de la loĝantaro — la plej alta indico en Eŭropo. Laŭ opinisondoj 89 % de la italoj subtenas la striktigojn kaj 78 % pretas subteni eĉ pli severajn limigojn.

Francio raportis pri 15 pliaj mortoj, do nombro de la pereintoj atingis 48. Pliaj 497 infektiĝoj estis registritaj, sume jam 2281. La ministro pri sano Olivier Veran anoncis striktigon por pliaj du areoj — la insulo Korsiko kaj la urbo Montpellier.

En la Filipinoj la ĉefsidejo de la Banko por Azia Disvolviĝo en Manilo estas fermita kaj desinfektata post kiam kelkaj vizitintoj estis testitaj pozitive por la viruso. La saman proceduron spertas la parlamentejo dum la prezidanto Rodrigo Duterte trapasos la teston.

En Gujano estis registrita la unua infektiĝo — temas pri homo, kiu vizitis lastsemajne Usonon. En Franca Polinezio estis konfirmita la unua infektiĝo, trafinta Maina Sage, reprezentanton en la Nacia Asembleo, revenintan semajnfine el Parizo. Panamo fermis ĉiujn lernejojn. En la lando estas registritaj jam ok infektitoj, du el kiuj antaŭe vizitis Kubon. Okazis jam unu morto — la unua kazo en Mezameriko.

Danio fermas ĉiujn lernejojn kaj universitatojn kaj sendas hejmen ĉiujn oficistojn de la publikaj institucioj, kies foresto akcepteblas. Sud-Koreio raportis pri pliaj 114 infektiĝoj kaj 6 mortoj. Sume jam 7869 homoj infektiĝis kaj 66 mortis.

Libano malpermesis la vojaĝojn al kaj el 11 landoj, inkluzive tujan malpermeson rilate al Irano, Italio, Ĉinio, Sud-Koreio. La libanaj civitanoj havas kvar tagojn por reveni el Francio, Germanio, Hispanio, Britio, Irako, Egipto kaj Sirio antaŭ ĉiuj vojaĝoj el tiuj ĉi landoj estos malpermesitaj. La 8-an de marto estis registrita la dua infektiĝo, do la nombro de la infektitoj atingis 61. Dume la unua libana paciento — pli ol 50-jaraĝa virino reveninta fine de februaro el Irano — jam resaniĝis komplete. Samtempe ĉiuj noktokluboj, baroj kaj ekspoziciejoj fermiĝos semajnfine kaj ĝis la 15-a de marto. Lernejoj kaj universitatoj estas fermitaj ekde komenco de marto. La aŭtoritatoj alvokis la firmaojn kaj organizaĵojn redukti laŭeble nombron de homoj en siaj laborejoj.

Kataro informis pri 238 novaj infektiĝoj, do nombro de la infektitoj dekobliĝis en unu tago kaj atingis 262. La ministro pri sano diris ke la novaj kazoj estis trovitaj en kvaranteno, do ne minacis la publikon. Ĉiuj lernejoj kaj universitatoj estas fermitaj, pluraj publikaj eventoj nuligitaj, vojaĝoj el 14 landoj malpermesitaj: Bangladeŝo, Ĉinio, Egiptio, Barato, Irano, Irako, Libano, Nepalo, Pakistano, la Filipinoj, Sud-Koreio, Srilanko, Sirio kaj Tajlando. Qatar Airways ĉesigis la flugojn al Italio.

Irano raportis la 11-an de marto pri 63 novaj mortoj, kio estas plej alta unutaga cifero dum lastaj tri semajnoj. Barato anoncis nuligon de la vizoj ĝis la 11-a de aprilo, escepte de tiuj por diplomatoj, oficialuloj, internaciaj organizaĵoj kaj personoj rilataj al projektoj. Vizoj por civitanoj de Francio, Hispanio kaj Germanio jam estas nuligitaj. La landlimo kun Mjanmo estas fermita, kvankam en tiu lando ankoraŭ ne haveblas konfirmitaj infektiĝoj. Sume en Barato haveblas jam 68 infektitoj. Lernejoj en almenaŭ du ŝtatoj estas fermitaj. Bangladeŝo registris la 8-an de marto la unuan infektiĝon.

