Krystyna Wańkowicz

Krystyna Wańkowicz pseŭdonomo Anna, Hanna (naskiĝis la 9-an de oktobro 1919 en Varsovio, mortis la 6-an de aŭgusto 1944 samloke) – pli aĝa filino de pola verkisto Melchior Wańkowicz, partoprenantino de la ribelo de Varsovio, flegistino en bataliono Parasol (Ombrelo) de Pola Enlanda Armeo, kurierino de laŭvice Stanisław Leopold pseŭdonomo Rafał – komandanto de kompanio en ĉi tiu bataliono kaj Janusz Brochwicz-Lewiński Gryf.

Krystyna Wańkowicz
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1919 (1919-10-09)
en Varsovio
Morto 6-an de aŭgusto 1944 (1944-08-06) (24-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Familio
Patro Melchior Wańkowicz
vdr

Dum la germana okupado estis studentino de historio ĉe la sekreta Varsovia Universitato. Ŝi pereis la 6-an tagon de la varsovia ribelo, dum la bataloj en regiono de kalvina tombejo en Wola. Atestanto de ŝia morto estis ŝia tiutempa komandanto Janusz Brochwicz-Lewiński.

Plurfoje menciita en libroj de sia patro, interalie en la romano "Ziele na kraterze". En 1993 leteroj de la patro kaj lia filino estis eldonitaj en publikaĵo sub la titolo "Melchior i Krystyna Wańkowiczowie: Korespondencja".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti