Malfermi la ĉefan menuon

Krzeszowice [kŝeŝovIce] estas urbo en suda Pollando, en la Malgrandpollanda Provinco, Distrikto Krakowski, Komunumo Krzeszowice. Ĝi apartenas al la Krakova Metropola Areo kaj situas 25 kilometrojn okcidente de la centro de Krakovo. En la urbo troviĝas fervoja stacio sur la grava itinero de Krakovo al Katowice, krome ĝi kuŝas ĉe la landvojo n-ro 79 (VarsovioBytom). En la jaroj 1928-1966 la urbo havis statuson de kuracloko. Krzeszowice havas sportan klubon nomitan Świt (Aŭroro), fonditan en 1923.

Krzeszowice
Preĝejo de Sankta Marteno en Krzeszowice.
Preĝejo de Sankta Marteno en Krzeszowice.

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Pollando
Provinco Malgrandpollando
Distrikto Krakowski
Komunumo Krzeszowice
Fondita en 1286
Urborajto ekde 1933
Poŝtkodo 32-065
Aŭtokodo KRA
Retpaĝaro http://krzeszowice.pl
Politiko
Urbestro Czesław Bartl
Demografio
Loĝantaro 10 281  (2012)
Loĝdenso 586 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 8′ N, 19° 38′ O50.13519.631944444444Koordinatoj: 50° 8′ N, 19° 38′ O
Areo 16,92 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Krzeszowice
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Krzeszowice [+]
v  d  r
Information icon.svg

En 2008 ĝi estis elektita kun 19 aliaj eŭropaj vilaĝoj en Germanio, Pollando, Italio kaj Hispanio por la hispana dokumenta filmo "Vilaĝoj de Eŭropo" (Pueblos de Europa).

HistorioRedakti

La unua mencio pri Krzeszowice venas de la jaro 1286, kiam la krakova episkopo Paweł el Przemanków permesis al Fryczek Freton fondi la vilaĝon Cressouicy. Jam ĝis 1337 Krzeszowice havis lignan preĝejon de Sankta Marteno. En la mezo de la 15-a jarcento estis konstruitaj jam tieaj lernejo kaj publika domo. En 1555 la vilaĝo apartenis al Stanisław Tęczyński, poste ĝin proprumis kelkaj nobelaj familioj - Sieniawski, Opaliński, Czartoryski, Lubomirski kaj, ekde 1816, la familio Potocki.

En la frua 17-a jarcento la paroĥestro Bernard Bocheński malkovris la avantaĝojn de loka minerala akvo. Li menciis ilin en la paroĥaj arkivoj de 1625. En 1778 la princo August Czartoryski malfermis ĉi tie unuajn banejojn kaj baldaŭ la vilaĝon komencis viziti kuracantoj. En 1783-1786 estis konstruata la Palaco Vauxhall kaj en 1819 malfermiĝis la Verdaj Banejoj. Krzeszowice komencis prosperi, en la jaroj 1809-15 kaj 1855-67 la urbeto estis la sidejo de distrikto. Inter 1815 kaj 1846 Krzeszowice apartenis al la Respubliko Krakovo kaj poste ĝis 1918 al Aŭstrujo (ekde 1867 Aŭstrujo-Hungarujo).

 
La fervoja stacio en Krzeszowice.

En 1829 malfermiĝis ĉi tie hospitalo, en 1843 - rifuĝejo por povruloj, en 1844 konstruiĝis novgotika preĝejo. La fervoja stacio Krzeszowice, troviĝanta laŭ la nove konstruita vojo el Krakovo al Mysłowice, ekfunkciis en 1847. Dum la tempo de batalado por pola independeco la loĝantoj de Krzeszowice partoprenis la krakovan ribelon (1946) kaj helpis al la partoprenantoj de la Januara Ribelo (1963-64) el la Kongresa Pollando. En 1850-55 konstruiĝis la Palaco de Potocki, kun stilo de itala renesanco kun angla ĝardeno.

En 1910 la loĝantaro de Krzeszowice nombris 2619 homojn, el kiuj 18% estis judoj. La urbeto daŭrigis sian evoluon, kelkaj novaj entreprenoj ekfunkciis. La 3-an de decembro 1924 Krzeszowice ricevis urbajn rajtojn. Ties konfirmon ĝi ricevis en 1933. Estis konstruitaj novaj blokdomoj kaj loĝejoj kaj ĝis 1931 la nombro de la loĝantaro kreskis al 3391. Dum la dua mondmilito preskaŭ ĉiuj judaj loĝantoj estis murditaj pro la holokaŭsto.