En Japanio la malsupera ĉambro aprobis specialan leĝprojekton por ebligi pli bonajn kondiĉojn esti faritaj por kontraŭbatali la kronvirusan epidemion kaj rajtigi ĉefministron Shinzo Abe deklari krizostaton kaze de bezono. La leĝprojekto, kiu estos efektivigita por maksimume du jaroj, estas revizio de la nuna leĝo pri nova gripo.

Kubo konfirmis unuajn infektiĝojn — temas pri italaj turistoj, loĝintaj en hotelo en Trinidado kaj venintaj al la lando la 9-an de marto. Ili estas traktataj en la Insituto pri Tropika Medicino Pedro Kour. En Kanado la mondkonkurso pri arta sketado, kiu devintus okazi en Montrealo de la 16-a ĝis la 22-a de marto, estas nuligita pro kronvirusaj konsideroj. La eventon devis partopreni 200 sketistoj el pli ol 50 landoj.

Rusio anoncis limigon de la flugoj al Italio, Germanio, Francio kaj Hispanio. Ekde la 13-a de marto oni povos flugi al tiuj landoj nur el la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo (Moskvo) kaj sole al Romo, Berlino, Munkeno, Frankfurto ĉe Majno, Madrido, Barcelono kaj Parizo. La mendoflugoj estos permesitaj nur por forporti rusiajn turistojn el tiuj ĉi landoj. Estas ĉesigita eldonado de la vizoj al civitanoj de Italio. Al ĉiuj regionoj estas rekomendite malpliigi nombron de amasaj eventoj. En Rusio estas registritaj 28 infektiĝoj, el kiuj ok en lastaj 24 horoj.

La viruso aperis la 11-an de marto en Bolivio, Honduro, Turkio. La unuaj mortoj estis registritaj en Indonezio, Bulgario kaj Svedio.

Dum en Ĉinio la situacio klare pliboniĝas. Oni raportis la 11-an de marto pri 15 pliaj infektiĝoj (plej malalta cifero ekde la fino de decembro 2019) kaj 11 mortoj. Sume jam infektiĝis 80 793 kaj mortis 3 169 homoj. La lastaj du el 16 provizoraj hospitaloj, konstruitaj en Uhano, estis fermitaj la 10-an de marto. La provizora hospitalo Wuchang, malfermita la 5-an de februaro, estis transformita je stadiono post kiam lastaj 49 pacientoj lasis ĝin. Kun 784 litoj, ĝi akceptis 1 124 pacientojn, el kiuj 833 estis elhospitaligitaj kaj 291 transigitaj al aliaj hospitaloj. La provizora hospitalo en la distrikto Jiangxia, kreita surbaze de sportejo, akceptis 564 pacientojn, 392 el kiuj estis elhospitaligitaj post resaniĝo. La ĉina registaro proponas helpon al aliaj landoj, trafitaj de la pandemio. Aro da medicinaj provizaĵoj el Ĉinio jam atingis Eŭropon kaj estas survoje al Italio kaj Hispanio. Multaj medicinaj provizaĵoj atingis Belgion; miliono kaj 800 miloj da maskoj kaj 100 000 reagantoj estas survoje. La provizaĵoj estos transdonitaj al Italio, Hispanio kaj aliaj landoj.

La 12-an de marto franca prezidanto Emmanuel Macron anoncis fermadon de ĉiuj infanvartejoj, lernejoj kaj universitatoj "ĝis nova ordono". Tamen la municipa baloto, planita por la 15-a de marto ne estis nuligita.

La 15-an de marto En Rusio estas registritaj jam 66 infektiĝoj (el ili 6 jam resaniĝis) en 14 regionoj (33 el ili en Moskvo). En lasta tago estis registritaj kvar pliaj infektiĝoj — tri en Moskva provinco kaj unu en Tjumena provinco (en Tjumeno).

Preskaŭ ĉiuj infektitoj antaŭnelonge vojaĝis eksterlande, sed iuj infektiĝis surloke. La 14-an de marto la Ministerio pri klerigado rekomendis al la regionoj kaze de neceso transigi la lernejanojn al distanca lernado. La 16-an de marto la Ministerio pri edukado kaj scienco rekomendis al ĉiuj altlernejoj lasi la studentojn studi distance. Antaŭtage la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato informis, ke ĝi fermas ĉiujn edukejojn, transigas la studentojn al distancaj kursoj kaj malfermas tiujn interretajn kursojn al ĉiuj rusiaj studentoj.

