Malfermi la ĉefan menuon

Kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
La kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj
La krucumemajlo de la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj (originale proks. 7,8 x 6,5 cm)

La kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj estas procesiokruco de la katedrala trezoro de Essen, kiu ekestis sub Abatino Matilda (mortinta en 1011) de Essen. La nomero mallevaĵo-emajloj indikas ĝian plej gravan ornamon: kvin grandaj emajloj faritaj laŭ emajlfarado en mallevaĵoj. La kruco konsideriĝas unu el la majstraĵoj de otida oraĵisto-arto.

PriskriboRedakti

La kruco estas 46 centimetrojn alta kaj 33,5 centimetrojn larĝa, ĝia kerno konsistas el kverkoligno. Temas pri latina kruco kun blokece plilarĝigitaj finaĵoj. Tiuj ĉi havas similecon kun la kubokapiteloj kun kolaj ringoj, kiuj populariĝis en la arĥitekturo proksimume la jaron 1000.[1] La kruco estas sur la frontflanke tegita per orlado, dorsflanke per orumita kuprolado. Temas je la kruco pri pura gemokruco, je kiu la mallevaĵo-emajlo de la kruca kruciĝo tamen montras la krucumadon. La kruco kun la mallevaĵo-emajloj referencas al la plej malnova el la kvar procesiokrucoj de Essen, la Oto-Matilda-Kruco ankaŭ donacita de Matilda. Same kiel sur tiu ĉi interna kruco estas ĉirkaŭata de kadro. Dum kiam je la Oto-Matilda-Kruco tiu ĉi kadro konsistas el gemoj akompanataj de po du perloj, je la mallevaĵo-emajla kruco la kadro je la krucotraboj estas aldone pliampleksigita per origine 24 malgrandaj emajloj (21 ankoraŭ ekzistas), kiuj alternas kun gemoj akompanataj de po kvar perloj. La faco ene de la kadro estas je la mallevaĵo-emajla kruco ornamita per arte duoble tenata filigrano, gemoj, krucforme aranĝitaj perloj kaj antikva kameo. Je la kameo temas pri meduzokapo, tiel nomata gorgoneion. Estas sardonikso el la unua duono de la unua jarcento post Kristo. La kameo estas laborita en tri tavoloj (grizbruna, blanka kaj orbruna) kaj havas maksimuman diametron de 2,7 centimetroj. La kameo simbolas alude psalmon 91,13[2] la malbonon venkitan fare de la savanto.

Nomdonaj estas la kvin grandaj mallevaĵo-emajloj de la kruco. En la kruciĝejo de la kruco troviĝas iomete rektangula plato kun la prezentado de la krucumado: Kristo staras antaŭ la kruco, kun iomete klinita kapo kaj vaste malfermitaj okuloj. Ĉe la flankoj de sia kruco staras Maria kaj Johano, kiu estas identigebla pro sia meditema gesto. Super la horizontala krucotrabo la personigoj de suno kaj luno observas la okazaĵon. La emajlo kadrigita de malgrandegaj perloj elstaras pro sia grandeco malsupren iomete trans la kruciĝejo de la kruco. Ĉe la finaĵoj de la krucotraboj troviĝas ene de simpligita kadraĵo el gemoj, kiuj ekprenas la kadraĵon de krucotraboj, kvar aliaj grandaj, neregule formitaj mallevaĵo-emajloj kun la simboloj de la kvar evangeliistoj: Supre la aglo por Johano, malsupre la flugilhava homo por Mateo, dekstre la bovo por Luko kaj maldekstre la flugilhava leono por Marko. Tiuj ĉi grandaj mallevaĵo-emajloj montras altan teĥnikan kaj artan kvaliton, ekkonebla je la abunda koloreco kaj la delikata desegnaĵo de la flugiloj.

La dorsflanko, novigata en la 12-a jarcento, estas formita kiel vivarbo. En la plilarĝejoj de la krucofinaĵoj troviĝas kvar martelreliefigitaj medalionoj kun anĝeloj, en la kruca kruciĝejo medaliono kun la Agnus Dei.

Arthistoria esploroRedakti

La esploro kontinue datis la krucon proksimume la jaron 1000.[3] Tiu ĉi datado baziĝas unuflanke sur la motivoj de la 21 malgrandaj emajloj de la kadro, kiuj ĉefe montras florecajn kaj tapiŝecajn skemojn, kiuj aperis je la turniĝo de la jarmiloj, aliaflanke sur la kadrigoj de la gemoj kaj kadroemajloj deduktitaj de la Oto-Matilda-Kruco datiĝanta de proksimume 982.

