Krotonaldehido
Plata kemia strukturo de la Krotonaldehido
Tridimensia strukturo de la Krotonaldehido
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C4H6O
CAS-numero-kodo
ChemSpider kodo 394562
PubChem-kodo 447446
Merck Index 15,2587
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun
akra sufokiga odoro
Molmaso 70.09 g·mol−1
Denseco 0.846 g cm−3
Fandpunkto −76.5 °C
Bolpunkto 104 °C
Refrakta indico  1,4362
Ekflama temperaturo 13 °C
Memsparka temperaturo 207 °C
Solvebleco Akvo:18.1 g/100 ml
Mortiga dozo (LD50) 80 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R11 R24/25 R37/38
R41 R48/22 R50 R61
Sekureco S26 S28 S36/37/38/ S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H315, H330, H335, H341, H373, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P280, P304+340, P310, P302+352
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Krotonaldehido estas kemia komponaĵo, larmiga likvaĵo malmulte solvebla en akvo kaj miksebla en organikaj solvantoj. Kiel nesaturita aldehido, la krotonaldehido estas multeuza peranto en organikaj sintezoj, kiel surfaktanto, paperfabrikado, insekticido, ledotanado, ktp.. Ĝi nature okazas en pluraj nutraĵoj tia kia la sojoleo.

Krotonata aldehido eksplode reakcias kun oksidigiloj: reakcio kun nitrata acido rezultas en spontanea sparkigo. Kontakte kun fortaj acidoj kaj bazoj, la krotonaldehido spertas ekzoterman kondensiĝan reakcion. Reakcio kun la 1,3-butadueno estas aparte eksplodema.

Kvankam milde malpli toksa, la krotonaldehido kemie kaj toksologie similas al akroleino, kiu estas taksata kiel ekstreme toksa per inhalado kaj irita al okuloj. Tiel kiel la akroleino, ĝiaj vaporoj kaŭzas seriozajn kaj dolorajn okuliritojn, damaĝo al korneo, larmigado, irito de la nazalaj membranoj, pulminflamo (plenigo de pulmoj kun fluidaĵoj) kaj gastrointestaj damaĝoj kiam ingestita.

Sintezo redakti

  • Preparado de krotoanaldehido ekde la acetaldehido en ĉeesto de natria hidroksido sub milda temperaturo. La 3-hidrokso-butanalo estiĝas per aldola kondensiĝo. En dua etapo, ĝi reakcias kun acetata acido kun akvoforigo por doni krotonaldehidon:[2]
 
Sintezo de Krotonaldehido ekde aldola reakcio de la acetaldehido.
[2]
CH3-CH=CH2 + CO + H2   H3C-CH=CH2-CH-OH

Reakcio redakti

  • Krotonata acido estiĝas per oksidado de la krotonaldehido:
 
Sintezo de Krotonata acido ekde la krotonaldehido .
 
Sintezo de krotila alkoholo ekde la krotonaldehido .

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Αlfa Aesar
  2. 2,0 2,1 Industrial Organic Chemistry, Klaus Weissermel, Hans-Jürgen Arpe