La prezidanto Vladimir Putin ordonis establi laborgrupon de la Ŝtata Konsilio pri kontraŭdo al disvastiĝo de la kronviruso. Ĝin eniris vic-ĉefministroj, reprezentantoj de la ministerioj kaj ŝtataj organizaĵoj. La estro estas urbestro de Moskvo Sergej Sobjanin.

La flugkompanio Aerofloto provizore ĉesigis flugojn al 13 urboj de Eŭropo: Varsovio, Saloniko, Kopenhago, Oslo, Munkeno, Zuriko, Frankfurto ĉe Majno, Vieno, Prago, Barcelono, Kiŝinevo, Vilno, Talino. Krome estos nuligitaj la flugoj al la urbo de Uzbekio: Taŝkento, Buĥaro, Samarkando. La nuligo validos ĝis la 30-a de aprilo. La flugoj al Eŭropa Unio jam antaŭe estis limigitaj sole al la terminalo F de la Internacia flughaveno Ŝeremetjevo, baza flughaveno de Aerofloto.

El 14 landlimaj landoj nur al tri eblas vojaĝi senlime: Azerbajĝano, Belorusio kaj Finnlando. Transiro de la landlimoj ĉe Kartvelio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Ĉinio, Mongolio, Norvegio, Pollando, Nord-Koreio, Ukrainio kaj Estonio estas malpermesita aŭ limigita.

Dume la preĝejoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio plu estas malfermaj, diservoj okazas ĉeeste de homamasoj. La kredantoj kisas ikonojn kaj prenas vinon el la sama kulero dum eŭkaristio. En la Katedralo de Kazana Dipatrino en Sankt-Peterburgo, kien estis alportitaj parto de la restaĵoj de Johano la Baptisto, formiĝis granda atendovico por kisi skatolon kun la sanktaĵo, revenonta la 17-an de marto al Israelo. Sinodo de la Greke Ortodoksa Eklezio dekretis ke ne eblas infektiĝi dum la eŭkaristio. Tamen la fama rusa ortodoksa opoziciulo, protodiakono Andrej Kurajev obĵetis tion surbaze de teologiaj argumentoj. La ĉefa muftio de Rusio Talgat Taĝuddin alvokis fermi ĉiujn moskeojn en la lando.

Dume la gazeto Vedomosti raportis pri preparata plano de la registaro, celanta subteni la ekonomion kaj loĝantaron. Ĝi antaŭvidas ke kvarantenitoj ricevos salajron kvazaŭ malsanuloj, turismaj kaj aviaj kompanioj ricevos impostajn feriojn, same kiel ĉiuj etaj kaj mezaj firmaoj, la ŝtataj firmaoj prokrastos por ses monatoj pagon de dividendoj, kreskos produktado de testiloj ktp. La registaro planas asigni tiucele 300 miliardojn da rubloj (ĉirkaŭ 410 milioj da dolaroj).

Ĉiuj diservoj de la Sankta Semajno farotaj de papo Francisko en Vatikano okazos sen ĉeestantaro, inkluzive de la Paska Dimanĉa meso. La kunvenoj de grandaj amasoj en la Placo Sankta Petro ne okazos.

La 18-a de marto redakti

Nikaragvo kaj la najbara Salvadoro konfirmis siajn unuajn kazojn. Panamo anoncis novan tutlandan malpermeson elhejmiĝi de la 21-a horo ĝis la 5-a. Sole policistoj, fajrobrigadistoj, sanlaboruloj kaj sanitaroj rajtas eliri dum tiuj horoj. Tiu lando raportis 109 kazojn ĝis nun.

La 19-a de marto redakti

Uhano unuafoje raportis neniun novan kazon por lastaj 24 horoj. Tamen aliloke en Ĉinio oni raportis 34 novajn kazojn venintajn el eksterlando. Sud-Koreio raportis 152 kazojn.