Okulfrapaj je la nomdonaj kvin grandaj mallevaĵo-emajloj estas la malegala formo de la evangeliisto-emajloj. Ankaŭ frapas la okulojn, ke la mallevaĵo-emajlo de la krucokruciĝejo ne estas samgranda kiel la kruciĝejo. Tiuj ĉi mallevaĵo-emajloj ekestis proksimume 1000.[1] Pro la okulfrape malegala formo tiuj ĉi emajloj tamen verŝajne ekestus en alia interrilato kaj estus poste enigata en la krucon, kiu je tio estus konsiderinde alfirmata. Por ĉi tiu celo la emajloj kun la evangeliistoj, kies fariĝo ekkonigas bizancan influon, estis segataj konvenaj.[4] La malegala formo je tio akcentis ilian karakteron de fremda transprenaĵo.[5] Por enigi ĉi tiujn emajlojn, oni rezignis la originan formon de la krucofinaĵoj kaj de la kruca kruciĝejo, la simpligita kadrigo kaj ligis la emajlojn en la krucon kaj ankaŭ akcentis ĝian karakteron kiel posta enigaĵo.

Beuckers datas la transformadon en la regecon de la abatino Zofia en Essen.[6] Je la transformado la kolringoj de la kapitelformaj krucofinaĵoj fariĝis sensencaj, la transformanta oraĵisto kaŝis tiujn per spiralforme tordita filigrandrato, tiel nomataj „abelkorboj“. Ĉi tiu ornamformo aperis aparte ofte en la medio de Henriko la 2-a, same kiel alia filigranformo, tiel nomataj florkronoj, kiu je la trezoraĵoj de Essen nure aperas ĉe la finaĵoj de ĉi tiu kruco. Zofia estis enpostenigita kiel abatino en Essen de Henriko la 2-a kaj estis intima al li, kio donis al ŝi la eblecon komisii la oraĵistojn el ties medio. Nek „abelkorboj“ nek florkronoj aperas en la trezoraĵoj, kiujn la posteulo de Zofia, Teofano, evidente produktigis en alia metiejo, tiel ke Beuckers forigas ŝin kiel komisiinto de la transformado de la mallevaĵo-emajla kruco. Pro kiu kaŭzo Zofia transformigis konsekritan objekton, kiun produktigis ŝia antaŭulo Matilda kaj je tio enmetigis la emajlojn el alian artverkon evidente gravan por Zofia, estas nekonata.

La kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj ekestis pro la datado proksimume 1000 samtempe kun la kolektorelikvujo, kiu pli malfrue estis nomata relikvokesto de Sankta Marsuso. Tiu ĉi arverko rigardata kiel plej eminenta trezoro de la abatinujo estis mortmemora donaco de imperiestro Oto la 3-a por sia patro Oto la 2-a kaj estis laborita konvene altvalora. La relikvokesto perdiĝis en 1794, ilustraĵoj ne estas postlasitaj. Beuckers supozas, ke la kruco kaj la kesto, kiu estis ornamita per oremajloj, ekestis en metiejo, kiu lokis en Essen.[7] Ĉar la kadraj emajloj de la kruco parte alprenas motivojn el Treviro, la kesto de Marsuso ekestis ekde 997 kaj la trevira metiejo de Egberto, la ununura konata otida emajlproduktejo, post 993 ne plu estas pruvebla, Beuckers supozas, ke abatino Matilda post la morto de Egberto en 993 irigis ties emajlejon al Essen. La kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj ebligas tiel ankaŭ konkludojn pri la kvalito de alia perdiĝinta artverko.

HistorioRedakti

La kruco troviĝas ekde sia estiĝo en Essen, senkonsidere milite kaj krize kaŭzitajn eksterurbajn kaŝadojn. La Inventarium reliquiarum Essendiensium de la 12-a de julio 1627, la plej frua listo de la abatinujo-trezoro, ne ebligas senriproĉan identigon, ĉar ĝi nur registras Zwei crucifixer fornhero mit vielen gesteinen und gold uberzogen, hinten aber kupfer uberguldet [Du krucoj(n) antaŭe tegita per multaj gemoj kaj oro, malantaŭe tamen per orumita kupro]. Tiu ĉi priskribo estas ĝusta por ĉiuj kvar procesiokrucoj estantaj en la katedrala trezoro de Essen. Ankaŭ Liber ordinarius, kiu regulas la liturgian uzon de la abatinuja trezoro, mencias nur ĝenerale procesiokrucojn. Ĉar oni kutime ne fordonis donacitajn konsekritan objekton, estas tamen supozende, ke la kruco ekde sia donaciĝo ĝis la sekularigo de la abatinujo de Essen en 1802 apartenis al ĉi tiu seninterrompe. Dum la Tridekjara Milito la estrino de la abatinujo fuĝis kun la trezoro al Kolonjo, dum aliaj krizoj oni kaŝis la krucon supozeble ene de la abatinuja teritorio. Dokumentita estas tio por 1794, kiam la francoj antaŭeniris al Essen, kaj la abatinuja trezoro estis forportata al Steele (nun Essen-Steele) en la orfejon fondintan de abatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach.

