Kruclamenigita ligno

Kruclamenigita ligno (angle: Cross-Laminated Timber aŭ mallonge CLTX-Lam) (subkategorio de lignaĵmaterialo) estas lignotabula produkto fabrikata per lamenigo (intergluado). La kruclamenigita ligno (angle: cross laminated timber, CLT ) estas konstrumaterialo surbaze de ligno, kiu prezentas sin sub la formo de plurtavola panelo kiu konsistas el inter 3 kaj 11 tavoloj de krucgluitaj lamenoj el ligno (ĝenerale tabuloj kun dikeco de trideko da milimetroj).

La lamenigitaj lignotabuloj estas gluitaj transverse laŭ angulo de 90 gradoj kun la celo pliigi la rigidecon kaj la stabilecon de la paneloj en ĉiuj direktoj[1]. Poste tiuj tabuloj estas kunpremitaj sub alta premo en la formo de gigantaj traboj aŭ paneloj. Surbaze de tio estas produktataj solidaj lignaj paneloj por konstrui domojn kaj eĉ altajn loĝejturojn.

CLT similas al tavolligno, sed kun pli dikaj lameniĝoj (aŭ lameloj). CLT diferencas de gluita lamenigita ligno (konata kiel glulam), kiu estas produkto de kiu ĉiuj lameniĝoj estas orientitaj samdirekten.

Kruclaminigita ligno kunmetita de tri tavoloj en piceo.

La paneloj de CLT longas maksimume 20 metrojn kaj estas 4 metroj en larĝeco, kaj pro kialoj de la pezo de la paneloj kaj pro la transporto.

Gluita lamenigita ligno kontraŭ kruclamenigita ligno redakti

La ĉefa diferenco inter la gluita lamenigita ligno (konata kiel glulam) kaj la kruclamenigita ligno estas la direkto de la lamenoj: dum en la gluita lamenigita ligno, ĉiuj lamenoj de ĉiuj tavoloj estas paralelaj, en la kruclamenigita ligno, la lamenoj de la apudaj tavoloj estas transversaj.[2]

Propraĵoj redakti

Danke al la krucgluado inter la lamelotavoloj, la kruclamenigita ligno posedas pli bonajn mekanikajn ecojn kaj pli bonan dimensian stabilecon ol la masiva ligno.

Ekologia arkitekturo redakti

 
Mjøstårnet en Brumunddal, Norvegio, estas la plej granda konstruaĵo en la mondo tute konstruita per kruclamenigita ligno.

La kruclamenigita ligno estas uzata por aplikaĵoj kiel plankoj, muroj portantaj kaj tegmentoj.[3]

En Francio, la konstruaĵo Sendations en Strasburgo, realigita plene el ligno (inkluzive de la kerno de la konstruaĵo) kun 11 etaĝoj kaj 38 metroj da alteco, estis inaŭgurita la 11-an de junio 2019.[4]

En Aŭstrio, la konstruaĵo HoHo en Vieno (apud U2 metrostacio Seestadt) kun siaj 24 etaĝoj (apartamentoj, hotelo, bonfarto, restoracioj)[5] estas apenaŭ 1,5 metro malpli alta ol la norvega Mjøstårnet (Ligna Hotelo)[6] en la urbeto Brumunddal (100km de Oslo) kiu estas 85,4 metroj alta kaj havas 18 etaĝojn[7].

En Anglio, la brita arkitekta buroo PLP planas en la koro de Londono tri nubskrapulojn, interalie unu de 298 metroj alta[8].

En Kanado, kie pli ol 500 projektoj de mezaltaj konstruaĵoj estis konstruitaj en 2019, la urbo de Vankuvero akceptis projekton de studenta loĝturo de 52 etaĝoj, kiu estas unu el la plej altaj en tiu formo en la mondo en 2021. En Tokio la japana arkitekto Shigeru Ban, gajninto en 2014 de la Pritzker-premio, kaj la grupo Sumitomo Forestry planas por 2041 la projekton W350, loĝturon de 70 etaĝoj kaj alta je 347 metroj, ankaŭ en CLT, sed kies kerno estas el ŝtalo kaj betono.[9]

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. NF EN 16351 Novembre 2015 Structures en bois - Bois lamellé croisé - Exigences
  3. Vincent Nouyrigat, La revanche du bois, Science et vie, majo 2017
  4. {{{Titolo}}}”. 
  5. (en, de) HoHo Wellness Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (en) Norwegian developer completes his timber skyscraper, LiveLeak
  7. (en) Mjøstårnet: World’s Tallest Timber Building, Adrian Welch, e-architect.co.uk, la 18-an de aŭgusto 2018
  8. (nl) Sabato, De Tijd, la 25-an de aprilo 2021
  9. angle The Guardian, Canadian cities take wooden skyscrapers to new heights, 22a de julio 2019.