Meksiko, kiu konfirmis 118 kazojn, raportis sian unuan morton. Italio raportis 475 novajn mortojn pro la viruso, kio estas la plej granda unutaga mortosumo de iu ajn lando ĝis nun. Nov-Zelando anoncis, ke ĝi rifuzas la eniron al eksterlandanoj, nelonge post kiam la registaro avertis siajn civitanojn ne vojaĝi eksterlanden pro la risko infektiĝi de la kronviruso. La registaro diris ke ĝi trovis ok novajn kazojn konsistantajn el homoj vojaĝintaj eksterlande. La sumo da kazoj estas 28. Aŭstralio diris ke ankaŭ ĝi malpermesos la eniron de necivitanoj kaj nerezidantoj ekde vendredo. La ĉefministro Scott Morrison diris ke la «grandega proporcio» da 500 konfirmitaj kazoj en tiu lando estis importita. Usono kaj Kanado anoncis portempan fermon de ilia landlimo al «neesenca cirkulado».

En eŭropaj landoj, la limoj estas plenŝtopitaj de veturantoj. Kvankam ili fermis siajn limojn al neesenca cirkulado, multaj transirejoj estas malfermaj al translimaj laboruloj kaj al kamionoj veturigantaj medicinaĵojn kaj aliajn neprajn komercaĵojn. Germanio, kiu havas preskaŭ 9 000 konfirmitajn kazojn, pretigas sin al akra kresko de la nombro de infektiĝoj.

La viruso atingis 166 landojn, kun pli ol 200 000 konfirmitaj kazoj kaj 8 600 mortintoj.

La nombro de la mortintoj pro la kronviruso en Italio kreskis je 427, do atingis 3405 kaj superis tiun en Ĉinio (3242). La nombro de la infektitoj kreskis je 5322 kaj atingis 41 035. Pli ol 2000 pacientoj trapsas intensan kuracadon. La hospitaloj en Italio estas superplenaj, speciale en la nordaj regionoj, plej forte trafitaj de la pandemio. Pacientoj ofte kuŝas en koridoroj aŭ en provizoraj hospitaloj similaj al tiuj militaj. Medicinistoj mem ofte infektiĝas pro la manko de protektiloj. Inter la pereintoj estas Roberto Stella, prezidanto de la Medicina Gildio de la provinco Varese, estimata tutlande. La 67-jara kuracistino mortis la 10-an de marto en la urbo Como. Fronte al la malfacila elekto kuracistoj preferas kuraci pli junajn, kiuj havas pli da ŝancoj resaniĝi, la pacientoj ekde la 80-a vivojaro ne ricevas intensan kuracadon.

Oni raportas krizon ankaŭ en la sepulta industrio en la provinco Bergamo (Lombardio), kie loĝas 1,2 miliono da homoj. La mortuloj tiom abundas ke la 18-an de marto nokte oni uzis armeajn kamionojn por transporti 65 ĉerkojn de la tombejo en la urbo Bergamo al la urboj Modeno kaj Bolonjo en la regiono Emilio-Romanjo. Ĉerkoj malsufiĉas, pluraj sepultistoj infektiĝis. Se homo mortas hejme lian forpason devas atesti du kuracistoj, el kiuj la dua venas minimume 30 horojn post la morto. Ambulancoj ne sukcesas plenumi ĉiujn vokojn, do foje venas kiam la vokinto jam mortis. Tiukaze ili simple sigelas la loĝejon por ke liaj parencoj ne eniru kaj ne infektiĝu. La kadavro restas ĝis kiam haveblos ĉerko por ĝi. La parencoj ne rajtas adiaŭi la mortinton, nek ĉeesti dum la funebro, okazanta ĉeeste sole de la pastro. La plej granda loka funebra kompanio CFB plenumis ekde la 1-a de marto preskaŭ 600 entombigojn aŭ kremaciojn dum ordinare oni faris po 120 monate. Loka kremaciejo funkcias 24 horojn tage. "La generacio mortis en nuraj du semajnoj" konstatis Antonio Ricciardi, la direktoro de CFB.

La 22-a de marto redakti

Al Italio venis la unuaj ses aviadiloj Iljuŝin Il-76 de la Ministerio pri defendo de Rusio kun aparataro kaj virusologoj, destinitaj helpi al Italio en ĝia lukto kontraŭ la pandemio. Entute al Italio venos naŭ militaviadiloj el Rusio. Tiu ĉi helpo estis promesita de la rusia prezidanto Vladimir Putin al la itala ĉefministro Giuseppe Conte dum ilia telefona konversacio antaŭtage.

Samtage teamo el 52 kuracistoj flugis el Havano (Kubo) al Italio. Tio estas jam la sesa kuba kuracista brigado, sendita lastatempe eksterlanden. Antaŭe kubaj fakuloj jam venis al Venezuelo, Nikaragvo, Jamajko, Surinamo kaj Grenado. Ĉinio jam pli frue sendis al Italio fakulojn, aparatojn, maskojn kaj drogojn.

Sume en Italio infektiĝis jam pli ol 35 mil homoj kaj mortis pli ol 4800.

La 23-a de marto redakti

Ĉeĉenio (Rusio) fermis plejparton de la restoracioj kaj kafejoj, malpermesis publikajn eventojn, inkluzive nla nuptofestojn.

La 25-a de marto redakti

La prezidanto de Rusio Vladimir Putin alparolis la nacion per televido kaj anoncis nelaboran semajnon de la 28-a de marto ĝis la 5-a de aprilo. Ĉiuj vendejoj, distrejoj, ripozejoj kaj servoj estos en tiu periodo fermitaj, krom nutraĵvendejoj, apotekoj kaj vendejoj de plejaj necesaĵoj.

La 29-a de marto redakti

Moskvo kaj Moskva provinco anoncis reĝimon de memizolado. Al ĉiuj loĝantoj estas malpermesite eliri surstraten krom vizito al proksimaj nutraĵvendejoj kaj apotekoj, urĝa vizito al kuracisto, promenigo de hundo, forĵeto de rubaĵoj aŭ frekventado de laborloko.

Aprilo 2020 redakti

La 5-a de aprilo redakti

Estis enhospitaligita Boris Johnson, la ĉefministro de Britio. Li iĝis la unua ŝtatestro kiu ekmalsanis pro la viruso.

La 8-a de aprilo redakti

Meznokte finiĝis la dumonata kvaranteno en Uhano. Ĉirkaŭ 55 mil homoj forlasis la urbon per trajnoj en la unua tago, kiam la eksterurba veturado estis restarigita.

Landoj redakti

Vatikano redakti

Ĉiuj diservoj de la Sankta Semajno farotaj de papo Francisko okazos sen ĉeestantaro, inkluzive de la Paska Dimanĉa meso. La kunvenoj de grandaj amasoj en la Placo Sankta Petro ne okazos.

Italio redakti

La italaj aŭtoritatoj kvarantenis la tutan landon la 9-an de marto, pro kreskego de mortoj kaŭzitaj de la kronviruso. Nuntempe oni nombras pli ol 21 000 kazojn tra la lando kaj la nombro da pereintoj atingis 1 441. Preĝejoj en Romo estas malfermitaj, sed ĉiuj mesoj estis nuligitaj por eviti ke homoj kunvenu en unu loko.

Afriko redakti

Pri tiu kontinento vidu artikolojn Kronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino kaj COVID-19-pandemio en Afriko.

Sociaj sekvoj redakti

Ĉinoj kaj aliaj azidevenaj homoj loĝantaj en Francio plendas pri tio, ke oni diskriminacias ilin pro la viruso. Komence de februaro 2020 la frazo #JeNeSuisPasUnVirus (mi ne estas viruso) tendenciĝis ĉe Tvitero. Suspektoj kaj malamo estis spertataj en publikaj lokoj, transporto, sportejoj ktp.

En Germanio, Italio, Aŭstralio kaj pluraj aliaj landoj miloj da homoj malkaŝe defiis la kvarantenon. Ili veturis al siaj feridomoj, iris al plaĝoj kaj ec aranĝis "virusajn festenojn".

Komence de aprilo raporto de la Unuiĝintaj Nacioj pri la nutrada situacio en 17 okcidentafrikaj landoj avertas ke pli ol 19 milionoj da homoj en tiu regiono ekmalsatos dum la venonta malfekunda sezono inter junio kaj septembro pro elĉerpotaj nutraĵrezervoj. Temas pri pliiĝo je 77 elcentoj kompare kun la pasinta jaro. Almenaŭ parte tion kaŭzis la pandemio, rompinta la tutmondan provizĉenon kaj malpliiginta la nutraĵproduktadon.

Ekonomiaj sekvoj redakti

Okazis grava malrapidiĝo de la monda ekonomio, eble eĉ malkresko almenaŭ en kelkaj ŝtatoj. Multaj landoj entreprenis ekstremajn paŝojn por subteni la ekonomion. La registaro de Kanado decidis uzi tiucele pli ol 107 miliardojn da dolaroj.

Statistiko redakti

Ĝis oktobro de 2021, oficiala tutmonda statistiko registris 4,8 milionojn da homoj mortintaj pro KOVIM-19. Tamen la vera nombro de mortintoj pro KOVIM-19, taksata laŭ komparo de totalaj mortonombroj dum la pandemio kaj antaŭ ĝi, povis esti ĉirkaŭ 16 milionoj.[37] Plurfoje aperis asertoj, ke efektiva nombro de la viktimoj en Ĉinio estas kaŝata de la ĉina registaro.

En preskaŭ ĉiuj landoj, la pandemio ŝanĝis la ordinaran kreskon de la averaĝa homa vivdaŭro en malkreskon. En multaj landoj la averaĝa vivdaŭro malkreskis pli ol jaron, kaj en Usono pli ol du jarojn.[37]

Nombro de la infektitoj laŭ landoj:

landoj infektitoj mortintoj resaniĝintoj morteco %

reakirebleco%

finis%
  Usono 1 872 557 108 208 485 002 5,78% 25,9% 31,68%
  Brazilo 584 016 32 548 238 617 5,57% 40,86% 41,43%
 Rusio 584 016 5 376 204 197 0,92% 34,96% 35,88%
  Britio 283 079 39 987 1 219 14,13% 3,96% 18,9%
  Hispanio 240 660 27 133 150 376 11,27% 62,48% 73,75%
  Italio 234 013 33 689 161 895 14,4% 69,18% 83,58%
  Barato 226 713 6 363 108 450 2,8% 47,84% 50,64%
  Francio 189 569 29 068 70 094 15,33% 39,98% 55,31%
  Germanio 184 472 8 635 167 909 4,68% 91,02% 95,7%
  Peruo 183 198 5 031 76 228 2,75% 41,61% 44,36%
  Turkio 167 410 4 630 131 778 2,77% 78,72% 81,49%
  Irano 164 270 8 071 127 485 4,91% 77,61 82,52
  Ĉilio 118 292 1 356 21 305 1,15% 18,01% 19,16%
  Meksikio 105 680 12 545 74 758 11,87% 70,74% 82,61%

Literaturo redakti

  • Amri Wandel. "KOVIM-19 kaj Vakcino-21: ĉu la homaro sukcesos bremsi la pandemion?", en Esperanto, n-ro 1354 (2), februaro 2021, pp. 44–45.