Je la sekularigo la katolika paroĥo Sankta Johano la Baptisto transprenis la abatinpreĝejon kune kun ties enaj havajoj kiel paroĥa preĝejo. Dum la Ruhr-Ribelo en 1920 oni portis la tutan abatinan trezoron je plej alta sekreteco al Hildesheim, de kie oni samsekrete reportis ĝin en 1925.

Dum la Dua Mondmilito la katedrala trezoro estis komence portata al Warstein, poste sur Kastelon Albrechtsburg en Meißen kaj de tie en bombŝirmejon je Siegen. Post la militfino tie trovita de usonaj trupoj, la kruco envenis kune kun la trezoro en la landan muzeon je Marburgo kaj poste en kolektejo por ekstermagazenitaj artverkoj al Kastelo Dyck ĉe Rheydt. De aprilo ĝis oktobro 1949 la trezoro de Essen estis ekspoziciata en Bruselo kaj Amsterdamo, por poste esti reportata al Essen.

Per la fondado de la episkopujo Essen en 1958 kaj la levado de la abatopreĝejo al katedralo la kruco alvenis al la episkopujo Essen.

Liturgia uzoRedakti

Detaloj pri la liturgia uzo de la kruco ne estas konataj. Se la fontoj, ĉefe la Liber Ordinarius de Essen ekestinta proksimume 1400, preskribis por procesioj la uzadon de procesiokrucoj, tio okazis tute ĝenerale kaj sen menciado de apartaj krucoj. Procesiokrucojn oni ofte uzis pare, kaj pro la ekesto de la kruco kun la grandaj mallevaĵo-emajloj sub abatino Matilda oni supozas, ke la mallevaĵ-emajla kruco estis akirata kiel kompletigo de la Oto-Matilda-Kruco. La du krucoj estis uzataj kune ĝis en la epoko de kardinalo Hengsbach. Laste la mallevaĵ-emajla kruco estis antaŭportata en 1992 je la enoficigo de la dua episkopo de Essen, d-ro Hubert Luthe.[8] Nuntempe oni ne plu uzas la mallevaĵ-emajlan krucon same kiel la ceterajn tri otidajn procesiokrucojn pro konservismaj konsideroj.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Beuckers, Farbiges Gold, p. 10.
  2. „Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.“
  3. Beuckers, Marsusschrein, p. 112 (kun aliaj pruvoj).
  4. Beuckers, Farbiges Gold, p. 8.
  5. Beuckers, Farbiges Gold, p. 11.
  6. Beuckers, Marsusschrein, p. 112.
  7. Beuckers, Marsusschrein, p. 117.
  8. Birgitta Falk, „Auf der Schatzkammer“ kaj „Auf Zollverein“ En: Gold vor Schwarz – Der Essener Domschatz auf Zollverein, pj. 19–22, jen: p. 19.

LiteraturoRedakti

  • Klaus Gereon Beuckers: Der Essener Marsusschrein. Untersuchungen zu einem verlorenen Hauptwerk der ottonischen Goldschmiedekunst, Aschendorffsche Verlagsbuchhandlung, Monastero 2006, ISBN 3-402-06251-8.
  • Klaus Gereon Beuckers: Kreuz mit den großen Senkschmelzen. En: Gold vor Schwarz – Der Essener Domschatz auf Zollverein, herausgegeben von Birgitta Falk. Katalog zur Ausstellung 2008. Klartext Verlag, Essen 2008, ISBN 978-3-8375-0050-9, p. 70.
  • Klaus Gereon Beuckers, Ulrich Knapp: Farbiges Gold – Die ottonischen Kreuze in der Domschatzkammer Essen und ihre Emails. Domschatzkammer Essen 2006, ISBN 3-00-020039-8.
  • Georg Humann: Die Kunstwerke der Münsterkirche zu Essen. Duseldorfo 1904.
  • Lydia Konnegen: Verborgene Schätze. Der Essener Münsterschatz in Zeiten des Ruhrkampfes. In: Münster am Hellweg 2005, p. 67sj.
  • Alfred Pothmann: Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte. En: Herrschaft, Bildung und Gebet – Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen. Klartext Verlag, Essen 2000, ISBN 3-88474-907-2.