Kruŝedol Prnjavor
Kruŝedol Prnjavor, serbe Крушедол Прњавор, slave Krušedol Prnjavor, hungare Krusedormonostor [kruŝedormonoŝtor] estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Irig. La vilaĝo estas konata ankaŭ en mallonga formo Prnjavor.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 25 km²
- Koordinatoj: 45°07′05″N 19°56'04″E
- Alto super marnivelo: 189 m
- Loĝantaro: 270
- Poŝtkodo: 22328
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: RU
SituoRedakti
Kruŝedol Prnjavor situas sur deklivoj de Fruška Gora.
HistorioRedakti
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Kruŝedol Prnjavor 277 homoj, (269 serboj (97 %), po 3 jugoslavianoj kaj hungaroj, ankaŭ aliaj).