Referencoj redakti

  1. Nova vorto "kovimo" ekzemple uzatas en la libro "Amo, tuso kaj forpaso - Homoj kaj kovimo" de 2022 kaj en reta prelego "Kovimo kaj Koro" de K. Sayadpour el septembro 2021
  2. (februaro 2020) “A familial cluster of pneumonia associated with the 2019 novel coronavirus indicating person-to-person transmission: a study of a family cluster (Familiara pneŭmonio rilate al la novtipa 2019-kronviruso, indikante transmision de homo al homo)”, Lancet (angle) 395 (10223), p. 514–523. doi:10.1016/S0140-6736(20)30154-9. 
  3. (france) Paul Benkimoun, « Covid-19 : les foyers prolifèrent hors de Chine » arkivo, en Le Monde, 28-a de februaro 2020
  4. (esperante)[1], Ĉina Radio Internacia 12-a de marto 2020
  5. (angle) [2], Al-Ĝazira, 11-a de marto 2020
  6. (angle) Xiaobo Yang& al. (2020) Clinical course and outcomes of critically ill patients with SARS-CoV-2 pneumonia in Wuhan, China: a single-centered, retrospective, observational study arkivo ; The Lancet Respiratory Medicine, la 24-an de februaro 2020.
  7. https://bnonews.com/index.php/2020/04/the-latest-coronavirus-cases/ (realtempe ĝisdatigata)
  8. « Wuhan seafood market pneumonia virus isolate Wuhan-Hu-1, complete genome » arkivo, en NCBI, la 13-a de januaro 2020 (konsultita la 17-an de marto 2020).
  9. Tianmu Chen, Jia Rui, Qiupeng Wang et Zeyu Zhao, « A mathematical model for simulating the transmission of Wuhan novel Coronavirus », bioRxiv, Systems Biology,‎ 19 janvier 2020 (COI 10.1101/2020.01.19.911669, arkivo, consulté le 4 mars 2020).
  10. Kai Kupferschmidt, « Study claiming new coronavirus can be transmitted by people without symptoms was flawed », Science,‎ 3a de februaro 2020 (Legi retearkivo, konsultita la 5an de februaro 2020).
  11. https://www.valeursactuelles.com/clubvaleurs/monde/covid-19-la-longue-marche-des-mensonges-chinois-117664 arkivo
  12. Wu Z, McGoogan JM (2020) Characteristics of and important lessons from the coronavirus disease 2019 (COVID-19) outbreak in China arkivo. 2020; Epub 2020 Feb 24.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Tamma Carleton et Kyle C. Meng, « Causal empirical estimates suggest COVID-19 transmission rates are highly seasonal », medRxiv preprint, Infectious Diseases (except HIV/AIDS),‎ 2020-03-30 (version 26 mars) (COI 10.1101/2020.03.26.20044420, legi rete arkivo, konsultita la 12-an de aprilo 2020)
  14. Edoardo Conticini, Bruno Frediani et Dario Caro, « Can atmospheric pollution be considered a co-factor in extremely high level of SARS-CoV-2 lethality in Northern Italy? », Environmental Pollution,‎ 4 avril 2020, p. 114465 (ISSN 0269-7491, PubMed 32268945, PMCID PMC7128509, COI 10.1016/j.envpol.2020.114465, legi rete arkivo, konsultita la 13-an de aprilo 2020)
  15. 15,0 15,1 Science et Vie N°1232, majo 2020 "Coronavirus, et maintenant?" de Vincent Nouyrigat, Yves Sciama, Héloïse Rambert kaj Hugo Leroux, p.70
  16. « ENTRETIEN. Coronavirus : « Dans les pandémies comme celle-ci, il n’y a jamais qu’une seule vague » arkivo, en Ouest-France.fr, OUEST-FRANCE, la 1a de aprilo 2020 (konsultita la 9an de aprilo 2020)
  17. McAndrew T (2020) COVID19-Expert Forecast-Survey5-20200316.pdf arkivo (La 18 homoj intervjuitaj estas modelumaj spertuloj kaj sciencistoj, kiuj dediĉis grandan parton de sia profesia kariero al projektado, konstruado kaj / aŭ interpretado de modelumoj de infektaj dinamikaj malsanoj kaj / aŭ la rilataj politikaj implikaĵoj en homaj loĝantaroj).
  18. The Novel Coronavirus Pneumonia Emergency Response Epidemiology Team, « The Epidemiological Characteristics of an Outbreak of 2019 Novel Coronavirus Diseases (COVID-19) — China, 2020 », China CDC Weekly, vol. 2, no 8,‎ 1er février 2020, p. 113–122 (ISSN 2096-7071, legi rete arkivo, konsultita la 9an de aprilo 2020)
  19. « 武汉市卫生健康委员会 », legi rete Arkivigite je 2020-04-01 per la retarkivo Wayback Machine, arkivo
  20. « Un premier cas d'un virus d'une pneumonie d'origine inconnue identifié en Thaïlande » arkivo, en Franceinfo, 13a de januaro 2020 (konsultita la 26-an de januaro 2020).
  21. « Novel Coronavirus (2019-nCoV) » arkivo, sur https://www.who.int/ arkivo, MOS (konsultita la 25-an de januaror 2020).
  22. « 2019 Novel Coronavirus (2019-nCoV), Wuhan, China » arkivo, sur https://www.cdc.gov/ arkivo, CDC (konsultita la 25-an de jannuaro 2020).
  23. Alexander E. Gorbalenya, Susan C. Baker, Ralph S. Baric, Raoul J. de Groot, Christian Drosten, Anastasia A. Gulyaeva, Bart L. Haagmans, Chris Lauber, Andrey M Leontovich, Benjamin W. Neuman, Dmitry Penzar, Stanley Perlman, Leo L.M. Poon, Dmitry Samborskiy, Igor A. Sidorov, Isabel Sola et John Ziebuhr, « Severe acute respiratory syndrome-related coronavirus – The species and its viruses, a statement of the Coronavirus Study Group », bioRxiv,‎ 2020 (COI 10.1101/2020.02.07.937862, legi rete arkivo, consulté le 11 février 2020).
  24. CDC Public Health Image Library
  25. https://www.parents.fr/actualites/etre-parent/coronavirus-deux-souches-differentes-seraient-en-circulation-selon-une-etude-432587
  26. « Phylogeny of SARS-like betacoronaviruses including novel coronavirus from Wuhan using data generated by the Shanghai Public Health Clinical Center & School of Public Health, the National Institute for Viral Disease Control and Prevention, the Institute of Pathogen Biology, and the Wuhan Institute of Virology shared via GISAID » arkivo, sur https://nextstrain.org/ arkivo, 16a de januaro 2020 (konsultita la 25-an de januaro 2020).
  27. « Coronavirus chinois : les raisons pour lesquelles il ne faut pas paniquer » arkivo, sur LExpress.fr, 1-a de februaro 2020 (konsultita la 5a de marto 2020).
  28. « Wuhan seafood market pneumonia virus » arkivo, en NCBI (konsultita la 23-an de januaro 2020).
  29. « Combien de temps le coronavirus survit sur ces différentes surfaces » arkivo, sur Le Huffington Post, 12-a de marto 2020 (konsultita la 15-an de marto 2020).
  30. « Le coronavirus chinois mis à l'épreuve : combien de temps survit-il sur différentes surfaces ? » arkivo, Héloïse Chapuis en Sciences et Avenir, la 12-an de februaro 2020 (konsultita la 15-an de marto 2020).
  31. Profesoro Arnaud Fontanet, el Instituto Pasteur. Reta kurso pri novaj malsanoj. Retejo: FUN. https://www.fun-mooc.fr/courses/course-v1:pasteur+96015+session01/about arkivo.
  32. Qun Li, Xuhua Guan, Peng Wu et Xiaoye Wang, « Early Transmission Dynamics in Wuhan, China, of Novel Coronavirus–Infected Pneumonia », New England Journal of Medicine,‎ 29-a de januaro 2020, NEJMoa2001316 (ISSN 0028-4793 kaj 1533-4406, COI 10.1056/NEJMoa2001316, legi rete arkivo konsultita la 5-an de februaro 2020).
  33. Coronavirus, des experts répondent à vos questions – conférence de l’UNIGE arkivo, Universitato de Ĝenevo, enretigita de la franca registaro, 27-a de februaro 2020.
  34. Lydia Bourouiba, « Turbulent Gas Clouds and Respiratory Pathogen Emissions: Potential Implications for Reducing Transmission of COVID-19 », JAMA,‎ 26 mars 2020 (ISSN 0098-7484, COI 10.1001/jama.2020.4756, legi rete arkivo, konsultita la 2-an de aprilo 2020)
  35. CDC, « Coronavirus Disease 2019 (COVID-19) – Prevention & Treatment » arkivo, en Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj, 20-a de marto 2020 (konsultita la 2-an de aprilo 2020)
  36. Graham Russell et agencies, « China pivots to tackle 'silent' Covid-19 carriers as US says a quarter of cases may have no symptoms », The Guardian,‎ 1-a de aprilo 2020 (ISSN 0261-3077, legi rete arkivo, konsultita la 2-an de aprilo 2020)
  37. 37,0 37,1 Esperanto N°1362, novembro 2021 "La kaŝita morto-kosto de la pandemio" de Amri Wandel, p. 236-237

Vidu ankaŭ redakti

 

Eksteraj ligiloj redakti

(eo) Enkonduko pri KOVIM-19, MOOC de WhoOnline en Esperanto